Oslo

ĉefurbo de Norvegio
(Alidirektita el Christiania (Oslo))

Oslo (norvege Oslo – laŭdialekte prononcata [uslu] aŭ [uŝlu]) estas la ĉefurbo de Norvegio, situanta fine de Oslo-fjordo, proksime al la najbaraj Svedio kaj Danio. Ĝi estas la plej granda urbo de Norvegio, kun pli ol 500 mil loĝantoj. Oslo estas aparta gubernio, ĉirkaŭata de la gubernio Akershus.

Oslo
(Christiania)
norvege Oslo
urbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Oslo
Ŝtato Norvegio Norvegio
Duoninsulo Skandinavia duoninsulo
Provinco Akershus
Administra municipo Oslo
Memorindaĵoj Fortikaĵo Akershus, Reĝa palaco en Oslo
Muzeoj
Rivero Akerselva
Situo Oslo
 - koordinatoj 59° 56′ 58″ N 10° 45′ 23″ O / 59.94944 °N, 10.75639 °O / 59.94944; 10.75639 (mapo)
Areo 454,03 km² (45 403 ha)
 - de aglomeraĵo 285,26 km² (28 526 ha)
 - de metropolo 8,900 km² (890 ha)
Loĝantaro 605 005 (2009)
 - de aglomeraĵo 912 046
 - de metropolo 1 442 318
Denseco 1 332,52 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 3 197 loĝ./km²
 - de metropolo 162 058 loĝ./km²
Parko Parko Vigeland
Fondo 1048
 - fondinto Haraldo la 3-a
urbestro Anne Lindboe
(ekde la 25an de oktobro 2023)
 - reganta urbestro
(Byrådsleder)
Eirik Lae Solberg
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Norvegio
Situo enkadre de Norvegio
Situo enkadre de Norvegio
Vikimedia Komunejo: Oslo
Retpaĝo: www.oslo.kommune.no
Map

Ĝi entenas la parlamenton, la reĝan kastelon, la ŝtatan televidon kaj aliajn gravajn norvegiajn aferojn.

Vidindaĵoj: La Parko Vigeland, Muzeo Kon-Tiki, la Vikinga Muzeo de Bygdøy.

En Oslo subskribitis la Oslo-traktato inter israelanoj kaj palestinanoj.

Nomoj kaj etimologio redakti

Oslo signifas aŭ "La ĉemonta ebenaĵo" aŭ "La ebenaĵo de la gedioj".

En 1624, post granda incendio, oni transmetis la urbon pli proksimen al fortikaĵo Akershus kaj donis al ĝi la nomon Christiania laŭ la reĝo Kristiano la 4-a. En 1877 oni oficiale ekuzis norvegigitan skribmanieron de la urbonomo: Kristiania. Nur en 1925 la urbo (re)ricevis la originan nomon Oslo.

Moderna epitetnomo de Oslo estas "La tigra urbo" (Tigerstaden).

Historio redakti

La Interkonsentoj de Oslo estis grava negocado en la ekmildigo de la Araba-israela konflikto.

Vidindaĵoj redakti

Servoj redakti

Transporto redakti

La Metroo de Oslo (aŭ T-fervojo de Oslo) estas kombinaĵo de pluraj trajnaj kaj tramaj linioj, kiu iom post iom transformiĝis en kvalita metroreto. Ĝi estas 85 km longa, kaj enhavas 5 liniojn.

En Oslo funkcias reto de tramoj kun ses linioj.

Kunlaborantaj urboj kaj regionoj redakti

Kunlaborantaj urboj redakti

Kunlaborantaj regionoj redakti

Konataj homoj de Oslo redakti

Esperanto en Oslo redakti

La Klubo Esperantista en Oslo fondiĝis en 1906 (kaj refondiĝis en 1916). La klubo nun havas ĉirkaŭ 45 pagantajn membrojn sed multaj el ili ne aktivas. Ĝi posedas propran ejon, aĉetitan en 1982 per granda mon-donaco plus mon-kolekto inter la membroj. Eblas tranokti sursofe en la klubejo laŭ la kondiĉoj de Pasporta Servo. Oni ankaŭ povas prunti biciklon. La klubo kutime renkontiĝas dufoje monate.

 
Burgo Akershus

Por informoj pri la urbaj busoj kaj tramoj, kiel aĉeti biletojn k.s. vidu la TTTejon esperanto.no/oslo --> "vojklarigo"

Oslo havas du rajtigitajn Esperanto-parolantajn gvidistojn (ĉiĉeronojn): Tamiko Kaŭakami (daŭre malsana) kaj Cato Haugen.

Esperantistaj lokanoj redakti

Vidu ankaŭ redakti