1,4-Butanoduolo

kemia kombinaĵo
1,4-Butanoduolo
1,4,butanoduolo
Plata kemia strukturo de la 1,4-Butanoduolo
1,4,butanoduolo
Tridimensia strukturo de la 1,4-Butanoduolo
Alternativa(j) nomo(j)
  • Butileno glikolo
Kemia formulo
C4H10O2
CAS-numero-kodo 110-63-4
ChemSpider kodo 13835209
PubChem-kodo 8064
Merck Index 15,1518
Fizikaj proprecoj
Aspekto Senkolora vikozeca
higroskopa likvaĵo
Molmaso 90.12 g·mol−1
Denseco 1.0171 g cm−3
Fandpunkto 20.1  °C
Bolpunkto 235  °C
Refrakta indico  1,4460
Ekflama temperaturo 121  °C
Memsparka temperaturo 350  °C
Acideco (pKa) 14.5 (at 25  °C)[1]
Solvebleco Akvo:Tute miksebla
Mortiga dozo (LD50) 1370 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Risko R22 R67
Sekureco S23 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H336
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P270, P271, P301+312, P304+340, P312, P330, P403+233, P405
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25  °C kaj 100 kPa)

1,4-ButanoduoloBDO estas kemia organika komponaĵo apartenanta al la familio de la alkoholoj kun du hidroksiloj en la finaĵoj de la molekulo. Ĝi estas viskoza senkolora likvaĵo, travidebla kaj higroskopa, tute solvebla en akvo, kaj unu el la kvar stabilaj izomeroj de la butanoduolo. Butanoduolo kaj ĝiaj derivaĵoj estas vaste uzataj en la produktado de plastoj, solvantoj, porelektronikaj kemiaĵoj kaj elastaj fibroj.

La 1,4-BDO uzatas en ambaŭ malmolaj kaj molaj segmentoj por fabrikado de poliuretanoj, en la malmola segmento kiel ĉenetendilo kaj en la mola segmento en la fabrikado de poliesteraj duoloj, tiaj kiaj adipato de polietileno-glikolo.

Ĝi ankaŭ uzatas en la manufakturado de pluraj esteroj, inkluzive de unumeraj plastigiloj, tia kia la polibutilena tereftaladoPBT, plastoj por inĝenierado kaj glikoloj kun malalta molekulpezo el poliesteroj. 1,4-butanoduolo reakcias kun pluraj dubazaj acidoj, tiaj kiaj adipata acido kaj sebacata acido, uzataj en malmolaj segmentoj por fabrikado de poliuretanoj.

Biologiaj proprecoj redakti

Butanoduolo estas kemiaĵo uzata en la fabrikado de planko-purigiloj, farbo-forigiloj kaj aliaj produktoj uzataj kiel solvantoj. BDO-n estas malpermesate vendi kiel medicinaĵon. Tamen, butanoduolo kelkfoje uzatas kiel anstataŭanto de aliaj neleĝaj substancoj tiaj kiaj GBL[3]gamo-Butira laktono kaj GHB[4]gamo-Hidroksobutirata acido. Bedaŭrinde, butanoduolo estas tiel danĝera kiel GBL kaj GHB.

Butanoduolo uzatas por stimulado en la produktado de la kresko-hormono kaj muskola kresko, kaj ankaŭ por korpokonstruado, pezoperdo kaj sendormeco. Butanoduolo konvertiĝas al gamo-hidroksobutirato (GHB) en la korpoĉeloj. GHB malakcelas la cerban aktivecon, kio povas kaŭzi konscienco-perdon kune kun danĝera malpliigo de spiro kaj aliaj vitalaj funkcioj. Tio ankaŭ stimulas la sekrecion de la kresko-hormono.[5]

Sintezoj redakti

Sintezo 1 redakti

  • Laŭ la Reppe metodo: La 1,4-butanoduolo estas fabrikebla ekde la acetileno per interagado kun formaldehido en ĉeesto de kupra-bismuta katalizilo. La rezultanta peranto spertas reduktiĝon sub Raney-nikela katalizilo:[6]
 
Sintezo de 1,4-Butanoduolo ekde la acetileno.
 
Sintezo de 1,4-Butanoduolo ekde la acetileno.

Sintezo 2 redakti

 
Sintezo de 1,4,-butanoduolo ekde la kvarhidrofurano.

Reakcioj redakti

Reakcio 1 redakti

 
Sintezo de Pirolidino ekde la 1,4-butanoduolo.

Reakcio 2 redakti

  • Tetrahidrofurano estiĝas per kataliza acida senhidratigo de la 1,4-butanoduolo:
 
Sintezo de tetrahidrofurano ekde la 1,4-butanoduolo.

Reakcio 3 redakti

  • Adipata acido kaj 1,4-butanoduolo interagas por sintezo de la poliestero polibutirato. La longo de la ĉeno estas malgranda kiam oni uzas troo da duolo en la reakcio:
 
Sintezo de la polibutirato ekde la 1,4-butanoduolo.

Reakcio 4 redakti

  • La poliestero de Dumetila tereftalato generiĝas ekde de la 1,4-butanoduolo:
 
Sintezo de la polibutirato ekde la 1,4-butanoduolo.

Literaturo redakti

Kunrilataj kemiaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti