Andrzej Leszek Szcześniak

Andrzej Leszek Szcześniak (naskiĝis la 29-an de novembro 1932, mortis la 15-an de marto 2003) – doktoro de historio, aŭtoro de pli ol 30 libroj pri historia temaro, ofte pri tabuaj temoj en komunista Pola Popola Respubliko, kaj de lernolibroj.

Andrzej Leszek Szcześniak
Persona informo
Naskiĝo 29-an de novembro 1932 (1932-11-29)
Morto 15-an de marto 2003 (2003-03-15) (70-jaraĝa)
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Varsovio vd
Partio Pola Unuiĝinta Laborista Partio vd
Profesio
Okupo historiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li edukiĝis en vilaĝo Wilczkowice apud Góra Kalwaria, kie lia patro estis lernejestro. En 1952 finis historion en Varsovia Universitato. Poste estis interalie instruisto de historio kaj geografio, kaj korpa edukado. Membro de Pola Unuiĝinta Laborista Partio. De 1969 laboranto de kleriga ministerio, kaj poste kunlaboranto de Ministerio pri Nacia Edukado. Li estis interalie membro kaj poste gvidanto de la komunaj komisionoj pri lernolibroj pola-hungara, pola-aŭstria kaj pola-brita en Kembriĝo. Interalie kunlaboris kun Jerzy Robert Nowak kaj Norman Davies.

Duone de la 80-aj jaroj ekparolis pri problemo de la masakro de Katin, kaj fine de la Pola Popola Respubliko en 1989 eldonis ĉi-rilatajn publikaĵojn. Li estis aŭtoro de lernolibro pri universala historio 1914-1990 por la 8-a klaso de bazlernejo, eldonata en 1984–1990 kaj por mezlernejoj "Historio 1918-1939". Liaj lernolibroj el la 90-aj jaroj estis kritikataj de judaj medioj kaj maldekstrulaj, sed laŭdataj de instruistaj rondoj kaj dekstrulaj-naciaj medioj. Li publikigis en "Wiadomości Historyczne" (Historiaj Sciigoj). De 1999 felietonisto de "Nasz Dziennik" kaj Radio Maryja, kie gvidis ĉiutagan programon Provu pensi kaj estis komentanto de la disaŭdigaĵo Aktualaĵoj de la tago. Li estis kreinto de Historia Muzeo en Stara Miłosna, kvartalo de Wesoła).

Elektitaj publikaĵoj redakti

Memorigo redakti

La 10-an de aprilo 2003 lian memoron omaĝis en Pola Sejmo parlamentanino Zofia Krasicka-Domka.

La 13-an de aprilo 2004 Fondaĵo "Golgoto de Oriento" atribuis al li postmorte Golgot-Medalon de Oriento – Katin 1940 pro la meritoj pri memorigado de la Viktimoj – Martiroj de la Golgoto de Oriento.

Vidu ankaŭ redakti