Abdulla Kadiri, ankaŭ angle: Abdulla Kadiri kaj Abdulla Qodiriy, uzbeke: Абдулла Қодирий; ruse: Абдулла́ Кадыри́, (naskiĝis verŝajne la 10-an de aprilo 1894 en Taŝkento, mortis la 4-an de oktobro 1938 ankaŭ en Taŝkento) estis uzbeka kaj soveta verkisto, poeto, dramisto, literatura tradukisto kaj literautra kritikisto, kiu komence de sia agado kiel verkisto estis influita de la jadidismo[1], islama naciisma reformmovado en la Rusa Imperio. Li studis la araban, la persan kaj la rusan kaj legis mondliteraturon. Qodiriy estas konsiderata kiel la fonda patro de uzbeklingva prozo[2] kaj "unu el la plej influaj verkistoj de uzbeka literaturo en la 20-a jarcento"[3][4]. Li enkondukis realismon en la uzbeka literaturo per siaj historiaj romanoj kaj influis multajn aliajn centraziajn verkistojn[5], inkluzive de la kazaĥa verkisto Muĥtar Auezov [3]. Kadiri estis ekzekutita dum la Granda Purigo sub la gvidado de Josif Stalin[3]. En la postsoveta epoko, li postmorte ricevis la Ŝtatan Premion de la Respubliko Uzbekio en la kampo de literaturo.

Abdulla Kadiri
Persona informo
Абдулла Қодирий
Naskiĝo 10-an de aprilo 1894 (1894-04-10)
en Taŝkento
Morto 4-an de oktobro 1938 (1938-10-04) (44-jaraĝa)
en Taŝkento
Tombo Taŝkento vd
Lingvoj uzbeka vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Profesio
Alia nomo Джулкунбай vd
Okupo tradukisto • poeto • ĵurnalisto • romanisto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Abdulla Kadiri naskiĝis la 10-an de aprilo 1894 en Taŝkento, aktuala ĉefurbo de Uzbekio, kaj tiutempe situanta en okcidenta Turkmenio

Abdull Kadiri studis unue en islama lernejo (1904-1906), poste en rusdevena lernejo (1908-1912), kie li sukcese diplomiĝis. De frua aĝo li estis edukita en la spirito de la kulturo kaj literaturo de la antikva Oriento

La unuaj literaturaj eksperimentoj de Abdulla Kadiri datas de 1912. En siaj unuaj verkoj - la rakonto "La Liberulo" (1915) kaj la teatraĵo "La Malfeliĉa Novedzo" (1915) - li prezentas la trajtojn de la malnova uzbeka vivmaniero kun milda, bonvola humuro. En 1915-1917.Kadiri ĝisfunde studis la araban kaj la persan ĉe la islamlernejo (madraso) Abdul-Kasim.

En 1938 li viktimiĝis de la stalina 'granda purigo' sekve de kampanjo kontraŭ jadidajn intelektulojn, figurojn de uzbeka literaturo, historio kajkulturo. La 4-an de oktobro 1938 la verkisto estis pafmortigita. La informoj pri lia morto ne estis publikaj ĝis 1989 kiam la historiisto Ruben Safarov verkis artikolon surbaze de arkivaj dokumentoj de la uzbeka ŝtata sekureca komitato[6]. La verkoj de Qodiriy estis malpermesitaj post lia morto. Post la 20-a kunveno de la KP de Sovetunio en 1956, Qodiriy tamen estis rehabilitita kaj liaj verkoj reeldoniĝis poste en cenzurita formo. La romanoj de Qodiriy estas legataj en lernejoj en Uzbekio ekde la 1960-aj jaroj[7].

Honoroj redakti

Li ricevis la plej altan ŝtatan premion pri artoj, nomatan laŭ Ali Schir Nawāʾi, postmorte de la uzbeka ŝtatprezidanto Islom Karimov en 1991 kaj de la Sendependeca Ordo en 1994 pro sia elstara kontribuo al la disvolviĝo de uzbeka literaturo[8].

Izzat Sultanov en la artikolo dediĉita al la 95-a datreveno de la naskiĝo de Abdulla Kadiri (1989) skribis jenon:

 
 Por vidi la grandecon de la montoj, vi devas malproksimiĝi de ili, same okazas kun la takso de la atingoj kaj personecoj de grandaj homoj. Pasis pli ol duonjarcento por vidi kaj realigi la grandecon, la daŭran valoron de la verko de Abdulla Qadiri. 

Verkaro redakti

Qodiriy estas vaste agnoskata pro siaj atingoj en kreado de la uzbeka literatura lingvo. Kun la celo verki tekstojn kompreneblajn por larĝaj tavoloj, li orientis sin al la lingvo de la homoj kaj sukcesis unuflanke krei tre viglajn rolulojn kaj aliflanke normigi uzbekan prozon por generacioj[9]

Lia romano Oʻtkan kunlar estas konsiderata la fonda dokumento de uzbeka prozo[10] kaj "unu el la fundamentaj verkoj de historia fikcio por la tuta Sovetunio"[11]. La alta kelkmila vendado en tiu epoko atestas pri la populareco de la aŭtoro[12]. La graveco de Qodiriy por sovetia literaturo preter la uzbek-parolanta areo estas ankaŭ emfazita: en 1967, la kazaĥa verkisto Muĥtar Auezov priskribis Qodiriy kiel "la plej elstaran majstron pri arta prozo en la tuta sovetia turklingva literaturo de la 1920-aj jaroj"[13]

  • Tagoj For, romano (1922-25);
  • Skorpio el la Altaro, romano (1929);
  • "Abid-Ketmen", rakonto (1935).

Tradukoj redakti

La verkoj de Abdulla Kadari, precipe liaj romanoj, rapide disvastiĝis tra la mondo. Lia ĉefverko "Lastaj Tagoj" aperis en la azerbajĝana lingvo en 1928, la romano "Skorpio de la altaro" en la taĝika en 1935, la romano "Obid Ketmon" aperis ruse en 1935. De tiam tiuj verkoj plurfoje publikiĝis en la rusa, kazaĥa, ujgura, tatara , araba, itala, angla, germana kaj aliaj lingvoj. Lia romano Oʻtkan kunlar estis tradukita en la germanan (1968) sub la titolo "Die Liebenden von Taschkent" (La amantoj de Taŝkento"[14].

Qodiriys ankaŭ mem tradukis al la uzbeka lernolibron pri fiziko (1928) de Abdulla Shunosi kaj rusaj verkoj de Ĉekov kaj Gogol. Li ankaŭ partoprenis en la kompilado de la "Kompleta rusa-uzbeka vortaro" (1934) eldonita en Kazan [15][16]. Li tradukis en uzbekon la verkojn de la tatara fizikisto Abdulla Shunosi "Fiziko" (1928), "Geedziĝo" de Gogol (1935) kaj "Olchazor" de Anton Ĉeĥov (1936).

Filmadaptoj redakti

Historiaj romanoj de Qodiriys estis filmitaj plurfoje: Oʻtkan kunlar aperis ĉe Uzbekfilmo en 1969 (Pasintaj Tagoj)[17] kaj en 1973 aperis la filmo Pobeg is tmy bazita sur la romano Mehrobdan chayon [18] - ambaŭ filmoj estis reĝisoritaj de Yoʻldosh Aʼzamov. Dua filmadapto de Oʻtkan kunlar aperis en 1997 [19], kaj en 1998 aperis 15-parta televida serio surbaze de Mehrobdan chayon[20].

Diversaĵoj redakti

En Taŝkento metrostacio, parko kaj strato portas lian nomon. En Uzbekio, kiu ĵus sendependiĝis, ŝtata premio pri artoj ricevis la nomon de Abdulla Qodiriy.

La Diabla Danco (la uzbeka originalo publikigita en 2016), romano de la brita-uzbeka verkisto Hamid Ismailov, temas pri Amir Umarxonning kanizi, la perdita romano de Qodiriy, kaj ties lasta vivofazo en malliberejo[21].

Literaturo redakti

  • (en) Baymirza Hayit, Two outstanding figures in modern Uzbek literature: Qadiri and Cholpan (Du elstaraj figuroj en moderna uzbeka literaturo: Qadiri kaj Cholpan), en: Journal of The Royal Central Asian Society, Volumo 52: 1, 1965. paĝoj 49-52.
  • (en) Adeeb Khalid,The Politics of Muslim Cultural Reform. Jadidism in Central Asia(La Politiko de Islama Kultura Reformo. Jadidismo en Centra Azio) . University of California Press, Berkeley k. a., 1998, ISBN 0-520-21356-4 (Comparative studies on Muslim societies; Band 27).
  • (uz) Aziz Merhan: Abdulla Qodiriy (1894-1938). La pioniro de uzbeka romanarto kaj liaj verkoj . En: Selcuk Universitesi Sosyal Bilimler Enstitusu Dergisi, Volumo 17, 2007, paĝoj 403-411.
  • (uz) Oybek, Asarlar [19 jildli], 16-jild (Abdulla Qodiriyning ijodiy yoʻli), T., 1979; Qodiriy H., Otam haqida, T., 1983; Abdulla Qodiriy zamondoshlari xotirasida, T., 1988; Boqiy N., Qatlnoma, T., 1992; Qoʻshjonov M., Oʻzbekning oʻzligi, T., 1994; Normatov U., Qodiriy bogʻi, T., 1995; Normatov U., „Oʻtgan kunlar“ hayrati, T., 1996. Umarali Normatov, Bahodir Karimov.
  • (uz) Habibulla Qodiriy: Otamdan xotira, Taŝkento 2005.

