Melide TI

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Cantine di Cima)
- La mallongigo TI en Melide TI staras por la svisa Kantono Tiĉino. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Melide.

Melide estas komunumo de la Komunumaro Carona kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 975 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Melide
Blazono de Melide
Blazono de Melide
Blazono de Melide
Melide kun la digo trans la Lago de Lugano
Melide kun la digo trans la Lago de Lugano
Melide kun la digo trans la Lago de Lugano
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Carona
Koordinatoj  45° 57′ 14″ N 8° 56′ 53″ O / 45.95389 °N, 8.94806 °O / 45.95389; 8.94806 (mapo)Koordinatoj: 45° 57′ 14″ N 8° 56′ 53″ O / 45.95389 °N, 8.94806 °O / 45.95389; 8.94806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 975
Areo 1,67 km²
Alteco 279 m super marnivelo
Poŝtkodo 6815
Komunumkodo 5198
Mapo de Melide
Mapo de Melide
Mapo de Melide

Geografio redakti

Melide situas sur la orienta flanko de la duoninsulo Ceresio ĉe la bordo de la Lago de Lugano, sude de la urbo Lugano, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. Apud Melide digo kondukas trans la lago. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Melide Mezzo, Ferrara en nordo, Cantine di Cima sur la deklivo de la Monto San Salvatore, kaj Cantine di Fondo, sude de Melide ĉe la lagobordo, kaj Al Sasso tute en la sudo ankaŭ ĉe la lagobordo. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,67 km², de kiuj 63,5% estas kovritaj de arbaro, 0,6% servas por agrikulturo kaj 32,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Melide limas en nordo al Lugano, en oriento aliflanke de la Lago de Lugano al Bissone, en sudo al Vico Morcote, kaj en okcidento al Carona.

Trafiko redakti

Tra Melide pasas la kantona ĉefvojo kaj la svisa aŭtovojo A2, al kiu Melide havas propran alveturejon. Apud Melide ekzistas digo al la alia lagoflanko, trans kiu kaj la du vojoj kaj la fervojlinio kondukas. Pere de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj kaj la loka busreto de la urbo Lugano, la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto. Krome en Melide ankaŭ ekzistas haltejo de la liniaj ŝipoj de la Lago de Lugano.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Melide datiĝas el la jaro 1034 kiel Melede. Ĝis 1427 Melide apartenis al la paroĥo de Lugano, poste al la paroĥo de Carona. En la jaro 1525 Melide fariĝis memstara. Dum mezepoko Melide apartenis al la Dukoj de Milano, al kiu la vilaĝanoj en la 15-a jarcento devis disponigi 5 soldatojn. De la jaro 1482 datiĝas mencio de vojdoganejo en Melide. Grava por la ekonomia evoluo de la komunumo estis la konstruo de la lagodigo al Bissone en la jaro 1847.[3]

Vidindaĵoj redakti

En Melide troviĝas la subĉiela muzeo Swissminiatur, en kiu estas ekspociataj diversaj kulturaj kaj historiaj objektoj de Svislando en miniatura formo.

Gravuloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti