Armenoj en Kartvelio

kristanismo

Armenoj en Kartvelio (armene Վիրահայեր, Virahajer) estas armenoj loĝantaj en la lando Kartvelio. La armena komunumo plejparte koncentriĝas en la ĉefurbo Tbiliso, Aŭtonoma Respubliko Abĥazio kaj regiono Samcĥe-Javaĥeti. Oficialaj kartvelaj statistikoj kalkulis la armenojn en Samcĥe-Javaĥeti je ĉirkaŭ 54% de la loĝantaro. En Abĥazio la armenoj estas la tria plej granda etno en la regiono post la kartveloj kaj la abĥaza plimulto[1].

Armenoj en Kartvelio
nacia malplimulto
armenoj
armenoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
armena lingvokartvela lingvorusa lingvo
Religio
vdr
Armena katedralo Sankta Georgo, Tbiliso

Historio redakti

 
Ŝuŝanik, sanktulino de la Kartvela Ortodoksa Eklezio estis filino de armena militisto kaj sanktulo Vardan Mamikonjan

La ĉeesto de armenoj en Kartvelio estis priskribita ekde malfrua antikveco en la verkoj de mezepokaj armenaj historiistoj kaj kronikistoj, kiel Moseo de Ĥoreno, Ghazar Parpeci, Faŭsto de Bizanco, kaj aliaj; en Ĝavaĥko (Javaĥeti) kaj Norda Taŝiro (Borĉalu) armenoj estas indiĝenaj homoj, ĉi tiuj teritorioj estis parto de historia Armenio kaj estis loĝataj de armenoj. Granda ondo de armenaj setlantoj en la ĉefurbo de la lando, Tbiliso, okazis en la 12a-13a jarcentoj, precipe post 1122, post la liberigo de Kaŭkazo de selĝukaj turkoj fare de kartvelaj kaj armenaj trupoj sub la gvidado de reĝo Davido la 4-a kaj Tamara de Kartvelio[2].

En la 18-a kaj 19-a jarcentoj, armenaj komercistoj, inkluzive de famaj juvelistoj kaj naftoindustriistoj multe investis en komerco en Kartvelio kaj helpis konstrui komercajn domojn, kulturajn centrojn, lernejojn kaj preĝejojn. La nombro de la armenoj kreskis iom post iom tia, ke ekde la frua 19-a jarcento, la armenoj multe superis kartvelojn en la ĉefurbo Tbiliso. Tbiliso fariĝis vera kultura centro por orientaj armenoj ("arevelahajer", ofte nomataj rus-armenaj "rusahajer") same kiel Istanbulo en Turkio fariĝis kultura centro por okcidentaj armenoj ("arevmedahajer", ofte nomataj turk-armenaj "turkahajer" ĉe la tempo).

Kiel rezulto de la luktoj de la Rusa Imperio kun la otomanoj kaj ĝia konkero de Kaŭkazo super la kaĝara Irano, la rusaj aŭtoritatoj trovis sin kapablaj loĝigi kristanajn armenajn kaj grekajn rifuĝintojn en la areo post 1828[3] , sekvante la ratifitan Traktaton de Turkmenĉajo kun kaĝara Irano de 1828, kaj la Traktato de Adrianopolo kun Otomana Turkio de 1829.

Arkitekturo redakti

 
Domo de armena komercisto Melik-Azarjac en Tbiliso

Armenoj lasis riĉan arkitekturan spuron en Kartvelio, kaj Tbiliso havas multajn arkitekturajn konstruaĵojn konstruitajn de armenaj arkitektoj de la lastaj jarcentoj. Estas multaj domegoj konstruitaj de influaj armenoj kaj konsistantaj el iuj el la plej allogaj historiaj konstruaĵoj en Tbiliso.

Ekzemple de la armena ĉeesto estas la domo de Melik-Azaryanc en Tbiliso sur ĉefa avenuo en Tbiliso nomita avenuo Rustaveli.

