Cesare Pavese

(Alidirektita el Cesare PAVESE)

La itala verkisto Cesare PAVESE naskiĝis je la 9-a de septembro 1908 en Sankta Stefano Belbo, en la regiono Piemonto. Danke al la riĉeco de sia familio li studis ĉe la Jezuitoj de Torino. Li multe studis la verkojn de usonaj verkistoj kiel Faulkner, John Dos Passos, Steinbeck kaj aliaj, kun la celo reinventi la realismon. Li tradukis al la itala Moby-Dick de Herman Melville.

Cesare Pavese
Persona informo
Cesare Pavese
Naskiĝo 9-an de septembro 1908 (1908-09-09)
en Santo Stefano Belbo,  Reĝlando Italio
Morto 27-an de aŭgusto 1950 (1950-08-27) (41-jaraĝa)
en Torino,  Italio
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per trodozo vd
Tombo Santo Stefano Belbo vd
Religio ateismo vd
Lingvoj italaangla vd
Loĝloko Santo Stefano BelboTorinoBrancaleoneTorinoRomoTorino vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Torino • Liceo Classico Massimo D'Azeglio • Sociale vd
Subskribo Cesare Pavese
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo lingvistoverkistotradukisto • literatura eldonisto • scenaristo • literaturkritikisto • ĵurnalisto • biografo • poeto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • prozopoezioliteratura kritikotraduko • traduko el la angla vd
Verkado
Verkoj Dialogues with Leucò ❦
The Moon and the Bonfires vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li kunlaboris kun la revuo "Solaria" kaj la eldonejo Einaudi.

Li ne estis kontenta pri si mem, kaj li havis multajn politikajn kaj religiajn dubojn, kaj problemojn por rilatigi kun la virinoj. Li decidis memmortigi per narkotiloj je la 27-a de aŭgusto de 1950.

Verkoj redakti

Lavorare stanca (1936). (Labori lacigas), poemoj.
Il carcere. (La malliberejo), romano.
Paesi tuoi. (Landoj viaj), romano.
La bella state. (La bela somero), romano.
La spiaggia. (La plaĝo), romano.
Feria d'agosto. (Aŭgustaj festoj), rakontoj.
La terra e la morte. (La tero kaj la morto).
Il compagno. (La akompananto)
Dialoghi con Leucò. (Dialogoj kun Leŭko).
La casa in collina. (La domo sur la montdeklivo).
Il diavolo sulle colline. (La diablo sur la montdeklivoj).
Tra donne sole. (Inter virinoj).
La luna e i falò. (La luno kaj la fajrujoj).
Il mestiere di vivere. (Postmorte). (La metio vivi), taglibro.
Verrà la morte ed avrà i tuoi occhi. (Postmorte). (Venos la morto kaj havos viajn okulojn), versoj.

Tio aperis en Esperanto redakti

La maroj de l' sudo ; Vi estas kiel lando ; El mara sal' kaj tero ; Mi trairos Piazza di Spagna / Cesare Pavese. - En: Enlumas min senlimo ; itala poezio de la dudeka jarcento / eld. Carlo Minnaja ; p.187 - 194

Poemoj / Cesare Pavese. Per la traduko de Carlo Minnaja. - 1. eld. - La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro, 1982. - 29 p.