Karel Husárek naskiĝis la 31-an de januaro 1893 en Čehovice ĉe Prostějov. En la jaroj 1904 ĝis 1912 li vizitis gimnazion en Prostějov kaj poste li komencis studi konstruan inĝeriaferoj en Altlernejo teknika en Brno. Kiam eksplodis la unua mondmilito, li devis forlasi la studadon kaj en aŭgusto de 1914 soldatiĝi kiel unujara propravolulo en aŭstria-hungaran armeon. Finlerninte pioniraran lernejon li estis envicigita en saperan batalionon en fortikaĵo Krakow kaj somere 1915 li foriris al rusa batalfronto. En junio de 1917 li falis en militkaptitecon kaj li estis sendita en militkaptitejon. En aŭgusto 1917 li aliĝis en ĉeĥoslovakajn legiojn en Rusio.

Emblemo de la ĉeĥoslovaka antaŭmilita armeo 1918 - 1939


Karel Husárek


Naskiĝo 31-a de januaro 1893
en Čehovice, Moravio, Aŭstrio-Hungario Aŭstrio-Hungario
Morto 26-a de julio 1972
en Ĉeĥoslovakio Prago, Ĉeĥoslovakio
Soldata kariero
Rango: Divizia generalo
Deĵoris en: Aŭstria-hungara armeo, Ĉeĥoslovakaj legioj, Ĉeĥoslovaka armeo
Komandis al: Ĉeĥoslovaka armeo
Persona informo
Lingvoj ĉeĥafranca
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo soldatotradukistopolitikisto • Czechoslovak legionary
vdr

Unue li mallongtempe agadis ĉe la 5-a pafista regimento kaj en septembro de 1917 li transiris en rango de leŭtenanto al la 2-a memstara inĝeniera roto. Li partoprenis vicon da bataloj en Siberio kaj en aŭgusto de 1918 li estis avancigita je majoro. Tiutempe li agadis en stabo de la t.n. Orienta grupo, krom alia ankaŭ kiel diplomata rajtigito. En septembro de 1918 li fariĝis stabestro de la 2-a divizio de la ĉeĥoslovakaj legioj, en 1919 li transiris en servojn de rusa armeo en Siberio, al kiu komandis generalo Radola Gajda. En la rusaj servoj li agadis krom alia kiel komandanto de apartaj battaĉmentoj en Uralo. Li forlasis Rusion en novembro de 1919 kaj en februaro de 1920 li revenis Ĉeĥoslovakion.

En novembro de 1920 li estis nomita komandanto de pionirara regimento 4 en Bratislava, en decembro de 1923 li transprenis komandadon de pionirara regimento 5 en Prago kaj en septembro de 1924 li foriris je militan altlernejon en Parizo. Li studis samtempe kun ĝi lernejon de politikaj sciencoj en Parizo kaj ambaŭ lernejoj li sukcese finis en la jaro 1926. Reveninte el Francio li estis en rango de subkolonelo de la ĉefstabo destinita vicstabestro de Landa armea komandantejo en Bratislava kaj en decembro de 1927 stabestro de tiu ĉi komandantejo. En la jaro 1930 li deĵoris ĉe montara infanteria regimento 3 en Poprad, en januaro de 1931 li venis en Kurson por pli superaj komandantoj en Prago kaj post ties emineta finvizito li restis en ĝi kiel profesoro. Samtempe li formale komandis unue al pionirara soldataro de Landa armea komandantejo en Bratislava, poste al la 10-a infanteria brigado en Písek. En la jaro 1933 li estis nomita komandanto de la 16-a infanteria brigado en Místek, en februaro de la sama jaro li estis avancita je brigada generalo.

Ĉefstabo de la ĉeĥoslovakaj armeaj fortoj redakti

Karel Husárek dum sia agado en Prago brile pruvis siajn kapablojn, li komencis studado de strategio kaj kiel ĉefredaktoro de "Vojenské rozhledy" (Armeaj vidoj) li plialtigis ties nivelon. Tial estis nenia surprizo, kiam enkadre de grandaj personaj ŝanĝoj en la komandado de la armeo li venis en Ĉefstabon, kie li transprenis la 31-an de decembro 1933 funkcion de la 1-a anstataŭanto de stabestro de Ĉefstabo de la ĉeĥoslovakaj armeaj fortoj. Li okupiĝis krom alia ankaŭ per konstruado de fortikaĵoj kaj en marto de 1935 li tial plie fariĝis direktoro de la fortikiglaboroj. Danke al siaj rezultoj li estis en oktobro de 1935 nomita vicstabestro de Ĉefstabo kaj en julio de 1936 avancita je divizia generalo. Fine de la jaro 1937 li rezignis rilate al sia troa laboro pri la posteno de la vicstabestro de Ĉefstabo kaj li restis nur la direktoro de la fortikiglaboroj. En novembro de 1937 li prilaboris detalan fortikigplanon, kiu estas konata kiel la t.n. Programo de Husárek.

