Éamon de Valera

(Alidirektita el EAM)

Éamon DE VALERA (14-a de oktobro 1882 kiel Edward George DE VALERA29-a de aŭgusto 1975) estis irlanda politikisto, longtempe ŝtatestro de Irlando. Naskiĝis en Nov-Jorko en 1882, mortis en 1975. Elektiĝis al parlamento en 1917, kaj finis sian oficperiodon kiel Prezidento de Irlando en 1973. Starigis la plej grandan irlandan politikian partion, "Fianna Fáil" en 1926. Estris la partion dum 10 parlamentaj elektoj, kaj gajnis 8 el ili. Estis ĉefministro (Taoiseach) de Irlando 1932-48, 1951-54, 1957-59, kaj Prezidanto de Irlando 1959-73.

Éamon de Valera
Persona informo
Éamon de Valera
Naskiĝo 14-an de oktobro 1882 (1882-10-14)
en Manhatano
Morto 29-an de aŭgusto 1975 (1975-08-29) (92-jaraĝa)
en Dublino
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Glasnevin Cemetery vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj anglairlanda vd
Ŝtataneco UsonoIrlanda Libera ŜtatoIrlando vd
Alma mater Reĝa Universitato de Irlando • C.B.S. Charleville vd
Partio Soldatoj de IrlandoSinn Féin vd
Subskribo Éamon de Valera
Familio
Patro Juan Vivion de Valera vd
Patrino Catherine Coll vd
Edz(in)o Sinéad de Valera vd
Infanoj Brian de Valera • Emer de Valera • Vivion de Valera • Máirin de Valéra • Éamon de Valera • Rúaidhrí de Valera • Terry de Valera vd
Profesio
Okupo matematikisto • diplomatopolitikisto vd
Aktiva en Londono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Unu el la ĉefoj de la Paska Ribelo de 1916, li estis mortkondamnita, sed ne mortigita pro sia usona naskiĝloko kaj tiam usona ŝtataneco.