Ada Sari

kantistino

Ada SARI, ĝuste Jadwiga Szayer, Jadwiga Schayer (naskiĝis la 29-an de junio 1886 en Wadowice, mortis la 12-an de julio 1968 en Ciechocinek) estis pola opera kantistino, koloratursoprano, aktorino kaj pedagogino.

Ada Sari
Persona informo
Naskiĝo 29-an de junio 1886 (1886-06-29)
en Wadowice
Morto 12-an de julio 1968 (1968-07-12) (82-jaraĝa)
en Ciechocinek
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Memorigilo Ada Sari
Okupo
Okupo operkantisto • muzikinstruisto • universitata instruisto
vdr

Ŝi naskiĝis kiel filino de advokato Edward Szayer kaj Franciszka Chylińska. Kiam ŝi estis 3-jara la patro kun la familio translokiĝis al Stary Sącz, kie li malfermis advokatan kancelarion, kaj poste iĝis urbestro, plenumante la funkcion dum 17 jaroj.

Jadwiga Szayer post la fino de baza instruado forveturis al Cieszyn kaj Krakovo, kie ŝi studis la fundamentojn de la muziko kaj kanto. En 1905 ŝi akceptiĝis al Privata Muzik-Lernejo de grafino Pizzamano en Vieno. Poste ŝi studis kantadon en Milano. Ŝi prezentiĝis en teatro en Romo, kaj poste sur la plej grandaj operscenejoj de la mondo kun la famaj Teatro alla Scala en Milano aŭ Carnegie Hall en Novjorko, simile kiel ŝia amikino Stanisława Zawadzka. Ŝi turneis tra la mondo. Ŝia repertuaro konsistis el la plej eminentaj operoj de la mondo. Ŝi kantis la plej grandajn partiojn de koloratura soprano.

Ada Sari kantis dum la UK 1912 en Krakovo kantojn de Karłowicz, Moniuszko, Niewiadomski kaj aliaj, en Esperanto-traduko[1].

Dum la dua mondmilito ŝi loĝis en Varsovio kaj dediĉis sin al pedagogia laboro. Post la milito ŝi revenis por mallonga tempo al la scenejo, sed antaŭ ĉio instruis junulojn unue en Muzika Akademio en Krakovo kaj poste en Ŝtata Muzika Altlernejo en Varsovio. Ŝi mortis pro korinfarkto dum restado en kuracejo en Ciechocinek.

Entombigita ŝi estas en Tombejo Powązki en Varsovio en la Aleo de Merititoj.

De 1985 en Nowy Sącz okazas Internacia Festivalo kaj Konkurso de Kantada Arto je la nomo Ada Sari, kies organizanto estas Małopolskie Centrum Kultury SOKÓŁ.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti