Aladár Komlós

hungara literaturhistoriisto, verkisto

Aladár Komlós [komlOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Komlós Aladár estis hungara literaturhistoriisto, verkisto, poeto, tradukisto, kritikisto, instruisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Kredens, lia pseŭdonimo estis Koral Álmos, lia edzino estis Erzsi Palotai.

Aladár Komlós
Persona informo
Naskonomo Kredens Aladár
Naskiĝo 10-an de decembro 1892 (1892-12-10)
en Dolná Strehová
Morto 22-an de junio 1980 (1980-06-22) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 607-47. templomi fülke Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (1910–1918) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Erzsi Palotai (1937–1980) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Koral Álmos vd
Okupo ĵurnalisto
literaturkritikisto
tradukisto
poeto
literaturhistoriisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Hungara literaturo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aladár Kredens [1] naskiĝis la 10-an de decembro 1892 en Hungara reĝlando en Alsósztregova (nuntempa Dolná Strehová en Slovakio), li mortis la 22-an de junio 1980 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Aladár Komlós devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en Losonc, poste li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1918. Dum la studentaj jaroj li estis soldato de la 1-a mondmilito, eĉ li estis militkaptito. Li aliĝis al Rondo Galilei. Post siaj studoj li instruis en Košice, sed pro artikolo li estis forigita. En 1923 li estis hungarlingva ĵurnalisto en Vieno, en 1925 li venis al rest-Hungario, kie li kontribuis en pluraj gazetoj, ekzemple en Nyugat. Li instruis en juda gimnazio inter 1928-1938 kaj 1940-1944. Dum la nazia erao li estis trudlaboristo en Nazia Germanio. Post la 2-a mondmilito li estis nomumita universitata privata instruisto, inter 1949-1960 li instruis en la menciita universitato, poste li instruis en gimnazio. En 1956 li doktoriĝis, ekde la sama jaro li laboris ankaŭ en akademia literatura instituto. Li ricevis 5 premiojn inter 1962-1973.

Elektitaj poemlibroj

redakti
  • Bontakozó szárnyak (kun aliaj; 1910)
  • Voltam poéta én is. Egy félbenmaradt költő vallomásai (1921)
  • A néma őrült arca (1931)
  • Himnusz a mosolyhoz (1941)
  • Reggeltől estig (1963)
  • A tölgyek és a hegedű (1981)

Elektitaj romanoj

redakti
  • Római kaland (1933)
  • Néro és a VII/A (1935)

Elektitaj studoj, eseoj

redakti
  • Zsidók a válaszúton (1920)
  • Írók és elvek (1937)
  • Irodalmunk társadalmi háttere (1948)
  • Irodalmi ellenzéki mozgalmak a XIX. század második felében (1956)
  • A magyar költészet Petőfitől Adyig (1959)
  • A szimbolizmus és a magyar líra (1965)
  • Költészet és bírálat (1973)
  • Magyar zsidó szellemtörténet a reformkortól a holocaustig (1997)
  • Kritika és kritikusok (2004)

Fontoj

redakti