Xavér Ferenc Stéger

Xavér Ferenc Stéger [KsavEr] aŭ Franz Steger, laŭ hungarlingve kutima nomordo Stéger Xavér Ferenc estis hungarlanda-germana-kroata operkantisto, (tenoro).

Xavér Ferenc Stéger
Xavér Ferenc Stéger en 1911
Xavér Ferenc Stéger en 1911
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1824 (1824-12-02)
en Szentendre
Morto 1-an de aprilo 1914 (1914-04-01) (89-jaraĝa)
en Szentendre
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kantisto • operkantisto • tenor
vdr

Xavér Ferenc Stéger [1] naskiĝis la 2-an de decembro 1824 en Szentendre, li mortis la 1-an de marto 1911 en Szentendre.

Biografio redakti

Xavér Ferenc Stéger devenis el germana familio, kiel membro de la germana minoritato. Multaj asertas, ke li havas kroatan radikon kiel Franjo Stazić. Li frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, gimnaziojn en Buda kaj Jászberény. Li akiris apotekistan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en aĝo 20. Jam dum la studentaj jaroj li violonadis, pianadis kaj kantadis en koruso. Li praktikadis laŭvice en apotekoj en sia naskiĝurbo, Esztergom, Bjelovar. Li aliĝis al la operejo de Zagrebo, kie li debutis en 1846 kiel Franjo Stazić. En la sekva jaro li kantadis en Vieno, samptempe li lernis kantoteknikon. En 1848 Gedeon Ráday (1806) invitis lin al Teatro Magyar de Pest. En 1850 li edziĝis, poste ili forlasis Hungarlandon kaj li kantadis en Prago, denove Vieno, Darmstadt. En la teatra jaro 1859 li estis en Nacia Teatro de Pest, poste aŭ en la pli gravaj hungarlandaj urboj, aŭ en diversaj urboj de Eŭropo. En la teatra jaro de 1873 li denove kantadis jam en la nova urbo Budapeŝto, poste li retiriĝis en sia naskiĝurbo. Li ricevis oran krucon de princlando Hessen kaj hispanan kavaliran ordenon, li estis nomumita honora membro de la nederlanda akademio.

El lia repertuaro redakti

Lia kontribuo redakti

  • taglibro en 3 volumoj

Fontoj redakti