UK 1992

77-a Universala Kongreso de Esperanto
(Alidirektita el 77a UK 1992)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 77-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazis ekde la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 1992 en Vieno, la ĉefurbo de Aŭstrio. Antaŭe UEA intencis organizi tiujare la UK-n en Prago, sed pro neklaraj ekonomiaj kondiĉoj kaj la profundaj ekonomiaj ŝanĝoj tiam okazantaj en Ĉeĥoslovakio oni lastmomente decidis okazigi ĝin en Vieno, dum en Prago en 1992 okazis nur oficiala antaŭkongreso kiu markis la 500-jaran naskiĝdatrevenon de Komenio kaj nur en 1996 tie okazis la 81-a UK).[1] Aliĝis 3033 personoj. Alta protektanto estis d-ro Heinz Fischer, tiama prezidanto de la aŭstria parlamento.

UK 1992
Loko Vieno,  Aŭstrio
Ekde 25-a de julio 1992
Ĝis 1-a de aŭgusto 1992
← Antaŭa Sekva →
vdr
Titolpaĝo de la unua kongresa bulteno

El la mesaĝo de Heinz Fischer al la kongresanoj redakti

"Mi ĉiam tre admiris la ideon de la popolliga lingvo Esperanto, jam eksciinte pri ĝi kiel infano, ĉar mia patro kaj mia patrino estis entuziasmaj esperantistoj. Rimarkinda pri Esperanto estas ne nur la genia lingvokreaĵo kaj la lingvistika atingo, sed ankaŭ la humanisma kaj popolinterliga ideo de la lingvo, ĉar ĝi baziĝas sur la prava supozo, ke homoj emaj paroli unu kun la alia, ankaŭ kapablas solvi problemojn pli bone. Tial do komuna komunikilo enhavanta elementojn de gravaj kulturlingvoj signifas grandiozan progreson, kaj nun kiel antaŭe estas dezirinde, ke tiu ideo venku, ke ĝi gajnu novajn adeptojn kaj ne nur memoriĝu kuntekste de historio de la laborista movado sed estu konsiderata kiel koncepto por la 21-a jarcento. Tiusence mi deziras al la 77-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno bonan kaj sukcesriĉan realiĝon ..."

Honora komitato redakti

Referencoj redakti