Ágnes Bálint

Ágnes Bálint [Agneŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Bálint Ágnes, laŭ la geedziĝa nomformo Németh Sándorné estis hungara verkisto, redaktoro, scenaristo, dramaturgo.

Ágnes Bálint
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1922 (1922-10-23)
en Adony
Morto 24-an de oktobro 2008 (2008-10-24) (86-jara)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo verkistoscenaristotradukisto • dramaturgo
TTT
Retejo http://balintagnes.hu/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ágnes Bálint [1] naskiĝis la 23-an de oktobro 1922 en Adony, ŝi mortis la 24-an de oktobro 2008 en Vecsés.

BiografioRedakti

Ágnes Bálint aĝis 5, kiam ŝi povis skribi kaj legi. Ŝi frekventis gimnaziojn laŭvice en Székesfehérvár kaj Budapeŝto, fine desegnan lernejon en Vieno. Ŝi aĝis 14, kiam ŝia fabela romano aperis en revuo, ekde 1941 ŝi konstante verkis fabelojn. En 1944 ŝi edziniĝis, poste ŝi naskis 2 filinojn. Ĝis 1958 ŝi laboris en oficejo, poste en Hungara Televizio. En 1986 ŝi pensiuliĝis, en 1989 ŝi vidviniĝis. Ŝi ricevis 11 premiojn inter 1957-1997, fine postmortan premion en 2016.

Ŝi alvenis al la televizio iom post la ordinara dissendo, ŝi tuj prenis la taskon krei programojn por la infanoj. Plenaj generacioj vidis ŝiajn fabelojn.

Elektitaj romanoj por infanoj, fabelojRedakti

  • Fánni, a modern tündér (1936)
  • Az elvarázsolt egérkisasszony (1941)
  • Mi újság a Futrinka utcában? (1964) - ankaŭ televizia serio
  • Iskola a faliszekrényben (1975) - fabelo
  • Tündér a vonaton (1986) - fabelromano

Tradulitaj al aliaj lingvoj (elektitaj)Redakti

  • Wuff, der Katzenschreck, Rosinchen Robbi und Rosinchen (germane)
  • Grul'ko Hrozienko (slovake)
  • こぶたのレーズン (japane)

Elektitaj scenarlibrojRedakti

  • Mi újság a Futrinka utcában? (1962-67)
  • Frakk, a macskák réme (1971-84)
  • Szeleburdi vakáció (1987)
  • A kék egér (1994)

Elektitaj dramaturgaĵojRedakti

  • A Kiscsacsi kalandjai (1971) - verkisto: István Csukás
  • Magyar népmesék (Hungaraj fabeloj), (1977–1984)
  • Vízipók-csodapók (1982) - ankaŭ kineja filmo

Elektitaj redaktoraĵojRedakti

  • Komisz kölykök kalendáriuma (1968)
  • Gyermekjátékok (1972)
  • Kutyák, macskák, gyerekek (1981)
  • Kuckó (1967–1990) (1994-95, resume 272 programoj) - la unua hungara medioprotekta programo por infanoj

MemorigilojRedakti

  • memordomo en Adony ekde 2010 [2]

FontojRedakti