Amonia klorato
Amonia Klorato | |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 10192-29-7 | ||
ChemSpider-kodo | 55411 | ||
PubChem-kodo | 61491 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | etaj senkoloraj aŭ blankaj kristaloj | ||
Molmaso | 101.49 g mol−1 | ||
Smiles | O=Cl(=O)O.N | ||
Denseco | 2.42 g/cm3 (likva) | ||
Fandopunkto | 102 °C (malkomponiĝo) | ||
Solvebleco:Akvo | 28,7 g/100 g (0 °C)
| ||
Ekflama temperaturo | Ne brulema | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H272, H319 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P220, P221, P264, P280 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Amonia klorato (formulo:NH4ClO3) estas kemia substanco estigita per neŭtraligo de la klorata acido kun amonia hidroksido, amonia karbonato aŭ "baria hidroksido" [(Ba(OH)3]. La amonia klorato estas oksidagento uzata kiel eksplodaĵo. La substanco estas malstabila kaj danĝera. Amonia klorato kristaliĝas per etaj nadloj tre facile solveblaj en akvo.
Per varmigo, aŭ eĉ en meditemperaturo, amonia klorato malkomponiĝas ĉirkaŭ 102 °C kun liberigo de nitrogeno, kloro kaj oksigeno, kelkfoje kun eksplodo. Eĉ ĝiaj solvaĵoj estas malstabilaj. Pro la danĝera naturo de ĉi-substanco, ĝi devas konserviĝi nur en solvaĵoj kiam necesaj, kaj neniam permesi ties kristaliĝon.
2 NH4ClO3 → N2↑ + Cl2↑ 2 O2↑ + 4 H2O
Ĝi estas solvebla en diluita alkohola solvaĵo, tamen, ĝi estas nesolvebla en pura alkoholo. Kiel forta oksidanto, ĉi-produkto ne devas enmagazeniĝi kune kun brulemaj materialoj.
Sintezo
redaktiAmonia klorato estiĝas kiam oni reakcias amoniakon kun karbona duoksido kaj natria klorato. La karbona duoksido reakcias kun la akvo estigante la karbonatan acidon. La karbonata acido reakcias kun la natria perklorato estigante la nesolveblan natrian bikarbonaton kaj kloratan acidon. La klorata acido reakcias kun la amoniako estigante amonian kloraton. Laŭ la ekvacio:
NaClO3 + H2CO3 + NH3 = NaHCO3↓ + NH4ClO3
- Interŝanĝa reakcio kun la amonia sulfato kaj la baria klorato:
- Reakcio inter la amoniako kaj la klorata acido:
Literaturo
redakti- The Preparatory Manual of Explosives, Jared Ledgard
- Handbook of Inorganic Compounds, Dale L. Perry
- Selected Pyrotechnic Publications of K. L. and B. J. Kosanke, Part 4: 1995 ..., Kenneth L. Kosanke, Bonnie J. Kosanke
- Encyclopedia of the Alkaline Earth Compounds, Richard C. Ropp
- Encyclopedic Dictionary of Pyrotechnics: (and Related Subjects), K.L. Kosanke, Barry T. Sturman, Robert M. Winokur, B.J. Kosanke
- Chemistry of Pyrotechnics: Basic Principles and Theory, Second Edition, John A. Conkling, Chris Mocella
- Youtube