Kupoloj de armenaj preĝejoj vidiĝas en ĉiuj partoj de la urbo; tamen iliaj sonoriloj silentas de multaj jaroj. En la komenco de la 20-a jarcento estis eĉ 30 armenaj preĝejoj en Tbiliso.

Armena preĝejo Noraŝen, arkitektura monumento de 1701 estas en ruinoj. La muroj de Noraŝen, kiu signifas "nova konstruado", estis ornamitaj de la freskoj de Hovnatan Hovnatanjan, la kortega pentristo de kartvela reĝo Heraklio la 2-a, sed nun estas forperditaj pro kadukiĝo.

Kartvela-armena milito 1918 redakti

 
Armenaj trupoj en 1918

La Kartvelia-Armena Milito estis mmilito batalita en decembro 1918 inter la Kartvela Demokratia Respubliko kaj la Unua Armena Respubliko pri partoj de tiam pridisputataj provincoj Lori, Javaĥeti kaj Marneuli, kiuj historie estis dukulturaj armen-kartvelaj teritorioj, sed estis plejparte loĝataj de armenoj (kaj azerioj en la kazo de Borĉalu) en la 19a jarcento. Antaŭ la fino de Unua Mondmilito, kelkaj el tiuj teritorioj estis okupitaj fare de la Otomana Imperio ili forlasis la regionon, kaj kartveloj kaj armenaj postulis la regon. La malamikecoj daŭris ĝis la brita batalhalto estis subskribita, lasante la pridisputatan parton de distrikto Borĉalu sub la komuna kartvela-armena administracio, kiu daŭris ĝis la starigo de la sovetia regado en Armenio en 1920.

Armenoj en sovetia Kartvelio redakti

Post la starigo de la Kartvela Soveta Socialisma Respubliko, kaj malgraŭ la starigo de la Armena Soveta Socialisma Respubliko, plej multaj armenoj decidis resti kaj ĝuis racie prosperan vivon, krom siaj religiaj liberecoj, ĉar la komunista registaro fakte ŝtatigis la plej multajn el la armenaj kirkoj kaj kulturaj monumentoj kaj subpremis la religiajn liberecojn de la ĝenerala loĝantaro inkluzive de la armenoj.

Ĉi tio rezultigis fermadon de dekoj da preĝejoj. Antaŭ la fino de la soveta epoko, nur du armenaj preĝejoj restis funkciantaj.

Armenoj en la Kartvela Respubliko redakti

 
Pedros Adamian Armena Teatro

Armenoj bonvenigis la starigon de la Kartvela Respubliko esperante pli bonajn vivkondiĉojn post la kolapso de la sovetia regado. Tamen ekonomiaj kaj sociaj kondiĉoj ne estis favoraj precipe por la armena kartvelia komunumo.

Unu el la plej grandaj problemoj estas la nekapablo de la armenoj en Kartvelio uzi sian lingvon en la publika vivo. La novaj lingvaj politikoj de la registaro estas fonto de forta rankoro kaj ĝi estas akuzita pri abolicio de la iamaj rajtoj de malplimultoj uzi armenan aŭ rusan kaj tiel limigi aliron al laborpostenoj kaj edukado. Prezidanto de Armenio, Robert Koĉarjan instigis etnajn armenojn lerni la kartvelan lingvon, kiu laŭ li estas esenca por ilia integriĝo en la kartvela socio[4].

Armenoj en ĉi tiu regiono de Kartvelio devas pensi pri lernado de la kartvela anstataŭ kiel ili povus anstataŭigi ĝin per la armena. Sen la scio de kartvela, armenoj en Kartvelio ne povos serĉi altrangan kaj altan registaran postenon kaj ne povos administri sukcesajn entreprenojn.

Iuj armenoj kredas, ke ili estas viktimoj de politiko ŝanĝi la demografian ekvilibron de la regiono Samcĥe-Javaĥeti, ĉar kelkaj kartvelaj familioj ekloĝis tie. La armenoj ankaŭ estas subreprezentitaj en la registaro (tenante 5 sidlokojn en la 235-membra parlamento, ekzemple), kondukante al la percepto de diskriminacio kaj reciproka malfido. Ekzistis pluraj protestoj, kelkaj el kiuj fariĝis perfortaj post kolizioj kun policagentoj.

