Carl von Rabenhaupt

Carl von Rabenhaupt, ankaŭ Carel Rabenhaupt, ĉeĥe Robmhap, (naskiĝis la 6-an de januaro 1602 en Bohemio, mortis la 12-an de aŭgusto 1675 en Coevorden) estis barono de Suchá, heredsenjoro en Lichtenberg kaj Fremisnich, senjoro de Grimbach.

Carl von Rabenhaupt
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1602 (1602-01-06)
en Bohemio
Morto 12-an de aŭgusto 1675 (1675-08-12) (73-jaraĝa)
en Coevorden
Lingvoj nederlandagermana vd
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj ProvincojHesio-KaseloBohemio vd
Familio
Familio Rabenhaupt / Robmhap de Suchá
Profesio
Okupo militestro • politikisto • milita komandisto • oficirourbestro vd
Laborkampo mililtarto • militaj aferoj • petty nobility • fortification • fortikaĵo vd
Aktiva en GroningenHesio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carl Rabenhaupt estis nobelo kiu devenis el Bohemio kaj adepto de Jan Hus. Li batalis sub Johano Georgo la 1-a de Saksio apud Bautzen en Luzacio. Rabenhaupt servis sub Petro Ernesto la 2-a de Mansfeld en la Sep Provincoj, kie li kiel leŭtenanto en 1627 akiris meritojn dum la Sieĝo de Groenlo. Krom tio li estis dungito de la Landgrafo Vilhelmo la 5-a de Hesio-Kaselo. En 1641 li fariĝis guberniestro de Kalkar.

Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Nederlandoj redakti

Antaŭe al la katastrofa jaro 1672 li por 4.000 ŝtataj taleroj fariĝis dungito kiel armea komandanto de la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Nederlandoj por defendi la urbon Groningen. Je la 7-a de marto 1671 li dungigis sin kiel kolonelo en servo de la ŝtata armeo kaj komandis regimenton kiu portis lian nomon. Je la 31-a de marto 1672 li promociis al Generalleŭtenanto.

Li helpis la Groninganojn rezisti kontraŭ Bernhard von Galen dum la Sieĝo de Groningen en 1672. Cetere estas la ligo inter la urbo Groningen kaj Carl von Rabenhaupt verŝajne jam de pli frue ol 1672 ĉar jam en 1627 (ne skriberaro) iu Carel Rabenhaubt fariĝis membro de la malaltgermane reformita eklezio en Groningen.

Post kiam liaj trupoj je la 30-a de decembro 1672 en malpli ol unu horo malsieĝis la urbon Coevorden, per helpo de mapo farita de la loka instruisto Mijndert van der Thijnen kaj skirpa pontkonstruaĵo super la frostigita akvo de la urba kanalo, je la 4-a de januaro 1673 li estis nomumita urbestro de Groningen, vokto de Drenthe kaj guberniestro de Coevorden. Rabenhaupt forgesis ekokupi la fortreson Ommerschans kaj devis denove en oktobro 1673 batali kontraŭ Bomba Bernardo, kiu inundigis la urbon Coevorden. En aprilo 1674 la trupoj el Münster estis repelitaj ĝis Nordhorn kaj Neuenhaus en la graflando Bentheim.

Vivofino redakti

Lia lasta agado kiel armeano estis en 1674 apud Grave, kiu estis okupita de la francaj trupoj. Rabenhaupt mortis je la 12-a de aŭgusto 1675 en Coevorden kaj estis je la 3-a de septembro 1675 entombigita en la loka kirko.

En Groningen estas Rabenhauptstrato nomita laŭ li. Statuo (busto) de li, farita de Willem Valk, staras flanke la la urbodomo sur la Granda placo.

Bildaro redakti