Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia arsenito aŭ kalia meta-arsenito estas neorganika kombinaĵo konsistanta je unu kaliatomo, unu arsenatomo kaj du oksigenatomoj. Aliaj arsenitoj estas la kalia orto-arsenito (K3AsO3) kaj la kalia piro-arsenito (K4As2O5). En ĉiuj arsenitoj la arsenatomo havas oksidan nombron egala al +3.
Kiel ĉiuj arsenaj derivaĵoj, tiel kalia arsenito estas uzata kiel herbicido, insekticido kaj fungicido. Krom tio, arsenaĵoj estas alte toksaj kaj karcinomogenaj substancoj. Kalia meta-arsenito estas ankaŭ konata kiel solvaĵo de Fowler, ĉar en la 18-a jarcento ĝi estis preskribita kiel kuracilo kaj toniko, kaj ankaŭ en la traktado de leŭkemio.
Ordinare ĝi estas senodora blanka substanco, larĝe akvosolvebla e malmulte solvebla en alkoholo. Ĉar kalia arsenito estas nebrulema, kutime varmigo rezultas en malkomponiĝo k formiĝo de toksaj fumoj inklude de arseno, arsenoksidoj kaj kalioksidoj.