Armenoj en Tbiliso redakti

La armena historio kaj kontribuo al la urbo Tbiliso estas tre signifaj. Post la rusa konkero de la areo, armenoj fuĝantaj de persekutado en Otomana Imperio kaj Kaĝara Irano kaŭzis salton en la armena loĝantaro ĝis ĝi atingis ĉirkaŭ 40% de la tuta urbo. Multaj el la urbestroj kaj komerca klaso estis armenaj, kaj granda parto de la malnova urbo estis konstruita de armenoj. Ĝis antaŭ nelonge la kvartaloj Avlabari kaj la regiono trans la rivero estis tre armenaj, sed tio multe ŝanĝiĝis en la lastaj du jardekoj[5].

El la 29 armenaj preĝejoj en Tbiliso komence de la 20-a jarcento, nur du funkcias hodiaŭ: Katedralo Sankta Georgo en la Malnova Armena Kvartalo kaj Preĝejo Eĉmiadzin en la Havlabar (kartvela) kvartalo; la resto de ili estis detruita aŭ kartveligita. Ĝis la 16a de novembro 2008 polemika kartvela pastro organizis elfosadojn ĉirkaŭ la preĝejo Noraŝen, dum kiuj la tomboŝtonoj de armenaj mecenatoj de Tbiliso entombigitaj en la tombejo estis forigitaj[6].

Armenoj en Ĝavaĥo redakti

 
La armena preĝejo de Aĥalkalako

La etnaj armenoj formas la plimulton de la loĝantaro en la regiono Samcĥe-Javaĥeti.

La streĉoj estis en la regiono fine de la 1980-aj kaj fruaj 1990-aj jaroj kun la loka armena Unuiĝinta Ĝavaĥka-Demokrata Alianco proponanta lokan aŭtonomion por Javaĥeti ene de Kartvelio. Kaj kartvelaj kaj armenaj registaroj traktis zorgeman kaj trankviligan politikon rilate al lokaj naciismaj movadoj, kiuj helpis mildigi streĉojn en la regiono.

La dukto Bakuo-Tbiliso-Cejhan kaj la Sudkaŭkazaj duktoj, kiuj trapasas la regionon, renkontis opozicion de lokaj armenoj, same kiel la laŭplanan fervojon Kars-Tbiliso-Bakuo, ĉar ĝi izoligas Armenion[7][8][9].

Armenoj en Abĥazio redakti

La Aŭtonoma Respubliko Abĥazio havas ankaŭ gravan loĝantaron de armenoj, kie ili konsistigas ĉirkaŭ 20% de la loĝantaro. Ili estas la dua plej granda etno en la regiono Abĥazio post la abĥazoj mem. Armenoj ekloĝis en Abĥazio fine de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj kaj estas nun la plej granda etno en Gagra, Suĥumi kaj Gulripŝi Distriktoj, formante 20% de la abĥazia loĝantaro kun 45 000 el entute 215 000[10].

Dum lastatempa konflikto, ili subtenis Abĥazion post kartvelaj malamikecoj kontraŭ la armena loĝantaro, kiu rezultigis pliiĝon de kontraŭ-armenaj sentoj ene de la kartvela socio. Tamen, la faktaj abĥazaj aŭtoritatoj estis akuzitaj de lokaj armenaj NRO-j pri intenca malpliigo de la nombro de abĥaziaj-armenoj[11].

Armenoj en Aĝario redakti

Aĝario estas unu el du aŭtonomaj respublikoj de Kartvelio (la alia estas Abĥazio). Etnaj kartveloj (63% kartvelaj ortodoksaj kaj 30% islamaj) konsistigas la plimulton dum la armenoj konsistas el 2,3% de la loĝantaro de la regiono. Post kartveloj (104.313), armenoj (7.517) konsistas el la dua plej granda etno en la ĉefurbo Batumo kie troviĝas armena preĝejo Sankta Savanto.

