Acetanizolo
Acetanizolo | |||
![]() | |||
Plata kemia strukturo de la p-acetanizolo | |||
![]() | |||
Tridimensia kemia strukturo de la p-acetanizolo | |||
![]() | |||
Acetanizolo estas trovata en la Crataegus monogyna. | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 100-06-1 | ||
ChemSpider kodo | 13835344 | ||
PubChem-kodo | 7476 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora aŭ flaveca solidaĵo kun malagrable amara gusto | ||
Molmaso | 150,177 g·mol-1 | ||
Denseco | 1,094g cm−3 | ||
Fandpunkto | 38,5°C | ||
Bolpunkto | 258°C | ||
Refrakta indico | 1,5040 | ||
Ekflama temperaturo | 138 °C[1] | ||
Solvebleco | Akvo:2,47 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 820 mg/kg (buŝe)[2] | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R22 R38 | ||
Sekureco | S2 S22 S37 S46 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo |
| ||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P270, P301+312, P330, P501[3]] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Acetanizolo aŭ C9H10O2 estas aromata kemia kombinaĵo, ankaŭ konata kiel metokso-acetofenono, senkolora aŭ flaveca solidaĵo kun malagrable amara gusto kaj iom simila al vanilo, uzata en kemiaj sintezoj aŭ por aldoni fruktan odoron al parfumoj, farmaciaĵoj kaj nutraĵoj
Acetanizolo estas nature trovata en la kastoreo, la sekrecia glando de la kastoro. Ĝi estas solvebla en multaj fiksaj oleoj kaj propilena glikolo, kaj ĝi estas nesolvebla en glicerino kaj minerala oleo. Ordinare ĝi estas preparata per kemiaj sintezoj.
Ĉi-gustigagento aŭ ĝiaj derivaĵoj povas esti sekure uzataj en nutraĵoj laŭ etaj kvantoj necesaj por produkti la respektivan deziratan guston. Ĝi povas esti uzata sola aŭ en kombinado kun aliaj gustigagentoj aŭ derivaĵoj. Acetanizolo povas esti uzata kiel anstataŭaĵo de la kumarino.
SintezojRedakti
Sintezo 1Redakti
- Sintezo de Friedel-Krafts per traktado de anizolo kaj acetata anhidrido en ĉeesto de skandia triflato:[4]
Sintezo 2Redakti
- Per traktado de anizolo kaj acetila klorido en ĉeesto de aluminia klorido kaj karbona dusulfido:[5]
Sintezo 3Redakti
- Preparado per interagado de p-anizila cianido kun metilmagnezia bromido kaj hipobromita acido:[6]
Sintezo 4Redakti
- Reakcio kun anizolo kaj acetila bromido:
ReakciojRedakti
Reakcio 1Redakti
- Hidrolizo de la acetanizolo:
Reakcio 2Redakti
- Reakcio kun natria hidroksido:
Reakcio 3Redakti
- Reakcio kun klorida acido:
Reakcio 4Redakti
- Reakcio kun amoniako: