Boris Pahor

Boris PAHOR (naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1913 en Triesto, Aŭstrio-Hungario (en la nuna Italio), mortis la 30-an de majo 2022 en Triesto[1]) estis slovena verkisto, poeto kaj politikisto kun itala civitaneco. Li estis unu el la plej influaj verkistoj en la slovena lingvo kaj estis proponita por la Nobel-premio pri Literaturo.

Boris Pahor
Boris Pahor par Claude Truong-Ngoc juin 2015.jpg
Persona informo
Boris Pahor
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1913 (1913-08-26)
en Triesto
Morto 30-an de majo 2022 (2022-05-30) (108-jara)
en Triesto
Etno slovenoj [#]
Lingvoj slovenaitala [#]
Loĝloko Triesto [#]
Ŝtataneco Italio [#]
Alma mater Universitato de Padovo [#]
Profesio
Okupo verkisto • poeto • politikisto [#]
Verkado
Verkoj Necropolis [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li estas konsiderata unu el la plej gravaj nuntempaj slovenaj aŭtoroj. Premiita per la plej grava literatura premio en sia lando, la Premio Preseren, Pahor suferis persekutojn pro sia sloveneco, pro kio li sindediĉis al defendo de minoritatoj. Lia verkaro estis publikigita en pli ol ok lingvoj, interalie en Esperanto.

Dum sia infanaĝo, Pahor atestis la aperon de naciismaj kaj totalismaj ideologioj kontraŭ kiuj li faris dumvivan intelektan lukton en la nomo de kristanaj humanismaj valoroj. En 1953 li komencis regule instrui slovenan literaturon en mezlernejoj. Poste li ankaŭ instruis italan literaturon, poste, kaj ĝis 1975, li instruis en mezlernejoj kun la slovena kiel instrulingvo en Triesto. En 2009, Pahor rifuzis akcepti premion de la urbestro de Triesto Roberto Dipiazza, ĉar la urbestro ne menciis italan faŝismon kune kun naziismo kaj komunismo[2].  

Verkaro (elekto)Redakti

La sperto, kiu markis lin dum lia vivo, ofte aperas en liaj romanoj kaj noveloj. Pahor dramece travivis la traŭmaton de la devigita neado de slovena identeco, efektivigita de la faŝisma reĝimo (taĉmenta perforto, malpermeso paroli la slovenan, subpremado de lernejoj kaj kulturaj kaj distraj agadoj en tiu lingvo)[3].

La franca literaturrecenzisto Jean-Luc Douin komparis la nomon de Pahor kun tiu de aliaj grandaj verkistoj de eŭropa holokaŭsta literaturo de la dudeka jarcento, kiel ekzemple Primo Levi, Robert Antelme kaj Aleksandr Solĵenicin[4].

  • 1948: Moj tržaški naslov (Mia Triesta adreso)
  • 1955: Vila ob jezeru (La vilao ĉe la lago)
  • 1956: Nomadi brez oaze (Nomadoj sen oazo)
  • 1959: Kres v prisanu (Fajro en la haveno)
  • 1961: Onkraj pekla so ljudje (Sur la alia flanko de infero estas homoj)
  • 1975: Varno naročje (Sekura brakumo)
  • 1975 : Zatemnitev (Verduistering)
  • 1978: Spopad s pomladjo (Lukto kun Printempo)
  • 1984: V labirintu (En la labirinto)
  • 1999: Zibelka sveta (La lulilo de la mondo)
  • 2001: Dihanje morja (Spiri la maron)
  • 2003: Notranji odmevi (Internaj vidoj)

Tradukoj en EsperantoRedakti

Pilgrimanto inter ombroj

ReferencojRedakti

  1. (it) Paolo Rumiz, È morto Boris Pahor, scrittore del secolo, la Repubblica, la 30-an de majo 2022.
  2. (sl) "Boris Pahor ne bo "zaslužni občan" Trsta – trst" primorski.eu. Arkivita de la originalo, la 6-an de marto 2012.
  3. (it) Tatjana Rojc, Pahor, Boris, en: treccani.it .
  4. Jean-Luc Douin, in " Télérama ", septembro 1995, citita en Tatjana Rojc, Slovenaj leteroj de originoj ĝis nuntempa epoko, antaŭparolo de Cristina Benussi, Gorizia, Goriška Mohorjeva družba, p. 219, 2004, ISBN  88-87407-45-2