65489 Keto

Transneptuna objekto

65489 Keto estas granda malhela duopa transneptuna objekto malkovrita la 22-an de marto 2003 de la usonaj astronomo Chad Trujillo kaj Michael E. Brown elde la Observatorio de la Monto Palomar, (San-Diego, Usono).

65489 Keto
Transneptuna objekto
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Keto kaj Forkiso bildigitaj per la kosmoteleskopo Hubble, 2006
Keto kaj Forkiso bildigitaj per la kosmoteleskopo Hubble, 2006
Keto kaj Forkiso bildigitaj per la kosmoteleskopo Hubble, 2006
asteroidotransneptuna objekto
Oficiala nomo 65489 Ceto
Aliaj nomoj 2003 FX128
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Keto vd
Malkovro
Malkovrinto C. Trujillo kaj M. E. Brown
Dato de malkovro 22-a de marto 2003
Loko de malkovro Monto Palomar, Usono
Orbitaj ecoj
Asteroida familio transneptuna objekto vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
15,204 Tm (101,639 AU)
2,681 Tm (17,925 AU)
27,728 Tm (185,353 AU)
Discentreco 0,8236
Meza anomaliangulo 10,453°
Epoko 27-a de aprilo 2019
Klinangulo 22,294°
Periodo 374272,210 tagoj (1024,701 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
171,987°
Argum. de periapsido 320,096°
Terdistanco
- Minimuma

2,538 Tm (16,970 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata: 281 ± 11 km
Ĉefa korpo: 223 ± 10 km
Maso
- Denso
Kombinata : 5,41x10¹⁸ ± 4,2x10¹⁷ kg
0,64 ± 0,16 g/cm³
Rotacia periodo ~0,185 tago (~4,43 horoj)
Geometria albedo 0,056 ± 0,006
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 6,4
vdr

Nomoj redakti

La ĉefa komponanto de tiu korpo ricevis la nomon de Keto, monstra mara diino de la helena mitologio filino de Ponto kaj Geo, kaj la malĉefa ricevis la nomon de Forkiso, frato kaj edzo de Keto; ili kune generis ampleksan idaron, inklude multenombrajn monstrojn.

La paro estis nomita la 9-an de novembro 2006.

Orbito redakti

 
Orbito de Keto (polusa vido)

La discentra orbito de 65489 Keto tanĝas tiun de Urano kaj etendiĝas malproksimen eksteren de la sunsistemo: Ĝi estas uranorenkonta kaj neptunrenkonta objekto. Ĝia urana MOID estas 1,53714 AU (229,953 milionoj da km) kaj ĝia neptuna MOID: 6,43495 AU (962,655 milionoj da km): ĝia granda orbita klineco tenas ĝin malproksima de la orbito de Neptuno.

Laŭ plilarĝigita difino, 65489 Keto povas esti rigardita kiel centaŭro: neresonanca objekto kies perihelio estas interne de la orbito de Neptuno.

Duopa sistemo redakti

65489 Keto estas ekzemplo de proksima duopa transneptuna objekto, kies ambaŭ komponanatoj havas proksimume saman grandon: 223 ± 10 km kaj 171 ± 10 km. La dua komponanto estis malkovrita la 11-an de aprilo 2006 de Keith S. Noll, H. Levison, William M. Grundy kaj Denise C. Stephens, uzinte observojn per la kosmoteleskopo Hubble, anoncita en aŭgusto 2006.

Tiu satelito, Forkiso, havas diametron de ĉirkaŭ 171 km, orbitan duonan grandakson de 1840 ± 44 km kaj orbitan periodon de 9,554 ± 0,011 tagoj (229,296 ± 0,264 horoj). Ĝia orbita klineco estas 68.8° ± 2.9° kaj ĝia discentreco malpli granda ol 0,015. La rotacia periodo de la satelito estas ankoraŭ nekonata.

 
Du korpoj en cirkla orbito ĉirkaŭ komuna baricentro. La sistemo Keto - Forkiso similas tion

La orbitaj ecoj de la paro Keto-Forkiso permesis kalkuli ties mason: 5,41×1018 kg (proksimume 3,74×1018 kg por Keto, 1,67×1018 kg por Forkiso) kaj taksi ties denson: 1.37 g/cm3, tio, kiu taŭgas por miksaĵo je 50 % da ŝtono kaj glacio.

Estis sugestita, ke tajdaj fortoj generis sufiĉan varmon por kristaligi amorfan glacion kaj tiel ŝtopi malpenojn. Tiuj tajdaj fortoj povas esti la kaŭzo de la febla discentreco de la orbito.

Laŭ Michael E. Brown, 65489 Keto estas kandidata nanplanedo.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (65001 – 66000)Poste:
(65488) 2003 DT865489 Keto(65490) 2062 P-L