David Foster Wallace

Usona verkisto

David Foster WALLACE [dejv-id fos-ter ŭalis] (naskiĝis la  21-an de februaro 1962(nun 1962-02-21), mortis la 12-an de septembro 2008) estis usona profesoro kaj aŭtoro de romanoj, noveloj, kaj eseoj. Li estas plej bone konata pro sia verko Infinite Jest, kiun Time Magazine citis kiel unu el la 100 plej bonaj anglalingvaj romanoj inter 1923 kaj 2005. Dum la lasta jardeko kritika skolo formiĝis ĉirkaŭ lia verkaro. Lia lasta romano, The Pale King (2011) estas finalisto de la Politzer Premio de Fikcio en 2012.

David Foster Wallace
Persona informo
David Foster Wallace
Naskiĝo 21-an de februaro 1962 (1962-02-21)
en Ithaca
Morto 12-an de septembro 2008 (2008-09-12) (46-jaraĝa)
en Claremont
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per pendumo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Urbana High School • Amherst College • Universitato de ArizonoUniversitato Harvard vd
Subskribo David Foster Wallace
Familio
Patro James D. Wallace vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • eseisto • universitata instruisto vd
Aktiva dum 1987– vd
Verkado
Verkoj Infinite Jest ❦
The Pale King ❦
A Supposedly Fun Thing I'll Never Do Again ❦
Brief Interviews with Hideous Men ❦
The Broom of the System ❦
Everything and More ❦
Oblivion: Stories ❦
Girl with Curious Hair vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

David Ulin, de Los Angeles Times nomis lin: "Unu el la plej influaj kaj iniciatemaj aŭtoroj de la lastaj dudek jaroj." Inter la aŭtoroj kiuj citas Wallace kiel influon estas David Eggers, Zadie Smith, Jonathan Franzen, George Saunders, Rivka Galchen, John Green, Matthew Gallaway, David Gordon, Darin Strauss, Charles Yu, kaj Deb Olin Unferth.

Vivo redakti

David Foster Wallace naskiĝis en Ithaca, Nov-Jorkio. Lia patro estas doktoro pri filozofio kaj lia patrino estas instruisto de la angla. En sia junaĝo li estis tenisisto kaj vicis inter la plej altaj lokoj en la Usona Junulara Ligo.

Wallace studis por bakalaŭro en la angla kaj filozofio, kaj specialiĝis pri modala logiko kaj matematiko. Pro sia disertaĵo pri filozofio li gajnis la Gail Kennedy Premio. Lia disertajo en la angla poste iĝis la unua romano kiun li publikigis The Broom of the System. En 1985 li diplomiĝis kun honoroj, kaj en 1987 li diplomiĝis kun magistro pri kreiva verkado, ĉe la Universitato de Arizono. En la sekvaj jaroj li instruis kreivan verkadon en diversaj universitatoj kaj altlernejoj en Bostono, Ilinojso, kaj Los-Anĝeleso.

En 1989, kiam li moviĝis de Arizono al Bostono, li sinkis en depresion kaj suicidinstigojn kaj kiel rezulto estis hospitaligita por psikiatria terapio, kaj komencis preni antidepresiaĵon kiu konservis lian mensan ekvilibron en la sekvaj jaroj. En junio 2008 Wallace provis fini sian vivon. Kiel rezulto, li estis enhospitaligita denove en psikiatria hospitalo kaj ricevis terapiojn kun elektraj ŝokoj. La 12-an de septembro, lia edzino forlasis la domon dum pluraj horoj kaj lasis Wallace sola. Kiam ŝi revenis nokte, ŝi malkovris, ke li memmortigis sin.

Stilo redakti

Morto kaj ekzistencialisma timo estas konstantaj ĉeestaĵoj en la verkado de Wallace. Tamen, lia verkaro estas karakterizita per akra kaj speciala humuro kaj profunda kaj baza mondkoncepto de kompato. En siaj verkoj, li prezentas penetran kaj profundan observadon de moderna vivo en la okcidento ĝenerale kaj en usona socio aparte. En ekstremaj situacioj de fremdiĝo, li prezentas la intensan emocion, la homan varmon kaj la sopiron al inkludo.

En intervjuoj kun li, Wallace citis la 1986 filmon Blue Velvet de David Lynch kiel pioniran filmon kiu havis decidan efikon kaj influon sur li. Li parolis pri sia admiro por la verkisto John Barth kaj de sia posta liberigo de lia influo. Li parolis altagrade pri la verkisto Don DeLillo kaj la fruaj verkadoj de John Updike.

Lia verkado foje estis karakterizita kiel post-postmoderna kaj parto de la "New Sincerity" tendenco.

Verkaro redakti

Romanoj redakti

Kolekto de Romanetoj redakti

Nefikciaj kolektoj redakti

Aliaj verkaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Biografioj redakti

Portaloj redakti