Wewelsburg (urboparto)

(Alidirektita el Wewelsburg (vilaĝo))
Bazaj datumoj
Federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro: Detmold
Distrikto: Paderborn
Urbo: Büren
Geografia situo: 51° 36′ N 8° 39′ O / 51.600 °N, 8.650 °O / 51.600; 8.650 (mapo)Koordinatoj: 51° 36′ N 8° 39′ O / 51.600 °N, 8.650 °O / 51.600; 8.650 (mapo)
Alto: 219 m super marnivelo
Areo: 26 km²
Loĝantoj: 2200 (fine de 2004)
Loĝdenso: 85 loĝantoj/km²
Poŝtkodo: 33142 (antaŭ la jaro 1993: 4793)
Telefonkodo: 02955
Aŭtokodo: PB
Oficiala municipokodo: 05 7 74 016
Adreso de la
urba administrejo:
Königstr. 16
33142 Büren
Retpaĝo: www.bueren.de
Situo ene de la urbo Büren

La vilaĝo Wewelsburg ekde la jaro 1975 estas parto de la urbo Büren en la distrikto Paderborn kaj la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi havas sian nomon laŭ la samloka mezepoka fortikaĵo Wewelsburg, en kiu interalie de la 27-a de decembro 2006 ĝis la 3-a de januaro 2007 okazis la jubilea 50-a Internacia Seminario.

Historio redakti

Mallonge post la translokigo de la restaĵoj de Sankta Liborio de la franca urbo Le Mans al Paderborn en la jaro 837, Sankta Majnolfo, arkidiakono de la princ-episkopujo (Hochstift) Paderborn, fondas la monaĥejon Kanonissenstift Böddeken oriente de la hodiaŭa vilaĝo Wewelsburg. Tiuloke li mortas je la 5-a de oktobro 857.

La vilaĝo Wewelsburg jam ekzistis je la unua oficiala mencio de la fortikaĵo Vevelsburgo en 1123, kiu siatempe apartenis al la grafo Friedrich von Arnsberg. Mallonge post ties morto kamparanoj detruas la fortikaĵon - situantan tuj apud la vilaĝo -, kiu tamen estas rekonstruita. Ĝis la 16-a jarcento ĝi ŝanĝadas la posedantojn.

Je la fino de la 14-a jarcento la Kanonissenstift Böddeken tute frakasas. Sekve al tio en la jaroj 1408/09 la monaĥejo estas sukcese reformita: Kun la subteno de Wilhelm von Berg, ano de la Hochstift Paderborn, Gobelin Person transdonas la monaĥejon al Aŭgustenanoj el la nederlanda urbeto Zwolle. Post tio ĝi atingas internacian gravecon.

En la jaro 1588/1589 la fortikaĵo refoje ekapartenas al la Hochstift Paderborn kaj fariĝas malĉefa loĝejo de la princo-episkopo. Inter 1603 kaj 1609 Princo-Episkopo Dietrich von Fürstenberg transkonstruigas la konstruaĵaron en regulan tri-alan instalaĵon kun angulaj turoj.

Dum la tridekjara milito la vilaĝo kaj la fortikaĵo estas plurfoje okupadataj. En la jaro 1646 svedaj soldataroj konkeras la fortikaĵon kaj tiel kaŭzas grandan incendion. Inter 1650 kaj 1660 la fortikaĵo estas rekonstruita kaj en la sekvaj jaroj riparita kaj transkonstruita plue.

Kadre de la profaniga movado, en la jaro 1802 la fortikaĵo Vevelsburgo kaj la monaĥejo Böddeken ekapartenas al Prusio. Mallonge poste la monaĥejo estas malfondita. Post la fino de la ŝtata aŭtonomio de la Hochstift Paderborn la Vevelsburg ĉesas esti loĝejo de la princo-episkopo.

Inter 1807 kaj 1813 la teritorio de Wewelsburg apartenas al la Reĝlando Vestfalio, sed post la malvenko de Napoleono estas reekposedata de Prusio. Kiam en la jaro 1815 - en la sama jaro en kiu fulmo detruas la nordan turon de la fortikaĵo - estas fondita la provinco Vestfalio, Wewelsburg estas aneksita unue al ĝi kaj poste per edikto de la reĝa prusia guberniestro en Minden al la distrikto Büren, fondita en la jaro 1816.

En la jaro 1924 la distrikto Büren akiras la fortikaĵon kaj transkonstruigas ĝin parte en junulargastejon por migrantoj, ekipata per eventa halo, parte en folkloran muzeon.