Religio redakti

La armena eklezio en Kartvelio havas 15 jarcentojn da eklezia ĉeesto kiel ĝi ekzistis jam en la 5-a jarcento p.K. Mezepoka armena historiisto Uĥtannes raportis, ke en la kartvela urbo Curtavi estis armena prelaso sub la jurisdikcio de la Armena Patriarko, gvidata de episkopo nomata Movses.

Alia historiisto, Mateo de Urĥa, raportis ke dum la regado de la reĝo de Kartvelio Davido la 4-a la armena eklezio ricevis statuson de agnoskita diocezo. La armena katedralo Sankta Georgo de Tbiliso tiam estis ĝia administra centro. Pli ol 600 religiaj kaj kulturaj lokoj, kiel preĝejoj, seminarioj, monaĥejoj estas dokumentitaj, kvankam granda parto de ĉi tiuj ejoj estas formortintaj pro naturaj katastrofoj, vandalismo kaj aliaj faktoroj historiaj kaj politikaj.

La armenoj en Kartvelio apartenas ĉefe al la Armena Apostola Eklezio, kun gravaj nombroj da armenaj katolikoj ankaŭ koncentritaj en Samcĥe-Javaĥeti.

Armena Apostola Eklezio en Kartvelio redakti

 
Noraŝen, Tbiliso.

Plimulto de la armenoj loĝantaj en Kartvelio apartenas al la Armena Apostola Eklezio kaj estas sub la jurisdikcio de la Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin.

Lokajn aferojn pri la armenaj kartveloj prizorgas la Diocezo de la Armena Apostola Eklezio en Kartvelio. La estro de la diocezo estas episkopo Vazgen Mirzaĥanjan.

Hodiaŭ nur du armenaj preĝejoj funkcias en Tbiliso. Pluraj armenaj preĝejoj jam estis detruitaj, konvertitaj en kartvelajn, estas disputataj aŭ estas "kartveligitaj". La Armena Eklezio en Kartvelio petis la reprenon kaj la posedrajtojn super ses armenaj preĝejoj. Kvin el ili estas en Tbiliso:

  • Noraŝen
  • Preĝejo de la Sankta Sigelo
  • Ŝamĥorecoc Surb Astvacacin
  • Preĝejo Sankta Georgo de Mughni
  • Sankta Minas

Alia, Preĝejo de la Sankta Sigelo, estas en la urbo Aĥalciĥo en Samcĥe-Javaĥeti, regiono kun plimulta armena loĝantaro. Ĉiuj ĉi preĝejoj, kiuj servis la armenan komunumon dum jarcentoj, estas hodiaŭ fermitaj kaj tute ne uzataj de ia ajn konfesio. Dum la soveta epoko, la komunista registaro ŝtatigis plej multajn kristanajn templojn, sed post restarigo de kartvela suvereneco, ĉi tiuj armenaj temploj ne estis redonitaj al la armena eklezio[12].

La rekonstruado de preĝejoj postulas grandegajn investojn kaj ĝis nun nek la armena registaro, nek la Sankta Seĝo Eĉmiadzin nek la armena komunumo de Tbiliso povas pagi ĝin.

Katolikaj armenoj en Kartvelio redakti

 
Gregorio Petro Agagianjan, armendevena kardinalo de la Armena Katolika Eklezio.

En Kartvelio ekzistas ankaŭ grava segmento de armenaj katolikoj apartenantaj al la Armena Katolika Eklezio precipe en Samcĥe-Javaĥeti kun malpli da armenaj katolikoj en la resto de la lando inkluzive de Tbiliso.

La armenaj katolikoj estas regataj de la "Katolika Diocezo de Armenio, Kartvelio kaj Orienta Eŭropo" remalfermita en 1991 post longa paŭzo dum la soveta epoko. Ĉefepiskopo Nerses Ter-Nersesjan, membro de Mekitarista kongregacio de Venecio administris la diocezon dum multaj jaroj kaj poste estis anstataŭigita, pro aĝo, per ĉefepiskopo Nŝan Garakehejan.

La fideluloj de la armena katolika eklezio uzas la armenan riton de liturgio; tamen ekzistas ankaŭ armenaj katolikoj, kiuj praktikas la latinan riton de la dia liturgio. Tiaj armenaj katolikoj tamen estas konsiderataj de Vatikano ankaŭ kiel apartenantaj al la Armena Katolika Eklezio.

Edukado redakti

Ĉefurbo Tbiliso havas tri strikte armenajn lernejojn. Ekzistas ankaŭ kvin armen-rusaj kaj armen-kartvelaj lernejoj. Ĉiuj ili instruas armenan lingvon kaj literaturon krom la oficiala instruplano. Sed ofta plendo estas, ke horoj de Historio de Armenio ne estas inkluzivitaj. La armena registaro sendas milojn da lernolibroj en la armena lingvo al la lernejoj. Sed tamen la lernejoj havas deficiton de libroj, mebloj, kaj ĉiuj bezonas urĝan renovigon. Ĉiujare ĉirkaŭ 50 armenaj studentoj de kartvela nacieco eniras armenajn universitatojn.

Amaskomunikiloj redakti

Tbiliso estis grava centro por armenlingvaj publikaĵoj, inkluzive la eldonadon de Haraĉ fare de la Armena Revolucia Federacio por la periodo 1906 ĝis 1909. Ĝi inkluzivis kiel redaktistoj kaj verkistoj famajn politikajn kaj literaturajn nomojn.

Post limigoj de la rusaj aŭtoritatoj, la ĵurnalo estis anstataŭigita per "Horizonto", kiu ne aliĝis al iu ajn specifa politika partio kaj plu eldoniĝis ĝis 1918.

La armena ĵurnalo Vrastan aperas en Tbiliso armene. En 2014 nova gazeto Ardzagank komencis eldoniĝi en Tbiliso.

 
''Vidaĵo de Tbiliso'', pentraĵo de rus-armeno Ivan Ajvazovskij

Elstaraj armenoj naskiĝintaj en Kartvelio redakti

Politiko redakti

Ĥoĝaminasiŝvili (kartvele: ხოჯამინასიშვილი) estis riĉa armena komerca familio en Kartvelio kiu estis nobeligita, kun la digno de princo (tavadi), fare de la kartvela reĝo Heraklio la 2-a de Kartvelio en 1775, kaj konfirmita en ilia titolo fare de la Rusa Imperio en 1857.

Bebutov (kartvele ბებუთოვი, ruse Бебутовы), ankaŭ konata kiel Bebutaŝvili (kartvele: ბებუთაშვილი), estis kartvela nobela familio de armena etno, kiu ludis gravan rolon en la ekonomia kaj socia vivo de la urbo Tbiliso tra la 17a kaj la 18a jarcento, kaj poste militservis en la rusa imperio en la 19-a jarcento.

Aleksandr Ĥatisjan (armene:: Խատիսյան) estis armena politikisto kaj ĵurnalisto. Li funkciis kiel la urbestro de Tbiliso de 1910 ĝis 1917. Dum la establado de la Unua Respubliko Armenio, li funkciis kiel membro de la Armena Nacia Konsilio de Tbiliso ĝis la Armena Nacia Kongreso (1917) kaj poste al la konstanta plenuma komitato elektita de la Armena Nacia Kongreso. Post deklaro de la Unua Respubliko Armenio, li servis kiel ministro pri eksterlandaj aferoj kaj subskribis la Traktaton de Batumo kun la Otomana Imperio. Li estis elektita kiel ĉefministro de 1919 ĝis 1920.

Hovhannes Kaĝaznuni (armene: Յովհաննէս Քաջազնունի (Aĥalciĥo, Kartvelio 1868 - Erevano, Armena SSR 1938) estis la unua ĉefministro de la Unua Respubliko Armenio de la 30a de majo 1918 ĝis la 28a de majo 1919. Li estis membro de la Armena Revolucia Federacio.

Artoj redakti

 
Sergej Paraĝanov

Sajat-Nova (armene: Սայաթ-Նովա (Sayat'-Nova); perse/ azere: سایات‌نووا; kartvele: საიათ-ნოვა) naskiĝis en Tbiliso (Tiflis en la armena) la 14an de junio 1712 kaj mortis en Haghpat la 22an de septembro 1795 kaj estas konata kiel "Reĝo de Kantoj" por la armenoj. Vera nomo estas Harutjun Sajatjan kaj lia patrino Sara estis kartvel-armena kvankam patro estis Karapet de AlepoAdana. Sajat-Nova estis lerta en verkado de poezio, kantado kaj ludado de la kamanĉo. Li estis parto de la kortego de Heraklio la 2-a de Kartvelio, kie li ankaŭ laboris kiel diplomato. Li perdis sian politikan povon ĉe la reĝa kortego kiam li enamiĝis al la filino de la kartvela reĝo, kaj pasigis la reston de sia vivo kiel migranta bardo. En 1795 li estis mortigita en monaĥejo Haghpat de la armeo de Agha Mohammed Ĥan. Ĉirkaŭ 220 kantoj povas esti atribuitaj al Sajat-Nova, kvankam li eble verkis entute milojn. La plej multaj el liaj kantoj estas en la armena, kartvela, azera kaj persa. Kelkaj el ili estas kantataj ĝis hodiaŭ. Li ankaŭ regis la araban lingvon. Sajat-Nova estas konsiderata de multaj la plej granda aŝugo (popola kantaŭtoro) iam ajn vivinta en Kaŭkazo (la areo inter la Nigra kaj la Kaspia maro). En Armenio Sajat-Nova ankaŭ estas konsiderata poeto kun konsiderinda kontribuo al la armena poezio de sia jarcento. Lia tombo troviĝas en la katedralo Sankta Georgo de Tbiliso.

Raffi (armene: Րաֆֆի) la plumnomo de Hakob Melik Hakobjan (armene: Յակոբ Մելիք-Յակոբեան) estas fama armena aŭtoro naskita en Pajaĝuk, armena vilaĝo situanta en nordo de Irano, sed gvidis sian tutan produktivan literaturan vivon en Tbiliso kie li mortis en 1888. Raffi estas elstara figuro de armena literaturo.

 
Hovhannes Tumanjan

Gabriel Sundukjan (armene: Գաբրիել Սունդուկյան) naskiĝis en Tbiliso en 1825 kaj mortis tie en 1912. Li estis elstara armena verkisto kaj dramisto, la fondinto de moderna armena dramo. Veninte de riĉa armena familio, Sundukjan lernis ambaŭ klasikan kaj modernan armenan, francan, italan kaj rusan, studis en la Universitato de Sankt-Peterburgo, kie li verkis disertacion pri la principoj de persa versado. Poste li revenis al Tbiliso kaj eniris en la ŝtatan servon. En 1863, la armena teatra kompanio de Tbiliso surscenigis sian unuan teatraĵon. Lia konata teatraĵo "Pepo" (1871) fariĝis la unua armena parolfilmo en 1935. Alia fama filmo bazita sur lia verko estas "Ĥatabala" (1971). La Armena ŝtata Teatro en Erevano estas nomita en lia honoro.

Hovhannes Tumanjan (armene: Հովհաննես Թումանյան) (1869-1923) estas konsiderata unu el la plej grandaj armenaj poetoj kaj verkistoj. Li naskiĝis en vilaĝo Dsegh en la provinco Lori, Armenio, sed loĝis kaj verkis en Tbiliso. Li estas kutime konsiderata en armenaj rondoj kiel "Tutarmena poeto". Li kreis kantotekstojn, fablojn, epopeojn kaj tradukojn al la armena de Byron, Goethe kaj Puŝkin.

