Amiano Marĉelino

(Alidirektita el Amiano Marcelino)

Amiano Marĉelino (latine: Ammianus Marcellinus) naskiĝis en Antioĥio de Sirio ĉirkaŭ 330 kaj forpasis en Romo post 397, kaj estis romia historiisto de la epoko imperimalfrua. Malgraŭ origine siria kaj devenanta el grekparolanta familio Amiano kompilis verkojn ekskluzive en la latina lingvo. Fakte li estis taksata la plej rimarkinda historiisto de la 4-a jarcento, kies verkoj estis konservita kvankam nur parte. Kiaj Rerum gestarum libri XXXI, aŭ simple Res gestae, priskribas la jarojn 96 - 378, daŭrigante la interprenon de la granda historiisto Publio Kornelio Tacito. Li ankaŭ surpaperigis rakontojn pri la Hunoj.

ROMIAJ HISTORIISTOJ
“Amiano Marĉelino”
Ekzemplero de Res Gestae el presaĵo de 1533
persona nomo = Amiano
familia nomo = Marĉelino
latine = Ammianus Marcellinus
nacio =siria
naskiĝodato = 330 ĉirkaŭ
naskiĝolando = Antioĥio de Sirio
mortodato = post 397 en Romo
profesio = militisto
aktiveco = 'historiisto'
lingvo = latina
apartaĵo = la plej elstara de la romiaj historiistoj de la 4-a jarcento; estas konsiderata la daŭriganto de Tacito.
verkoj = Rerum gestarum libri XXXI aŭ Res gestae, en kiu estas priskribitaj la historiaj eventoj de la jaro 96 ĝis 378. Li rakontas ankaŭ pri la Unoj kaj Gotoj

Biografio redakti

Naskiĝo redakti

Pri li oni precize konas nek la naskiĝodaton nek mortodaton. Historiistoj opinias ke li eble ankoraŭ vivis en 397, jaro en kiu eble li metis la vorton “fino” al sia ĉefverko, nome Res gestae[1]

Lia patrujo estis Antioĥio de Sirio, sed ne ĉiuj esploristoj pri Amiano Marĉelino samopinias.[2]

Kariero redakti

 
Obelisko de Teodosio: grandaj oficiroj kun torque (koliero) montranta emblemon korforman. En la Notitia dignitatum emblemoj similaj estas reprenitaj sur la ŝirmiloj de la protectores domestici, kies Amiano Marĉelino estis membro.

Li estis soldato kaj greko, kiel li difinis sin mem, sed samtempe li ĉiam kaj profunde sin sentis romia, konvinkita kiel malmultaj pri la civiliza misio de Romo kaj de ĝia imperio. Skribas pri li historiisto:"...Li forĝis en si animon tute romian, konstituiĝinte, kelkmaniere, defendisto de civilizo kiu aperis ju pli altvalora des pli ĝi estis minacata...”. [3] Lia enskribiĝo inter la elito de la protectores domestici [4] montras ke li apartenis origine al la nobela rango. Li eniris la armeon junulaĝe, epoke de la imperiestro Konstancio la 2-a, kaj estis sendita militservi sub Ursicino, guberniestro de Nisibo de la romia Mezopotamio kaj Magister militum (Majstro pri militoj).

Li estis sendita al Italio kun Ursicino, kiam tiu ĉi estis ordonita far Konstancio kaj lin akompanis en la ekspedicio kontraŭ Klaŭdio Silvano, kiu estis puŝita, pro maljusta akuzo aranĝita de siaj malamikoj, sin proklami imperiestro en Gaŭloj. Kun Ursicino li iris dufojojn al Oriento kaj pene li sukcesis savi sian vivon kiam, en Amida (moderna Diyarbakir en Turkio), la urbo estis eksopupita de la persa Saporo la 2. Kiam Ursicino estis eloficigita kaj perdis la favoron de Konstancio, eble Amiano partoprenis en ties sorto; sed sub la imperiestro Juliano, posteulo de Konstancio, li regajnis la pozicion. Li akompanis la imperiestron en la kampanjoj kontraŭ la Alemanoj kaj Persoj de la dinastio sasanida; post la mortigo de Juliano, li kunlaboris en la retreto de la proklamita imperiestro Joviano ĝis Antioĥio[5], kie li rezidis kiam la konspiro, (kontraŭ Valentiniano la 1-a), de Teodoro (371) estis malkovrita kaj severe subpremita.

Literatura verkado redakti

La libroj de lia grava verko alveninta ĝis nin koncervas la jarojn 353 - 378; lia verko estas ofte citata per la titolo Res Gestae, kiu tamen nekonfuzendas kun Res Gestae Divi Augusti.

Lia verko Rerum gestarum libri XXXI, skribita finintan la 4-an jarcenton, informas ke la Piktoj sukcesis 367 neniigi la landliman linion de la Romia Imperio en Britio per subaĉeto de la “Arkanoj”, kies laŭ nomo kaj informoj liveritaj de Amiano Marĉelino eble formis armeostilan organizaĵon kun funkcio de kontraŭspionado.

