Atestantoj de Jehovo en Rumanio

Asocio de atestantoj de Jehovo en Rumanio (rumane Organizația Religioasă «Martorii lui Iehova» din România) estas oficiala nomo, uzata de la Atestantoj de Jehovo, kiuj loĝas en Rumanio. La ĉefa oficejo de la asocio estas en urbo Bukareŝto. Atestantoj de Jehovo estas unu el dek ok de religiaj konfesioj, kiuj havas oficialan statuson en Rumanio. Laŭ la nacia popolnombrado, kiu okazis en 2011 jaro, en Rumanio estas 49 820 subtenantoj de la konfesio. Konfesio de atestantoj de Jehovo okupas la 10-an lokon laŭ disvastiĝeco en Rumanio. Ĉiuj kongregacioj de rumanaj atestantoj de Jehovo estas kontrolitaj de grupoj de plejaĝuloj, kiuj estas elektitaj de Administra Konsilio de Atestantoj de Jehovo; la ĵurnaloj La Gardoturo kaj «Vekiĝu!» ankaŭ estas publikigitaj en rumana lingvo[1][2][3][4].

Regnohalo de la Atestantoj de Jehovo en urbeto Târgoviște

Historio redakti

Fondiĝo kaj periodo inter mondmilitoj redakti

 
La Regnohalo de atestantoj de Jehovo en urbeto Turda

Grupoj de Esplorantoj de Biblio aperis la unuan fojon en moderna Rumanio per la hungaraj misiistoj, kiuj laboris en Transilvanio. Specifike, du elmigrantoj, kiuj reveniĝis en 1911 jaro el Usono en sia hejma urbo — Târgu Mureș) — sukcesis konvertiĝi en la nova konfesio kelkajn lokajn hungarojn. Ili publikiĝis la unuan eldonon de «La Gardoturo» en hungara lingvo en 1914 jaro kaj unua versio en rumana lingvo estiĝis post du jaroj, ankaŭ en Târgu Mureș.

Analogiaj religial grupoj ankaŭ estis aktivaj en la Malnova reĝlando de Rumanio (rumane Vechiul Regat), en la periodo antaŭ la Unua mondmilito, en nuntempa Rumanio ankoraŭ ekzistas kristianaj grupoj, kiuj nomiĝas «Esplorantoj de Biblio». En 1920 jaro, Ioann Sima, iama orienta katoliko, estis sendita en Transilvanio el Usono, cele organizi la grupon de «Esplorantoj de Biblio», kiu estis subdividita en kvar grupoj en 1930-aj jaroj.

Post la aliĝo de Transilvanio kaj Bukovino al Rumanio, en 1918 jaro, la stabejo de atestantoj de Jehovo translokiĝis al urbo Cluj-Napoca, kie poste du jarojn aperis la unua «asocio de la Gardoturo», kies membroj, ĉefe, estis hungaroj. La acocio funkciis kiel regiona centro kaj kunordigis religian kaj misiistan aktivecon en Hungario, Jugoslavio, Bulgario kaj Albanio. Ekde 1931 jaro, post la malkonsentojn en usona administrantaro de la movado de «Esplorantoj de Biblio», tiuj, kiuj postrestis asociitaj kun la asocio de Gardoturo, estis konataj kiel atestantoj de Jehovo.

En la periodo inder du mondmilitoj, la registaro de Rumanio konsekvence malpermesis religian kaj misiistan aktivecon de grupo de «Esplorantoj de Biblio» en Rumanio. La unua malpermeso okazis en 1926 jaro: la «Esplorantoj de Biblio» estis konsideritaj tiam kiel «deviacio» de la kristianismo kaj «koplementa kapdoloro» por la regionaj aŭtoritatoj, kiuj konsideris la «Esplorantojn de Biblio» kiel ekstermistoj. Tiam la momento, la revuo «La Gardoturo» ankaŭ estis malpermesita, kio okazis nur parto de la vasta aktiveco de rumana registaro pri malpliigo de la eldona, religia kaj misiista aktiveco de grupo de «Esplorantoj de Biblio».

Komence de 1930-aj jaroj ĝeno de registaro malvigliĝis, kaj la stabejo de atestantoj de Jehovo translokiĝis al Bukureŝto: enkadre de transilo al la religia aktiveco en okcidenta kaj suda Rumanio. Inter la konvertitoj dum tiuj jaroj estis ortodoksaj ukrainoj kaj serboj, kaj ankaŭ — rumanaj septagaj adventistoj en Besarabio. La grupo de atestantoj de Jehovo estis denove legalizita en 1933 jaro; petskribo al registrado kiel la akcia kompanio — postulis en tiu tempo ĉeeston 2000 de membroj.

La sekvanta malpermeso okazis en 1937 jaro, kiam en Rumanio fortikigis la aŭtoritata politikreĝimo de reĝo Karolo la 2-a. En la leĝa akto, kiu estis aprobita en ĉi tiu okazo de la ministraro de Gheorghe Tătărescu, atestantoj de Jehovo estis nomumitaj kiel unu el la «religiaj grupoj kaj sektoj». Religia kaj misiista aktiveco de la konfesioj en Rumanio estis malpermesita: en la listo ankaŭ estis inkluditaj: pentekostisto, neoharizmatistaj grupoj, nazareta baptista eklezio kaj multe aliaj religiaj grupoj kaj konfesioj.

Sekve la amasa rifuzo servi en la rumana armeo laŭ sia religia konvinkiteco, atestantoj de Jehovo estis persekutitaj dum la Dua mondmilito ĉe la totalisma reĝimo de Ion Antonescu. Unu el gvidantoj de grupo de atestantoj de Jehovo, Martin Madiaroși, estis arestita en septembro de 1942 jaro, kaj poste la similan destiton spertis alia gvidanto de grupo de atestantoj de Jehovo — Pamfil Albu. Kelka kelkaj atestantoj de Jehovo, kiuj venas de Norda Transilvanio estis enkarcerigitaj en la nazia koncentrejo en serba urbeto Bor, kune kun judoj kaj septagaj adventistoj.

Komunista reĝimo kaj konsekvaj okazaĵoj redakti

Post la aŭgustaj okazaĵoj de 1944 jaro, reĝo de Rumanio Mikaelo la 1-a restarigis atestantojn de Jehovo en sia antaŭa statuso ekde 1933 jaro. Atestantoj de Jehovo ankaŭ ricevis komplementan protekton kontraŭ ĵuran preskuradon, kiam en julio de 1945 jaro ili estis enregistritaj kiel «jura persono». Dum 1945-1946 jaroj, atestantoj de Jehovo havis rajton publikigi sian literaturon en rumana lingvo. Tamen jam en 1948 jaro religia, misiista kaj eldona aktiveco de atestantoj de Jehovo denove estis malpermesita, kiam la nova rumana komunista reĝimo forigiĝis ilin el la listo de oficiale agnoskitaj religiaj grupoj.

Alia malpermeso estis enkondukita en 1949 jaro laŭ la resolucio de registaro de socialista Rumanio kaj jam en aŭgusto de 1949 jaro la ofisejo de la grupo de atestantoj de Jehovo en urbo Bukureŝto estis fermita, la akesoraj konstruaĵoj kaj aparataro estis konfiskitaj en ŝtata posedaĵo. Dum tiuj jaroj, la grupo atestanoj de Jehovo malkaŝe kritikis propoziciojn de la eklezaj gvidantoj kaj la aktivadon de la socialaj kaj politikaj institucioj de socialista Rumanio — la komunista reĝimo konsideris iliajn deklaraciojon kiel «malkonstruajn». La suplementa faktoro estis pacifismo kaj rezistado al militservo de atestantoj de Jehovo, kio estis konciderata de ŝtataj funkciuloj kiel «malfavora sinteto pri rumana ŝtato» ĝenerale.

Proksimaj rilatoj de la movado de atestantoj de Jehovo kun Usono dum tiuj jaroj ankaŭ okazis problemaj: dum la Malvarma milito membroj de la grupo de atestantoj de Jehovo estis akuzitaj pri spionado favore al la «malamika superpotenco». Dum la tiu tempo, en grupo de atestantoj de Jehovo estis proksimume 15 000 de membroj. Kelka kelkaj gvidantoj, kaj ankaŭ multe aliaj atwstantoj de Jehovo, estis enprizoniĝitaj laŭ akuzaĵoj, kiaj la; «publika instigo», «distribuado de malpermesitaj materialoj» kaj «komploto kontraŭ publika ordo».

Referencoj redakti

Literaturo redakti