Aram Ĥaĉaturjan (armene: Արամ Խաչատրյան); ruse: Аpaм Ильич Xaчaтypян) (1903–1978) estis sovet-armena komponisto, kies verkojn ofte influis armena popolmuziko. Li estis naskita en Tbiliso, Kartvelio, de malriĉa armena familio kaj enmigris al Moskvo.

Gajane Ĥaĉaturjan (armene: Գայանե Խաչատուրյան (Gayane haaĉaturjanu)) (9 majo 1942 - 1 majo 2009), fekunda kartvela-armena pentristo kaj grafika artisto asociita kun Magia Realismo kaj Superrealismo, naskiĝis en armena familio en Tbiliso.

Sergej Paraĝanov (armene: Սարգիս Հովսեփի Փարաջանյան; kartvele: სერგეი (სერგო) ფარაჯანოვი; ruse: Серге́й Иосифович Параджанов), naskiĝis en Tbiliso en 1924 kaj estis sovetia armena kinoreĝisoro. Vaste rigardata kiel unu el la plej grandaj kinaj majstroj de la 20a jarcento. Li estis arestita plurfoje pro sia laboro. Nur meze de la 80-aj jaroj, kiam politika klimato ekŝanĝiĝis, li povis rekomenci reĝisori. Tamen ĝi postulis helpon de influa kartvela aktoro David (Dodo) Abaŝidze kaj aliaj amikoj eklumigi siajn lastajn plenlongajn filmojn. Lia sano grave malfortiĝis de 4 jaroj en laborpunejoj kaj 9 monatoj en Tbilisa malliberejo, Paraĝanov mortis pro pulma kancero en 1990, tiutempe kiam, post preskaŭ 20 jaroj da subpremado, liaj filmoj finfine denove rajtis esti prezentitaj en eksterlandaj filmfestivaloj.

Mikael Tariverdiev (ruse Микаэл Таривердиев (1931–1996, naskiĝis en Tbiliso kaj estis elstara sovetia komponisto de armena deveno. Li gvidis la Komponistan Gildon de Sovetiaj Kinematografaj Unioj ekde ĝia komenco).

Sciencoj redakti

 
Tigran Petrosjan, ŝaka mondĉampiono.

Sebastian Ŝaumjan (1916-2007) estis sovetia kaj usona teoriulo pri lingvistiko kaj pasia partiano de strukturisma analizo. Lerninte la germanan kaj la anglan aldone al la armena, kartvela kaj rusa, Ŝaumjan diplomiĝis pri filologio en la ŝtata universitato de Tbiliso. Ŝaumjan publikigis Strukturan Lingvistikon en 1965 kaj fondis la Sekcion de Struktura Lingvistiko ĉe la Instituto de Rusa Lingvo en Moskvo. Li kunverkis Fundamentojn de la Generativa Gramatiko de la Rusa (1958), kaj Aplika Generativa Modelo kaj Transforma Kalkulo de la Rusa (1963), ambaŭ kun Soboleva.

Sportoj redakti

Tigran Petrosjan (armene: Տիգրան Պետրոսյան ) naskiĝis en Tbiliso en 1929 kaj mortis en 1984). Li pasigis la plej grandan parton de sia infanaĝo en Kartvelio. Li lernis la ŝakludon en la aĝo de ok jaroj, post kiam li eniris lokan ŝaklernejon ĉe la Tbilisa Pionira Palaco (nuntempe konata kiel Tbilisa Infana Palaco). La unua trejnisto de Petrosjan estis Arĉil Ebralidze. Li iĝis Monda Ŝakĉampiono ekde 1963 ĝis 1969. Li estis kromnomita "Fera Tigran" pro sia ludstilo pro sia preskaŭ nepenetrebla defendo, kiu emfazis sekurecon antaŭ ĉio. Li estis Kandidato por la Monda Ĉampioneco okfoje (1953, 1956, 1959, 1962, 1971, 1974, 1977 kaj 1980), gajnis la mondĉampionecon en 1963 (kontraŭ Botvinnik) kaj 1966 (kontraŭ Spaskij), tiel li estis la defendanta Mondĉampiono aŭ kandidato de Mondĉampiono en dek sinsekvaj trijaraj cikloj. Li gajnis la sovetian ĉampionecon kvar fojojn (1959, 1961, 1969 kaj 1975). Li estis verŝajne la plej malfacile venkebla ludanto en la historio de ŝako.

