Csaba Onczay
Csaba ONCZAY [ĉaba oncai], hungare Onczay Csaba estis hungara violonĉelisto kaj profesoro.
Csaba Onczay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de decembro 1946 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | muzikisto |
Csaba Onczay naskiĝis la 29-an de decembro 1946 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiCsaba Onczay frekventis muzikan lernejon en Szeged inter 1960–1964, poste muzikan ĉeflernejon en Budapeŝto inter 1965–1970, fine li plulernis en Italio kaj Moskvo. Li atingis unuajn lokojn en konkurso de violonĉelistoj en 1973 en Budapeŝto kaj en 1976 en Rio de Janeiro. Ekde 1971 li instruas en Muzikakademio Franz Liszt, dume li ofte koncertadis. Li edukas ankaŭ en Italio, Aŭstrio, Germanio, Francio, Svislando, Usono, Japanio. Li ricevis premion Kossuth en 1993, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Lia repertuaro (elekto)
redakti- malnovaj kaj freŝaj verkoj, ekzemple de Sándor Szokolay, Ernő Dohnányi, Wolfgang Amadeus Mozart, Krzysztof Penderecki, Johann Sebastian Bach, Carl Philipp Emanuel Bach, Robert Schumann, Édouard Lalo, Heitor Villa-Lobos
- plenaj sonatoj de Ludwig van Beethoven