Zlaté Moravce

urbo de Slovakio
(Alidirektita el Aranyosmarót)

Zlaté Moravce, hungare Aranyosmarót, germane Goldmorawitz estas urbo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Zlaté Moravce, kies distriktejo estas.

Zlaté Moravce
hungare: Aranyosmarót, germane: Goldmorawitz
urbo
Zlaté Moravce
Flago
Oficiala nomo: Zlaté Moravce
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Nitra
Distrikto Zlaté Moravce
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Tekov
Riveroj Žitava, Hostiansky potok
Situo Zlaté Moravce
 - alteco 196 m s. m.
 - koordinatoj 48° 22′ 42″ N 18° 23′ 48″ O / 48.37833 °N, 18.39667 °O / 48.37833; 18.39667 (mapo)
Areo 27,154 km² (2 715,4 ha)
Loĝantaro 13 289 (31.12.2007)
Denseco 489,39 loĝ./km²
Unua skribmencio 1113
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 953 01
Telefona antaŭkodo +421-37
Aŭtokodoj ZM
NUTS 500968
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Vikimedia Komunejo: Zlaté Moravce
Retpaĝo: www.zlatemoravce.eu
Portalo pri Slovakio
Konstruaĵo de banko, konstruita en la jaro 1897

Situo redakti

La urbo situas en valo, laŭ Žitava, laŭ la ĉefvojo Bratislavo-Zvolen, laŭ fervojo Hlohovec-Zvolen. Nitra troviĝas 32 km, la ĉefurbo 120 km.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata dum la neolitiko. La loko apartenis al grandmoravia Regno en la 9-a jarcento. Moravaj orministoj fondis setlejon en 1050. La unua mencio skribe okazis en 1113 en formo Morowa. La turkoj rabis en la komunumo en 1530 kaj en 1634. Iam la vilaĝo iĝis kampurbo. La loĝantaro okupiĝis precipe pri vinkulturo, tritiko kaj drapoteksado. En 1891 la fervojo atingis la urbon. Tiutempe fondiĝis uzinoj por produktado de bieroj, sukeroj, brikoj, tapiŝoj. En 1910 en la urbeto loĝis 3227 da loĝantoj (2127 hungaroj, 941 slovakoj kaj 147 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Hungario, al departemento Bars, kies departementejo estis. Poste la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj al Sudetoj. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. Ankaŭ la germanoj estis deportitaj al Germanio. Apudaj vilaĝoj Chyzerovce kaj Prílepy aliĝis al la urbo. En 2001 loĝis en la urbo 15 600 da homoj.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti