Emilie MAYER (1812 [1]-1883) estis germana komponistino de Romantika muziko.[2] Kvankam Emilie Mayer komencis sian seriozan komponan studon relative malfrue en vivo, ŝi estis tre produktiva komponisto, poste produktante proksimume 8 simfoniojn kaj almenaŭ 15 koncertajn uverturojn, same kiel multajn ĉambrmuzikaj verkojn, lidoj kaj opero.[3]

Emilie Mayer
Litografaĵo de Mayer bazita sur ilustraĵo de Pauline Suhrlandt
Litografaĵo de Mayer bazita sur ilustraĵo de Pauline Suhrlandt
Persona informo
Naskonomo Emilie Luise Friederika Mayer
Naskiĝo 14-an de majo 1812 (1812-05-14)
en Friedland
Morto 10-an de aprilo 1883 (1883-04-10) (70-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Meklenburgo-Strelitz
Okupo
Okupo komponisto
Verkoj Symphony no 1
Symphony no 2
Symphony no 7
vdr
Emilie Mayer
La tombo de la komponisto ĉe la Sankta Triunua Preĝejo, Berlino

Vivo redakti

Ŝi naskiĝis en la riĉa familio de la apotekisto Johann Mayer kaj lia edzino Henrietta Carolina.

Junaĝe Emilie ricevis pianolecionojn ĉe la orgenisto Carl Driver. Tiutempe ŝi ludis la pianpecojn tiel libere ke oni konsilis al ŝi skribi sian propran muzikon. Tamen, seriozajn muzikajn studojn ŝi komencis relative malfrue, je sia 28 jaraĝo, en la regiona ĉefurbo Stettin, kien ŝi translokiĝis post la morto de sia patro. Ŝi komencis studi komponadon ĉe la grava muzikisto de la grandurbo Carl Loewe.

Post kelkaj jaroj la Stettin Instrumentala Societo, ludis debute ŝiajn du unuajn simfoniojn. Tiam Emilie Mayer decidis translokiĝi al Berlino (1847) por daŭrigi siajn studojn pri fugo kaj duobla kontrapunkto ĉe Adolph Bernhard Marx, kaj instrumentado ĉe Wilhelm Wieprecht. Jaron poste ŝi komencis publikigi siajn verkojn, kaj koncerti en privataj eventoj.

Wilhelm Wieprecht dirigentis sian ĉefan orkestron “Euterpe” en koncerto ĉe la Reĝa Teatro, dediĉita ekskluzive al komponaĵoj de Emilie Mayer (1850). La koncerto inkluzivis uverturon, arĉan kvarteton, psalmon por koruso kaj orkestro, du simfoniojn kaj pianpecojn.

Recenzisto parolis pri "kaptivaj frazoj" kaj "firma regado de la materialo", kaj la influa Ludwig Rellstab laŭdis la manieron kiel la temoj "fluas tra la difinita sfero de tonaj koloroj, ofte kun surpriza eleganteco." Baldaŭ post la koncerto, la Reĝino de Prusio, Elisabeth Ludovika de Bavario, aljuĝis al ŝi la oran medalon de arto.

Agnoskita de la kritikistoj kaj de la publiko, ŝi daŭre komponis verkojn por publikaj prezentoj. Iom post iom, ŝia famo kreskis kaj ŝia muziko aŭdiĝis en tiaj gravaj kulturaj centroj kiel Kolonjo, Munkeno, Liono, Bruselo, kaj Vieno, al kiuj ŝi vojaĝis por partopreni en la prezentadoj de siaj verkoj. Ĉar la instrumentaj komponaĵoj de Emilie Mayer estis ĉiam pli prezentitaj kaj ŝia famo kreskis, ŝi estis nomumita kundirektoro de la Berlina Opero. Eĉ en tiuj cirkonstancoj, ŝi ofte estis devigita mem kovri la kostojn implikitajn en prezentadoj kaj publikigoj, dum ŝiaj viraj ekvivalentoj ofte ricevis pagojn de siaj eldonistoj.

La komponstilo de Mayer estis origine influita de la Unua Viena Skolo, la triopo de klasikaj komponistoj Mozart, Haydn kaj Beethoven, kiuj poste evoluis al la Romantika stilo. Abigail Auyeung kaj Shirley Xiong, aŭtorinoj de artikolo pri Mayer diras: “Ŝiaj simfonioj estas ĝenerale kortuŝaj, inteligente skribitaj, kun ĉarma uzo de kontrapunkto kaj melodioj kiuj restas kun vi longe post kiam la peco finiĝas”. “Kvankam ŝi ĝenerale sekvas la komunan sonat-allegro-formon,… tamen, ŝi bonorde teksas pli longajn transirajn periodojn en sia muziko, rezultigante dramecan ŝanĝon en la tonaleco kaj totala humoro de la peco.”

La germana historiisto Barbara Beuys provis skizi la personecon de Mayer. Tio pentras bildon de “memfida virino, kiu intence laboris por realigi siajn revojn”, … kiu eĉ “intence restis fraŭla”. Tiel ŝi povis “eviti la sorton de siaj samtempuloj Fanny Mendelssohn (V.enM. 141) kaj Clara Schumann (VenM.151), kiuj kiel komponistoj ĉiam restis sub la ombro de siaj frato kaj edzo respektive”.

Emilie Mayer estis tre produktiva komponistino, verkante proksimume ok tre laŭdatajn simfoniojn kaj almenaŭ dek kvin koncert-uverturojn, dek arĉajn kvartetojn, multajn ĉambrajn kaj lidajn verkojn. Bedaŭrinde, malmultaj el ŝiaj pecoj havas partituron; multaj daŭre estas en sia origina manuskripta formo.

Malgraŭ la verkado de mirbelaj Beethoven-stilaj melodioj, germana romantika komponistino Emilie Mayer, kiu estis entuziasme laŭdata dum sia vivo restis relative nekonata kaj ŝia muziko malofte aŭdiĝas.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 154 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Diskografio redakti

  • Fanny Mendelssohn-Hensel, Emilie Mayer, M. Laura Lombardini Sirmen: String Quartets (CPO, 2000). String Quartet in G minor, op. 14. Performed by: Erato Quartett Basel.[4]
  • Fanny Hensel, Emilie Mayer, Luise Adolpha LeBeau (Dreyer Gaido, 2003). Symphony No. 5 in F minor. Performed by: Kammersymphonie Berlin, Jürgen Bruns (conductor).[5]
  • Mayer: Violin Sonatas (Feminae Records, 2012): Sonata in E minor for Violin and Piano, op. 19 – Sonata in E-flat Major for Violin and Piano – Sonata in A minor for Violin and Piano, op. 18. Performed by: Aleksandra Maslovaric (violin), Anne-Lise Longuemare (piano).[6][7]
  • Emilie Mayer (Capriccio, 2018). Symphony no. 4 in B minor – Piano Concerto in B flat major – String Quartet in G minor – Piano Sonata in D minor – Tonwellen. Valse – Maricia in A major. Performed by: Ewa Lupiec, Yang Tai (piano), Klenke Quartett, Neubrandenburger Philharmonie, Stefan Malzew, Sebastian Tewinkel (conductors).[8]
  • Emilie Mayer (CPO, 2020). Symphony No. 1 in C minor - Symphony No. 2 in E minor. Performed by NDR Radiophilharmonie conducted by Leo McFall.
  • Emile Mayer (Hänssler Classic, 2021). Symphony No. 3 in C major - Symphony No. 6 in E major. Performed by Philharmonisches Orchester Bremerhaven, conducted by Marc Niemann.
  • Emilie Mayer: Piano Trios, Notturno (CPO, 2017): Piano Trios, Op. 13 and 16; Notturno for Violin & Piano, Op. 48. Performed by: Trio Vivente.
  • BBC Radio 3 broadcast five hours of Mayer's music from 29 November to 3 December 2021 as Composer of the Week.[9] These are available as downloads on BBC Sounds and as podcasts.[10]

Fontoj redakti

  • Martha Furman Schleifer, Linda Plaut: “Emilie Mayer (1812–1883)“. In: Women Composers. Music through the Ages. Volume 8, Composers born 1800–1899: Large and Small Instrumental Ensembles, ed. by Sylvia Glickman (= Women Composers 8). Detroit, Mich. 2006, 131–136.
  • Eva Rieger: “Emilie Mayer”. In: The New Grove Dictionary of Woman Composers, ed. by Julie Anne Sadie and Rhian Samuel, London 1994, 321.

Referencoj redakti

  1. Fontoj diverse donas la naskiĝdaton de Mayer kiel 1812 (kiel en la referencoj kaj eksteraj ligiloj malsupre) aŭ 1821 (ekz. Grove). Eblas, ke transskriba eraro estis farita de frua verkisto aŭ kompostisto kaj ke, kiel ofte okazas, la eraro estis kopiita de postaj aŭtoroj. Ĉar ŝia patrino mortis en 1814, estas Grove kiu eraras (vidu diskutpaĝon).
  2. " Klassika: Emilie Mayer (1812-1883): Lebenslauf " . www.klassika.info . 22an de julio 2005 . Prenite 25an de novembro 2021 .
  3. Die Komponistin Emilie Mayer (1812-1883), