Yāna (Sanskrito kaj Palio por veturilo) estas metodo de spirita praktiko en budhismo kaj estas ĉefe uzita por paroli pri dividoj de pluraj skoloj de budhismo laŭ ilia tipo de praktiko.

Elekto de artikoloj pri
Budhismo



Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa ekesto
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

Veda origino de -yāna kiel spirita vojaĝo redakti

La uzo de -yāna por uzi ĝin kiel nomo aŭ por paroli pri spirita vojaĝo estas eble de la tempo de la Rigvedo, probable verkita ĉ. 1500 a.K, kaj kies 10-a Mandalo referencas „devayāna“ (ofte tradukita „la vojo de la dioj“ aŭ simile) kaj unu el ili referencas „pitṛyāna“ („la vojo de la patroj“). La unuan verson de la himno de enterado (10.18) en la Rigvedo oni povas traduki kiel „Ho Morto, prenu la alian vojon, kiu estas malsama ol la vojo de la dioj“ (paraṃ mṛtyo anu parehi panthāṃ yaste sva itaro devayānāt). La „alia vojo“ estas pitṛyāna, pri kiu oni parolas en la himno 10.2 kaj estas aludita en la 10.14 kaj 10.16.

Devayāna kaj pitṛyāna evoluis el la antikva rigveda zorgo pri senmorteco al la klasika hinduisma zorgo pri ĉesi sansaran ekziston. La Upanisadoj, kiuj parolas pri la Vedoj, ankaŭ referencas devayāna kaj pitṛyāna.