121 Hermiono
121 Hermiono estas tre granda sed malhela C-tipa asteroido, ano de la Cibela grupo, kiu orbitas en la ekstera parto de la asteroida zono.
121 Hermiono | |
asteroido | |
Oficiala nomo | 121 Hermione |
Aliaj nomoj | 1970 VE |
Historio | |
Malkovrinto | James Craig Watson |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
12-a de majo 1872 Ann Arbor (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
517,179 Gm (3,933 AU) 446,029 Gm (2,982 UA) 588,328 Gm (3,933 UA)) |
Discentreco | 0,138 |
Meza anomaliangulo | 248,068° |
Klinangulo | 7,604° |
Periodo | 2 347,854 tagoj (6,43 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 15,94 km /s |
Longitudo de suprenira nodo |
73,209 ° |
Argum. de periapsido | 296,215 ° |
Naturaj satelitoj | S/2002 (121) 1 |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
268 × 186 × 183 km[1] 209 ± 4,7 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(4,7 ± 0,2) × 1018 kg[1] (1 370 ± 140) kg/m3[1] 0,022 m/s²[2] 0,075 km/s[2] |
Rotacia periodo | 0,2313 tago (5,551 horoj) |
Aksa kliniteco | 73° |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo - Maksimuma |
~ 152 K 231 K |
Geometria albedo | 0,0482 ± 0.002 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | C |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 7,31 |
Malkovris ĝin, la 12-an de majo 1872, la usona astronomo James Craig Watson, elde la observejo de Ann Arbor en la Miĉigano (Usono). Ĝi ricevis la nomon de Hermiono, filino de Menelao kaj Helena, en la helena mitologio.
EcojRedakti
Observo per sistemo de adaptiĝema optiko de la observatorio W.M. Keck (la unua en decembro 2003) montris ĝian duloban formon. Ĝi similas "neĝhomon" [3] farita el du interpenetrantaj buloj de radiusoj 80 kaj 60 km, kies centroj estas separataj de 115 km.
La observo de la satelito permesis precizan mezuron de la maso de la centra korpo[4]. La modelo de "neĝhomo" donus denson de (1 800 ± 200) kg/m3. Tio kongruus kun poreco de ĉirkaŭ 20 %, kio indikus ke la korpo estas ne tre rompita, kaj ne formas rubamason.
SatelitoRedakti
La 1-an de marto 2001, satelito de Hermiono estis malkovita per la teleskopo Keck II[5], ĝi ricevis la provizoran nomon S/2002 (121) 1. Por ĝi estis porponita la nomo de "LaFayette", honore al la markizo de La Fayette, franca batalanto en la Usona Milito de Sendependeco kiu veturis de Francio al Usono en la fregato Hermione.
S/2002 (121) 1 | |
natura satelito de 121 Hermiono | |
Speco | asteroida luno |
Oficiala nomo | S/2002 (121) 1 |
Historio | |
Malkovrintoj | W. J. Merline, P. M. Tamblyn, C. Dumas, L. M. Close, C. R. Chapman, F. Menard, W. M. Owen kaj D. C. Slater |
Dato de malkovro | 28-an de septembro 2002 |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 747 ± 11 km |
Discentreco | 0.001 ± 0.001 |
Klinangulo | 3 ± 2° (rilate al la ekvatora ebeno de Hermiono) |
Periodo | 2.563 ± 0.002 tagoj |
Meza cirkulrapido | 24,2 m/s |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj |
~ 32 km |
Maso - Liberiga rapido |
~ 1,6 × 1015 kg ~ 6 m/s |
Rotacia periodo | verŝajne ligata rotacio |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | C |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 13,0 |
Noto kaj referencojRedakti
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer (Freŝaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer) (angle)
- ↑ 2,0 2,1 Ĉe la finoj de la granda akso.
- ↑ IAUC 8264 : (121) ; C/2002 X7 , X8 , X9 , X10 , X11 , X12 (angle)
- ↑ "Mass and density of Asteroid 121 Hermione from an analysis of its companion orbit (Maso kaj denso de 121 Hermiono el analizo de la orbito de ĝia satelito) (angle)
- ↑ IAUC 7980: S/2001 U 1; S/2002 (121) 1 (angle)
Eksteraj ligilojRedakti
- angle 121 Hermiono kaj S/2002 (121) 1, paĝo de Robert Johnston
- angle 121 Hermione: Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
- angle Slipo de (121) Hermione (de IAU Minor Planet Center)
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 – 1000) | Poste: |
---|---|---|
120 Lakeso | 121 Hermiono | 122 Gerda |