Fine Amiano Marĉelino establiĝis en Romo, kie, jam antaŭe kun la aĝo, verkis la historion de la romia imperio el la supreniro de Nerva (96) ĝis la morto de Valento en la batalo de Hadrianopolo (378) Daŭrugante, tial, la historiografian verkon de Tacito. Tiu vere estis origine en 31 libroj, sed la unuaj 13 perdiĝis. La ceteraj 18 koncernas la periodon de 353 ĝis 378. Ĝenerale ĝi estis konsiderata verko tre grava, kompleta kaj senpartia kiel decas al libera raporto pri la eventoj priskribitaj de samtempuloj, dotita per “milita seriozeco”, sendependa kaj riĉiĝinta per multaj legaĵoj. Freŝaj studoj, tamen, prilumis retorikan forton en liaj rakontado. Kiel ĉiuj antikvaj historiistoj, li estas fora el tiu de la moderna historiografio: ĝi havis fortan idealon religian-politikan kaj paganan akirendan kiu kontraŭmetis Konstancion la 2-an al la imperiestro Juliano (la restaŭriganto de paganismo) tute malavantaĝe de la unua.

 
Brusto de imperiestro Konstancio la 2-a

La "historioj” de Amiano povas esti priskribitaj kiel longa prologo al la rakonto pri la milito kontraŭ la Gotoj, kulminanta, en 378, per la katastrofa milita malvenko el kiu la romia mondo eliris taŭzita, alproksimiĝanta al sia malaperiĝo, por transformiĝi, en ”Okcidento”, al nukleo de sendependaj romiaj-germanaj ŝtatoj originontaj la modernan Eŭropon, kaj, en “Oriento”, al la romia-greka (aŭ bizanca) imperio. En lia priskribo oni trovas la eksplikon de la falo antaŭ la Gotoj dudek jarojn post lia morto: la elĉerpiĝo provokita de ekĉesoj de impostoj, la financa ruino de la meza klaso, la iompostioma dekadenco de la moralo de la armeo.

Moderna kritiko redakti

Historiisto 18-a jarcento, Edward Gibbon, tiel juĝis Amianon Maeĉelinon:

 
 Li estis preciza kaj fidinda, kiu kompilis liatempan historion sen indulgi la nantaŭjuĝojn kaj pasiojn kiuj kutime afliktigas la menson de samtempulo. 

[6]

Malgraŭ ke Amiano estis pagana, li, en sia verko, li rakontas senrankore pri Kristanismo. Aparte gravas lia atesto pri la persekuto kontraŭ katolikoj flanke de la imperiestro Konstancio, kristana ja jes sed konfesie ariana ĉar li objektive komfirmas ke tiuepoke la papo Libero, la supera katolika aŭtoritatulo, suferis persekutojn ĉiuspecajn lin puŝantajn al la neklaraj religiaj kaj politikaj kompromisoj.

Lia stilo estas ege prilaborita, ofte precioza ĝis esti, bedaŭrinde, malfacile interpretebla. Karakteriĵo tia, kiu eble ŝuldeblas al lia antioĥia-siria origino.

Krome, ĉar lia verko estis aranĝita por publika lego, necesis retorikan beligon ankaŭ koste de la simpleco.

Rimarkindas ke Amiano, kvankam stabila militisto, transdonas ekcelentajn bildojn pri la sociaj kaj ekonomiaj problemoj dum liaj sintenoj por la popoloj neromiaj de la Imperio estas multe pli mense akceptemaj ol tiuj de aliaj samtipaj verkistoj, kiel Tacito kaj Tito Livio, kaj liaj deflankiĝo pri la vizitataj landoj ofte aparte interesas.

Referencoj redakti

  1. Vidu Pierre-Marie Camus, Ammien Marcellin, Parizo, Les Belles Lettres, 1967, p. 18; Ronald Syme, Ammianus and the Historia Augusta, Oxford at The Clarendon, Oxford University Press, 1968, p. B (enkonduko).
  2. John Matthews, The Roman Empire of Ammianus, Londono, Gerald Duckworth & Co., 1989, p. 8, ISBN 0-7156-2246-3.
  3. «Ce Grec d'Antioche...se fit une âme toute romaine, et se constitua, en quelque sorte, le défenseur d'une civilisation qui apparaissait d'autant plus précieuse qu'elle se trouvait davantage menacée...» el Pierre-Marie Camus, ver.cit., pp. 8-9.
  4. ”Domaj protektantoj: eble protektantoj de la ((romia imperio]] en la imperiestra persono.
  5. Amiano, pagana kaj favora la kontraŭkristana politiko de Juliano, malakorde respektis la novan politikon de “libera religio” de la kristana imperiestro Joviano.
  6. An accurate and faithful guide, who composed the history of his own times without indulging the prejudices and passions which usually affect the mind of a contemporary”. (The History of the Decline and Fall of the Roman Empire Cap. XXVI, p. 55.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti