Ella Flesch [fleŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Flesch Ella estis hungara operkantisto (soprano), instruisto. Ŝia prenita familia nomo estis en Hungario Feszty [festi], ŝia parenco estis Károly Flesch.

Ella Flesch
Ella Flesch
Ella Flesch
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1898 (1898-06-16)
en Budapeŝto
Morto 6-an de junio 1957 (1957-06-06) (58-jaraĝa)
en Manhatano
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Memorigilo Ella Flesch
Okupo
Okupo kantisto • operkantisto • voĉa instruisto
vdr

Ella Flesch[1][2] naskiĝis la 16-an de junio 1898 en Budapeŝto, ŝi mortis la 6-an de junio 1957 en Manhatano (Novjorko, Nov-Jorkio, Usono).

Biografio redakti

Ella Flesch devenis el juda familio. Ŝi akiris kantistan diplomon en Reĝa Muzikarta Altlernejo de Budapeŝto en 1919. Post la diplomo ŝi komencis sian kantistan karieron en Budapeŝta Reĝa Operejo, sed iom poste ŝi prenis kantolecionojn en Vieno. Inter 1922-1925 ŝi kantis en Viena Ŝtata Operejo. Ŝiaj sekvaj operejaj stacioj estis de:Münchner Opernfestspiele (1925–1930), de:Oper Leipzig (1930-1932). Pro la naziismo ŝi forlasis Germanion kaj kantis en Graz, Vieno, Tel-Avivo kaj Berno. En 1940 ŝi migris al Usono, sed ŝi suferis aŭtoakcidenton. Ŝi restis viva, sed poste ŝi nur instruis kantadon.

 
Trotuaraĵo pri Ella Flesch

Ŝia repertuaro (elekto) redakti

Memorigiloj redakti

  • trotuaraĵo en Graz (2020, vidu la bildon!)

Fontoj redakti

Referencoj redakti