Edit Zeke
Edit ZEKE, laŭ hungarlingve kutima nomordo Zeke Edit estas hungara kostumisto, dekoraciisto, altlerneja instruisto.
Edit Zeke | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Zeke Edit |
Naskiĝo | la 1-an de aprilo 1960 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy (1981–1984) Secondary School of Visual Arts (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | scenografo kostumdezajnisto ![]() |
Edit Zeke [1] naskiĝis la 1-an de aprilo 1960 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiEdit Zeke frekventis artan mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste ŝi plulernis 2 lernojarojn (1979–1981) en arta akademio en Moskvo, fine ŝi akiris diplomon en la Industriarta Altlernejo en 1984. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Teatro de Kecskemét, kie ŝi laboris ĝis 1989. Ekde 1992 ŝi apartenis al Nacia Teatro (Miskolc), sed ŝi faris koncernajn laborojn ankaŭ al aliaj teatroj. Ŝi ekinstruis en 2003 en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto). Ŝi havis plian statuson en Budapeŝta Ŝtata Operejo ekde 2005. Ŝiaj laboraĵoj estis videblaj ankaŭ en ekspozicioj. Ŝi ricevis 5 premiojn inter 1996-2003.
Elektitaj teatraj laboroj
redakti- Molière:
- La malsanulo pro imago - kostumo, dekoracio (1984)
- Tartufo - dekoracio (1999)
- William Shakespeare:
- La Venecia Komercisto - kostumo (1987)
- Otelo - dekoracio (1988); kostumo (1999)
- Romeo kaj Julieta - kostumo (1994)
- Hamleto - kostumo (1994)
- Makbeto - kostumo (1996)
- Béla Balázs: Burgo de la Blubarbulo - kostumo (1986)
- Ede Szigligeti: Liliomfi - kostumo, dekoracio (1992)
- Puccini: Tosca - kostumo, dekoracio (1996)
Elektitaj ekspozicioj
redaktiFontoj
redakti- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-05-26 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografieto Arkivigite je 2017-05-28 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografieto Arkivigite je 2017-05-21 per la retarkivo Wayback Machine
- [2]