Malfermi la ĉefan menuon

(66063) 1998 RO1

asteroido

(66063) 1998 RO1 estas tre malgranda, ne tre hela kaj iom rapide rotacianta merkurrenkonta, venusrenkonta, terrenkonta kaj marsrenkonta duopa atona asteroido malkovrita la 14-an de septembro 1998 de la teamo de la astronomia kampanjo "LINEAR" (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la observatorio de la Laboratorio Lincoln en Socorro (Nov-Meksiko, Usono).

(66063) 1998 RO1
asteroido
Oficiala nomo (66063) 1998 RO1
Aliaj nomoj 1998 RO1 , 1999 SN5
Historio
Malkovrinto LINEAR
Dato de malkovro
Loko de malkovro
14-a de septembro 1998
Socorro (Usono)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
148,244 Gm (0,9909 AU)
41,504 Gm (0,2774 AU)
309,777 Gm (2,071 AU)
Discentreco 0,7200
Meza anomaliangulo 228,461°
Epoko 27-a de aprilo 2019
Klinangulo 22,678°
Periodo 360,309 tagoj (0,9865 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
351,871°
Argum. de periapsido 151,128°
Terdistanco
- Minimuma

13,757 Gm (0,09196 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 0,89 ± 0,17 km
Ĉefa korpo : 0,8 ± 0,15 km
Maso
- Denso
4,47 × 1011 kg
1,5 ± 1,15 g/cm3
Rotacia periodo 0,10385 tago (2,4924 horoj)
Geometria albedo 0,14 ± 0,06
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 18,1
Information icon.svg
vdr

OrbitoRedakti

Ĝia tre discentra orbito krucas tiujn de ĉiuj planedoj de la interna sunsistemo, nome Merkuro, Venuso, la Tero kaj Marso. Ĝia orbita periodo (360,309 tagoj) estas tre proksima de tiu de la Tero.

- Ĝia merkura MOID estas 0,06569 AU (9,827 milionoj da km),
- ĝia venusa MOID estas 0,18363 AU (27,471 milionoj da km),
- ĝia tera MOID estas 0,09196 AU (13,757 milionoj da km),
- ĝia marsa MOID estas 0,0012 AU (179 500 km).

Proksimaj pasojRedakti

- La 26-an de septembro 2004 ĝi pasis al 0,0921273 AU (13,782 milionoj da kilometroj) de la Tero,
- la 26-an de septembro 2076 ĝi pasos al 0,0975124 AU (14,588 milionoj da kilometroj) de nia planedo.

- La 26-an de februaro 1915 ĝi pasis al 0,0678401 AU (10,149 milionoj da kilometroj) de Merkuro,
- la 7-an de aprilo 2122 ĝi pasos al 0,0653072 AU (9,770 milionoj da kilometroj) de ĉi tiu planedo.

- La 19-an de marto 1964 ĝi pasis al 0,00898549 AU (1,344 miliono da kilometroj) de Marso,
- la 12-an de oktobro 2065 ĝi pasos al 0,00543892 AU (813 700 kilometroj) de ĉi tiu planedo.

SatelitoRedakti

En 2002, satelito estis malkovrita per observoj de lumaj kurboj anoncita la 21-an de oktobro 2002.

Tiu satelito havas diametron de 0,38 ± 0,08 km (0,8 ± 0,15 km por la ĉefa korpo), orbitan duonan grandakson de 1,2 ± 0,3 km kaj orbitan periodon de 0,6058 ± 0,0008 tago (14,54 ± 0,02 horoj). La rotacia periodo de la satelito estas ankoraŭ nekonata.

Konante la orbitajn periodon kaj la duonan grandakson, oni povas taksi la mason de la duopa sistemo je 4,47 x 1011 kg kaj ties denson je 1,5 ± 1,15 g/cm3

Eksteraj ligilojRedakti