Post kiam Heinrich Himmler luprenas la fortikaĵon en 1934 por la venontaj 100 jaroj, ĝi fariĝas kultejo kaj terurejo de la SS. En la proksimo de la vilaĝo estas konstruita la koncentrejo Niederhagen, por loĝigi laboristojn devigitajn je la transkonstruado de la fortikaĵo. Estas kreita propra registrejo celanta la registradon de la mortoj inter la kaptitoj. Kiam en la jaro 1945 Hitler ordonas al la SS eksplodigi la fortikaĵon, ĝi estas fajrigita tute.

Jam en la jaroj 1948/1949 komenciĝas la rekonstruado de la fortikaĵo (krom la norda turo, kiu estas rekonstruita nur inter 1973 kaj 1975), tiel ke ekde 1950 ĝi denove povas funkcii kiel junulargastejo kaj folklora muzeo de la distrikto Büren (respektive de la distrikto Paderborn, ekde la jaro 1975).

Religioj redakti

La plejmulto de la loĝantaro estas - kiel kutime en la regiono Hochstift - anoj de la romkatolika eklezio. Ĝi apartenas al la katolika eklezia komunumo de Sankta Jodokus Wewelsburg, parto de la dekanejo Büren en la ĉefepiskopujo Paderborn.

La evangelia komunuma centro en la urboparto Graffeln, relative nova kaj disponanta je propra preĝejo, apartenas al la evangelia eklezia komunumo de Büren, en la eklezia distrikto de Paderborn, kiu estas parto de la evangelia eklezio de Vestfalio.

Urbaj ĝemeliĝoj redakti

Ekde la jaro 1991 la franca urbo Précigné en la regiono Pays de la Loire estas la ĝemela komunumo de Wewelsburg.

Kulturo kaj vidindaĵoj redakti

La ĉefa vidindaĵo de la komunumo estas la fortikaĵo Vevelsburgo, de kiu la komunumo mem ricevis sian nomon. Ĝi enhavas junulargastejon kaj folkloran muzeon de la distrikto de Paderborn kun la sekvaj ekspozicioj:

  • historio de la Hochstift Paderborn
  • Vevelsburgo kiel kultejo kaj terurejo naziula
  • fuĝado kaj forpelado

Apude troviĝas ankaŭ memorejo por la viktimoj de la koncentrejo Niederhagen, en kiu dum la naziula epoko vivaĉis laboristoj devigitaj je la transkonstruigo de Vevelsburgo en la centron de la nazia mondo.

En la proksimo estis trovita antaŭ nelonge pafekzercejo de la koncentreja gardistaro. En la vilaĝocentro troviĝas la katolika preĝejo dediĉita al Sankta Jodokus.

Oriente de la vilaĝo Wewelsburg, en la tiel nomata Valo de la Paco, situas la ruinoj de la iama monaĥejo Gut Böddeken. Ĝi estis fondita en la jaro 837 fare de Sankta Majnolfo, la patrono de la komunumoj Büren kaj Paderborn. Inter 1434 kaj 1487 la Aŭgustinaj monaĥoj renovigis kaj plilarĝigis la monaĥejon.

Inter Gut Böddeken kaj la vilaĝeto Altenböddeken troviĝas la kapelo de Sankta Majnolfo kaj soldata tombejo el la Dua Mondmilito.

Ekonomio kaj infrastrukturo redakti

En la jaro 2004 Wewelsburg havis 2 200 loĝantojn kaj disponis je unu infanĝardeno kaj unu elementa lernejo. Ĉefaj ekonomiaj branĉoj estas metioj kaj agrikulturo.

Trafiko redakti

Gravan signifon havas la flughaveno Paderborn/Lippstadt, kiu provizas multajn laborlokojn. La flughaveno situas nur kelkcent metrojn for de la vilaĝo Wewelsburg, sur teritorio de la vilaĝo Ahden, same parto de la urbo Büren.

La teritorio de Wewelsburg estas konektita al la reto de publikaj transportiloj Nahverkehrsverbund Paderborn-Höxter. Busoj de la kompanio BahnBus Hochstift (BBH) garantias la konekton kun la flughaveno kaj la cetera ĉirkaŭaĵo. Semajnfine kaj festotage veturas ankaŭ noktaj busoj inter Paderborn kaj Wewelsburg.

Konataj lokuloj redakti

  • Sankta Majnolfo, fondinto de la monaĥejo Böddeken. Mortinta tiuloke je la 5-a de oktobro 857
  • Gobelin Person (1358-1421), sukcesa reforminto de la monaĥejo Böddeken

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti