Andoro en la Olimpikoj

Andora teamo unue partoprenis en 1976, kaj en la Vintra kaj la Somera Olimpiko de tiu jaro. Ili aperis en ĉiuj ludoj ekde tiam.

Andoro en la Olimpikoj

Flago de Andoro
IOK-kodo  AND
NOK Comitè Olímpic Andorrà
Retejowww.coa.ad katalune
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr

La teamo de la malgranda lando en la Pirenea montaro inter Francio norde kaj Hispanio sude ankoraŭ neniam gajnis olimpikan medalon. Kune kun Andoro, Bosnio kaj Hercegovino, Malto kaj Monako, Albanio estas unu el kvin nunaj eŭropaj partoprenantoj, kies teamoj ne gajnis olimpikan medalon. La teamanoj estas reprezentataj fare de la Andora Olimpika Komitato (katalune Comitè Olímpic Andorrà) kiu estis fondita en 1971 kaj akceptiĝis de la Internacia Olimpika Komitato en 1975.

Someraj Olimpikoj redakti

 

1976 redakti

En la Somera Olimpiko 1976 en Montrealo partoprenis 3 andoraj sportistoj. Teama flagotenanto estis Esteve Dolsa.

 

1980 redakti

En la Somera Olimpiko 1980 en Moskvo partoprenis 2 andoraj sportistoj. Teama flagotenanto estis Joan Tomàs.

 

1984 redakti

En la Somera Olimpiko 1984 en Los-Anĝeleso partoprenis 2 andoraj sportistoj. Teama flagotenanto duafoje estis Joan Tomàs.

 

1988 redakti

En la Somera Olimpiko 1988 en Seulo partoprenis 3 andoraj sportistoj. Teama flagotenanto estis Josep Graells.

 

1992 redakti

En la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono partoprenis 8 andoraj sportistoj. Teama flagotenanto estis Margarida Moreno.

 

1996 redakti

En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 8 andoraj sportistoj. Teama flagotenanto estis Aitor Osorio.

 

2000 redakti

En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 5 andoraj sportistoj. Teama flagotenanto estis Antoni Bernadó.

 

2004 redakti

En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 6 andoraj sportistoj. Teama flagotenanto estis Hocine Haciane.

 

2008 redakti

En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 5 andoraj sportistoj. Teama flagotenanto estis Montserrat García.

 

2012 redakti

En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 6 andoraj sportistoj. Teama flagotenanto triafoje estis Montserrat García.

 

2016 redakti

En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 4 andoraj sportistoj. Teama flagotenanto estis Laura Sallés.

 

2020 redakti

En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 2 andoraj sportistoj. Teamaj flagotenantoj estis ambaŭ teamanoj, Mònica Dòria kaj Pol Moya.

Vintraj Olimpikoj redakti

 

1976 redakti

En la Vintra Olimpiko 1976 en Innsbruck partoprenis 5 andoraj sportistoj. Mankas informoj pri la teama flagotenanto.

 

1980 redakti

En la Vintra Olimpiko 1980 en Lake Placid partoprenis 3 andoraj sportistoj. Teama flagotenanto estis Carlos Font.

 

1984 redakti

En la Vintra Olimpiko 1984 en Sarajevo partoprenis 2 andoraj sportistoj. Teama flagotenanto estis Albert Llovera.

 

1988 redakti

En la Vintra Olimpiko 1988 en Kalgario partoprenis 4 andoraj sportistoj. Teama flagotenanto estis Claudina Rossel.

 

1992 redakti

En la Vintra Olimpiko 1992 en Albertville partoprenis 5 andoraj sportistoj. Mankas informoj pri la teama flagotenanto.

 

1994 redakti

En la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer partoprenis 6 andoraj sportistoj. Teama flagotenanto estis Vicky Grau.

 
la andora delegacio en la Vintra Olimpiko 2010

1998 redakti

En la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano partoprenis 3 andoraj sportistoj. Teama flagotenanto estis Víctor Gómez.

2002 redakti

En la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo partoprenis 3 andoraj sportistoj. Teama flagotenanto duafoje estis Víctor Gómez.

2006 redakti

En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino partoprenis 3 andoraj sportistoj. Teama flagotenanto estis Alex Antor.

2010 redakti

En la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis 6 andoraj sportistoj. Teama flagotenanto estis Lluís Marín Tarroch.

 

2014 redakti

En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 6 andoraj sportistoj. Teama flagotenanto estis Mireia Gutiérrez.

 

2018 redakti

En la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 5 andoraj sportistoj. Teama flagotenanto estis Irineu Esteve Altimiras.

 

2022 redakti

En la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 5 andoraj sportistoj. Teama flagotenanto estis Maeva Estévez Baux.

Eksteraj ligiloj redakti