En la jaro 1938 li klopodis maksimume plirapidigi la konstruadon de la fortikaĵoj, precipe sur la eksa aŭstria limo. Li partoprenis ankaŭ en pliprofundigo de armea kunlaboro kun Sovetunio. Post proklamo de mobilizo en Ĉeĥoslovakio en septembro de 1938 li restis je dispono al generalo Ludvík Krejčí, ĉefa komandanto de la mobilizita armeo, kaj li fariĝis lia plej proksima kunlaboranto. En interkonsiloj li certigis la politikan gvidantaron de la ŝtato, ke la armeo estas preparita batali, se ĝi ricevos ordonon al tio. Post akcepto de la munkena interkonsento li agadis komence de oktobro de 1938 kiel soldata eksperto en la internacia komisio en Berlino, kie li vane klopodis malhelpi la kripligon de Ĉeĥoslovakio kaj certigi al ĝi almenaŭ iom favorajn limojn. Ekde oktobro ĝis decembro de 1938 li estis ministro de publikaj laboroj en oficista registaro de generalo Syrový, fine de oktobro li partoprenis en organizado de forflugo de Edvard Beneš eksterlanden. Rilate al perdo de plimulto de la fortikaĵoj kaj planita reorganizo li decidiĝis forlasi la armeon kaj en januaro de 1939 li komencis labori en Uzinoj Škoda en Plzeň kiel armila eksperto.

La okupacio redakti

Post la okupacio de la ĉeĥaj landoj li estis sendita ĝis Dubnica nad Váhom en Slovakio, kiel li somere 1939 fariĝis direktoro de tiea armiluzino. En tiu ĉi funkcio li klopodis sekurigi liverojn de armiloj por Sovetunio kaj bremsigi armilfabriadon por Germanio. Post la germana atako kontraŭ Sovetunio lia posteno pli malboniĝis kaj fine de la jaro 1941 li devis forlasi Slovakion kaj reveni Pragon. Ĝis fino de la milito li poste laboris en esplorista sekcio en Uzinoj Škoda. En la jaro 1943 li prilaboris je ordono de gvidantaro de Uzinoj Škoda materialon pri la ĉeĥoslovaka armeo. En majo de 1945 li organize partoprenis en Praga ribelo.

Post la dua mondmilito redakti

Baldaŭ post la liberigo li estis arestita kaj kulpigita pro agado en armila industrio dum la okupacio. Somere 1946 ili tralasis lin el malliberejo, la esplorado okazis plu en lia libereco kaj en decembro de 1948 la eksterordinara popola juĝo tute senigis lin de la kulpo. Sed li devis defendi sin ankoraŭ antaŭ la armea disciplina komitato, kiu volis ankaŭ senigi lin de la kulpo, sed post interveno de A. Čepička, nova ministro de defendo, ĝi agnoskis lin kulpa, degradis lin je ordinara soldato kaj malaltigis lian emeritecon. En la 50-aj jaroj Karel Husárek laboris en Ŝtata eldonejo de teknika literaturo kiel tradukisto. En la 60-aj jaroj li grave malsaniĝis kaj li devis esti hospitaligita. Li mortis la 26-an de julio 1972 en Prago. Liaj korprestaĵoj estis en la jaro 1974 transveturigitaj en Parizon.

En novembro de 1991 estis al Karel Husárek postmorte redonita la rango de divizia generalo. Lia nomo verŝajne fariĝus forgesita, sed feliĉe senĉese kreskanta intereso pri la ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj malebligis tion kaj generalo Husárek estas en konekso kun la fortikaĵoj ofte menciata.

Ricevitaj medaloj redakti

Ĉeĥoslovakio
  • Ĉeĥoslovaka milita kruco 1918 kun du tiliaj branĉoj
  • Ordeno de Falko kun glavoj
  • Ĉeĥoslovaka revolucia medalo 1914 - 1918
  • Ĉeĥoslovaka medalo de Venko 1918
Francio
  • Oficiro de Honora legio
  • Milita kruco 1914 - 1918 kun stelo
Jugoslavio
  • Ordeno de Jugoslava krono de la 2-a klaso
Rumanio
  • Ordeno de Rumana stelo kun glavoj de la 2-a klaso
Rusio
  • Ordeno de sankta Anna kun glavoj de la 2-a klaso