Kartvel-armenaj rilatoj redakti

Armenio kaj Kartvelio havas longan historion de kulturaj kaj politikaj rilatoj. La interagado kulminis en la mezepoko kiam ambaŭ nacioj engaĝiĝis pri fekunda kultura dialogo kaj alianciĝis kontraŭ la najbaraj islamaj imperioj. Ekzistis oftaj intergeedziĝoj inter armenaj kaj kartvelaj reĝaj kaj nobelaj homoj kaj ambaŭ etnoj intermiksiĝis en pluraj limregionoj.

Armen-kartvelaj rilatoj ĉiam estis substantivaj, sed ili fariĝis eĉ pli akraj en la post-sovetiaj sendependecaj jaroj. Armena kaj Kartvela registaroj ĝenerale havis pozitivajn rilatojn, sed ankaŭ kelkaj problemoj estis en la pasinteco. Estas multaj armenoj loĝantaj en Kartvelio en granda nombro kvankam neniu substantiva nombro de kartveloj loĝas en Armenio.

Malgraŭ la granda nombro de armenoj en Kartvelio, kaj kun 5 armenaj membroj, la kartvela parlamento ankoraŭ ne aprobis leĝon por agnosko de la Armena Genocido. Kelkaj diras, ke almenaŭ unu el la kialoj de nerekono estas la granda nombro de azeraj loĝantoj en Kartvelio (granda malplimulto en Kartvelia Respubliko) kaj la bonaj rilatoj kun Turkio.

Referencoj redakti

  1. Abkhazia Offers Citizenship to Diaspora. IWPR. CRS No. 314, 10-Nov-05; V.A. Chirikba. Armenians and their Dialects in Abkhazia. In: Evidence and Counter-Evidence, Festschrift Frederik Kortlandt, Volumo 2, SSGL 33, Amsterdamo - Novjorko: Rodopi, p. 51-67.
  2. The Caucasus: An Introduction. Oxford University Press, Usono (9an de septembro 2010), p. 48
  3. (2010) Turcology in Mainz, p. 142. ISBN 978-3-447-06113-1.
  4. Armenio: Koĉarjan instigas armenojn en Kartvelio lerni la kartvelan. Caucaz Europenews. 1a de majo 2007.
  5. Armeniapedia.org - Tbilisi
  6. Aris, "Controversy under Cupola: Attempts to defend Armenian churches in Georgia meet protests in Tbilisi", ArmeniaNow, 15a de decembro 2008. Kontrolita 7an de julio 2009.
  7. Cornell, Svante E., Autonomy and Conflict: Ethnoterritoriality and Separatism in the South Caucasus – Case in Georgia, pp. 107, 164. Department of Peace and Conflict Research, Report No. 61. Upsalo. (ISBN 91-506-1600-5).
  8. (2009) Contesting national identities in an ethnically homogeneous state. Western Michigan University.
  9. (2006) European security in transition. Ashgate Publishing, p. 151.
  10. Abkhazia Offers Citizenship to Diaspora. Institute for War and Peace Reporting. CRS No. 314, 10-Nov-05.
  11. ABKHAZIA ARMENIANS: HOLDING A HOME IN AN UNSTABLE TERRITORY. Armenian General Benevolent Union (1an de novembro 2004). Arkivita el la originalo je 2016-09-19. Alirita 16a de decembro 2016.
  12. Archived copy. Arkivita el la originalo je 25an de oktobro 2008. Alirita 2008-12-14. ĵurnalisma esploro ĉe Hetq.am pri la stato de la armenaj preĝejoj en Kartvelio

Vidu ankaŭ redakti