William Edward Collinson

angla lingvisto (1889 - 1969)
(Alidirektita el William E. Collinson)

William Edward COLLINSON [KOlinsen] (naskiĝis la 4-an de januaro 1889 en Birmingham; mortis la 4-an de majo 1969 en Liverpolo) estis eminenta angla lingvisto kaj esperantisto.

William Edward Collinson
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1889 (1889-01-04)
Morto 5-an de junio 1969 (1969-06-05) (80-jaraĝa)
Lingvoj InterlingvaoEsperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Dulwich College
Okupo
Okupo lingvistoesperantisto
vdr

De 1914 ĝis 1954 Collinson estis profesoro de la germana lingvo ĉe la universitato de Liverpool. Krome li estis d-ro-John-Buchanan-lektoro de Esperanto ĉe tiu universitato. Kune kun Otto Jespersen kaj Edward Sapir li kunlaboris kun Alice Vanderbilt Morris por disvolvi la esplorprogramon de "International Auxiliary Language Association" (IALA, Internacia Helplingva Asocio). Kiel Edward Sapir kaj Otto Jespersen, estis membro de la konsila komitato por lingvistikaj esploroj de IALA. De 1936 ĝis 1939 li estis esplordirektoro de IALA[1].

Li estis viceprezidanto de Brita Esperanto-Asocio (BEA), membro de la Lingva Komitato kaj ankaŭ estis kunlaboranto de Centro por Esploro kaj Dokumentado kaj Internacia Scienca Universitato kie li donis 7 konferencojn. Li estis prezidanto de la Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE) inter 1959 kaj1965 kaj dum longa tempo membro de la Akademio de Esperanto[2].

Verkoj redakti

En 1927 aperis lia populariga libro en Esperanto pri lingvistiko La Homa Lingvo[3]. Li verkis artikolojn por multaj gazetoj kiel Literatura Mondo, Internacia Pedagogia Revuo, Lingva Kritiko, Esperantologio, La Brita Esperantisto, Heroldo de Esperanto ktp.

Anglalingve redakti

  • ESPERANTO AND ITS CRITICS. - AN EXAMINATTON OF SOME IDIST OBJECTIONS. 12 paĝa broŝuro. 1924?
 
 Per trafaj argumemtoj la aŭtoro kontraŭbatalas la detruan teorion de Ido. Tia broŝuro devus ekzisti en ĉiu lingvo nacia por informi, precipe la movvarbitajn Esperantistojn, pri la diversaj problemoj lingvaj, naskiĝintaj el Ido-afero. 
— Belga esperantisto n115-116 (sep-okt 1924)

Eksteraj ligiloj redakti

Libroj Arkivigite je 2016-09-18 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri William Edward Collinson en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine

  Trovu « William Edward Collinson » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Bibliografio redakti

Artikoloj de kaj pri William Edward Collinson en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)

Vidu ankaŭ redakti

Sciencaj studoj bazitaj sur originalaj esploroj kaj observoj.

Referencoj redakti

  1. (angla) F.P. Gopsill, History of Interlingua Arkivigite je 2022-12-10 per la retarkivo Wayback Machine, Panorama, Marto-Aprilo 1991.
  2. Ivo Lapenna, Esperanto en Perspektivo, Faktoj kaj analizoj pri la internacia lingvo, 1974, Universala Esperanto-Asocio (UEA), Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo, pp 270, 513, 671, 683.
  3. Historio de Esperanto Arkivigite je 2007-07-08 per la retarkivo Wayback Machine, 1933