(137170) 1999 HF1

asteroido

(137170) 1999 HF1 estas tre malgranda, meze hela merkurrenkonta, venusrenkonta kaj terrenkonta duopa atona asteroido.

(137170) 1999 HF1
asteroido
asteroidoapud-Tera objekto
Oficiala nomo (137170) 1999 HF1
Aliaj nomoj 1999 HF1
Malkovro
Malkovrinto LONEOS
Dato de malkovro 20-a de aprilo 1999
Loko de malkovro Flagstaff, Usono
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Atona asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
122,545 Gm (0,8192 AU)
65,877 Gm (0,4404 AU)
179,212 Gm (1,198 AU)
Discentreco 0,4624
Meza anomaliangulo 88,503°
Epoko 1-a de julio 2021
Klinangulo 25,661°
Periodo 270,802 tagoj (0,7414 jaro)
Longitudo de
suprenira nodo
155,864°
Argum. de periapsido 253,403°
Terdistanco
- Minimuma

25,905 Gm (0,1732 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata: 3,73 ± 1 km
Ĉefa korpo: 3,64 ± 0,7 km
Maso
- Denso
5,09 × 1013 kg
>2 g/cm³
Rotacia periodo 0,0966 tago (2,3192 horoj)
Geometria albedo 0,18 ± 0,07
Observaj ecoj
Spektroklaso X
Absoluta magnitudo 14,56
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 20-an de aprilo 1999 de la teamo de la programo Lowell Observatory Near-Earth-Object Search (LONEOS) elde la Stacio Anderson Mesa de la Observatorio Lowell, en Flagstaff (Arizono, Usono).

Ĝia spektra klaso "X", indikas, ke ĝia surfaca komponiĝo estas ankoraŭ nekonata. Ĝia rotacio estas iom rapida: estas malofte, ke asteroido rotacias kun periodo de malpli ol 2,4 horoj.[1]

Orbito redakti

La orbita periodo de (137170) 1999 HF1 estas 1/16 de tiu de Jupitero, ĝi do estas en orbitaj resonancoj 5/6 kun Venuso kaj 4:3 kun la Tero.

Ĝia discentra orbito ekstere tanĝas tiun de Merkuro kaj krucas tiujn de Venuso kaj de la Tero. Ĝia granda orbita klineco tenas ĝin malproksima de Merkuro kaj de la Tero; kompense la suprenira nodo de ĝia orbito estas proksima de la venusa orbito.

  • Ĝia merkura MOID estas 0,13873 astronomia unuo, tie estas 20,754 milionoj da km.
  • Ĝia venusa MOID estas 0,04768 astronomia unuo, tie estas 7,133 milionoj da km.
  • Ĝia tera MOID estas 0,1732 astronomia unuo, tie estas 25,905 milionoj da km.
  • La 4-an de majo 2007 ĝi pasis al 0,04786 astronomia unuo (7,158 milionoj da km) de Venuso.
  • La 9-an de septembro 2126 ĝi pasos al 0,04633 astronomia unuo (6,931 milionoj da km) de tiu ĉi planedo.
  • La 12-an de marto 1959 ĝi pasis al 0,1729 astronomia unuo (25,865 milionoj da km) de la Tero.
  • La 13-an de marto 2065 ĝi pasos al 0,1751 astronomia unuo (26,202 milionoj da km) de nia planedo.

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita la 23-an de aprilo 1999 uzinte observojn de luman kurbon, anoncita en 1999.

Tiu satelito havas diametron de 0,84 ± 0,2 km, orbitan duonan grandakson de 7,3 ± 1,8 km kaj orbitan periodon de 0,58404 ± 0,00017 tago (14,017 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (137001–138000)Poste:
(137169) 1999 GY9(137170) 1999 HF1(137171) 1999 HM7