Referencoj redakti

  1. La vorto "jadid" eblas traduki kiel "novaj homoj". Jadidismo estas burĝa-liberala movado inter rusaj islamanoj, kiu estiĝis en la 80-aj jaroj de la 19-a jarcento. Tiu movado celis la reformon de la malnova islama eduksistemo (parkerigado de individuaj suraoj de la Korano) kaj volis akceli eŭropan edukadon por islamanoj. Tiucele subtenantoj de la movado organizis novmetodajn lernejojn por islamaj infanoj. Ĝi poste fariĝis politika movado kiu kreis siajn proprajn naciismajn partiojn, aktivita la 15-an de aprilo 2008 ĉe la Wayback Maŝino
  2. (en) Adeeb Khalid: Conflict and Authority among Central Asian Muslims in the Era of the Russian Revolution. En: Franziska Davies, Martin Schulze Wessel, Michael Brenner (eld.): Jews and Muslims in the Russian Empire and the Soviet Union. Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen, 2015, ISBN 9783647310282. p. 136
  3. 3,0 3,1 3,2 (en) Uzbeka Literaturo, Encyclopædia Britannica
  4. (tr) Aziz Merhan: Abdulla Qodiriy (1894-1938). La pioniro de la uzbeka romanarto kaj lia verkaro. En: Selcuk Universitesi Sosyal Bilimler Enstitusu Dergisi, Volumo 17, 2007. p. 408
  5. (uz) "Qodiriy, Abdulla". Ensiklopedik lugʻat Toshkent: Oʻzbek sovet ensiklopediyasi, 1990. p. 490. ISBN 5-89890-018-7.
  6. Aziz Merhan, Abdulla Qodiriy (1894-1938). Der Pionier der usbekischen Romankunst und seine Werke. In: Selcuk Universitesi Sosyal Bilimler Enstitusu Dergisi, Band 17, 2007, p. 406 kaj plue.
  7. Sigrid Kleinmichel, Aufbruch aus orientalischen Dichtungstraditionen. Studien zur usbekischen Dramatik und Prosa zwischen 1910 und 1934. Akadémiai Kiadó, Budapeŝto,1993, ISBN 963-05-6316-9, p. 17
  8. Abdulla Qodiriy (1894–1938) Arkivigite je 2020-12-05 per la retarkivo Wayback Machine, saviya.uz,
  9. Sigrid Kleinmichel, Aufbruch aus orientalischen Dichtungstraditionen. Studien zur usbekischen Dramatik und Prosa zwischen 1910 und 1934. Akadémiai Kiadó, Budapeŝto, 1993, ISBN 963-05-6316-9. p. 236
  10. Adeeb Khalid, Making Uzbekistan: Nation, Empire, and Revolution in the Early USSR. Cornell University Press, Ithaca/Londono, 2015, ISBN 9780801454097. p. 187
  11. (tr) Aziz Merhan: Abdulla Qodiriy (1894-1938). La pioniro de la uzbeka romanarto kaj lia verkaro. En: Selcuk Universitesi Sosyal Bilimler Enstitusu Dergisi, Volumo 17, 2007. p. 409
  12. Sigrid Kleinmichel: Aufbruch aus orientalischen Dichtungstraditionen. Studien zur usbekischen Dramatik und Prosa zwischen 1910 und 1934. Akadémiai Kiadó, Budapeŝto, 1993, ISBN 963-05-6316-9, pagoj 201–209
  13. (de) Johannes Benzing: Ein islamischer Rechtsfall in einem usbekischen historischen Roman. En: Die Welt des Islams, Volumo 15: 1/4, 1974. p. 39
  14. Aziz Merhan, Abdulla Qodiriy (1894-1938). Der Pionier der usbekischen Romankunst und seine Werke. En: Selcuk Universitesi Sosyal Bilimler Enstitusu Dergisi, Volumo 17, 2007, p. 410
  15. Sigrid Kleinmichel: Aufbruch aus orientalischen Dichtungstraditionen. Studien zur usbekischen Dramatik und Prosa zwischen 1910 und 1934. Akadémiai Kiadó, Budapeŝto, 1993, ISBN 963-05-6316-9. p. 209–211
  16. Aziz Merhan, Abdulla Qodiriy (1894-1938). Der Pionier der usbekischen Romankunst und seine Werke. En: Selcuk Universitesi Sosyal Bilimler Enstitusu Dergisi, Band 17, 2007. p. 405f
  17. Vergangene Tage, zweitausendeins.de,
  18. Побег из тьмы (1973), kino-teatr.ru,
  19. (ru) Минувшие дни, art.niv.ru,
  20. (ru) Минувшие дни. Узбекфильм. 1969 & Побег из тьмы (1973) & Абдулла Кадыри и узбекский кинематограф, greylib.align.ru,
  21. (en) Jane Shilling, Hamid Ismailov’s new novel blurs the boundaries between life and poetrynewstatesman.com

Vidu ankaŭ redakti