Slavono

liturgia lingvo de orientslava ortodoksa kristanismo
(Alidirektita el Eklezie slava lingvo)
Por originala versio de la lingvo rigardu la paĝon Malnovslava lingvo.

Slavono — speco de antikvbulgara lingvo kiu estis prilaborita en skriba formo de fratoj Cirilo kaj Metodo en 863 por diservaj bezonoj. Nune estas uzebla en ortodoksisma diservo en Rusio, Belorusio, Ukrainio, Serbio, Bulgario; malofte oni uzis ĝin en katolikisma diservo en Ĉeĥio kaj Kroatio. En landoj kie oni uzis Slavonon, ofte sub influo de naciaj lingvoj aperis variantoj de la lingvo. Nuntempe pli disvastigata estas tiel nomata "sinoda" varianto, kiun uzadas en diservo Rusa Ortodoksa Eklezio.

Uzado redakti

En mezepoko Slavono estis vaste uzata en literaturo, scienco, filozofio, sed poste ĝi poiomete estis forpuŝita de naciaj lingvoj, kaj nune lingvo uzatas nur en diservo. Ĉefaj tekstoj estas slavonlingvaj Biblio, diservaj tekstoj kaj preĝoj, biografioj de sanktuloj.

Skribo kaj gramatikaj trajtoj redakti

Por skribo en Slavono uzatas cirila alfabeto, sed nuntempe ofte estas uzeblaj ankaŭ modernaj naciaj cirilaj alfabetoj (pro tio, ke nuntempe nur nemultaj konas antikvajn literojn, kiuj ofte havas alian skribmanieron). Malofte uzatas latina alfabeto kaj specifa alfabeto Glagolico. En slavono ekzistas sistemo de supersignoj, kaj parto de literoj estas uzeblaj kiel ciferoj (en ĉi tiu senco literon oni skribas sub specifa supersigno).

Interpunkcio estas iom alia ol en modernaj lingvoj: ekzemple anstataŭ demandosigno uziĝas punktokomo kiel en la antikva greka, anstataŭ kutima en modernaj lingvoj uzado de punktokomo uziĝas dupunkto. Verboj havas 2 konjugaciojn, futuro, prezenco, kaj 4 specoj de preterito: aoristo, imperfekto, perfekto kaj pluskvamperfekto. Substantivo havas kvar deklinaciojn laŭ sep kazoj: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo, instrumentalo, prepozitivo kaj vokativo; mola, malmola kaj miksa specoj de deklinacioj (devenas laŭ finaĵoj), havas genron kaj nombron: singularo, dualo kaj pluralo. Adjektivoj havas kurtan kaj plenan formojn kaj deklinaciiĝas laŭ genro, kazo kaj nombro. Pronomoj dividiĝas je 2 grupoj: 1-a deklinaciiĝas laŭ kazoj kaj nombroj, 2-a laŭ kazoj, genroj kaj nombroj (havas molan kaj malmolan formojn). Numeraloj havas deklinacion.

Prononco redakti

En Slavono nuntempe uzatas prononcmaniero de rusa lingvo, sed estas ebla pli aŭ malpli forta influo de aliaj naciaj lingvoj; bulgara, serba, ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Eksterja igiloj redakti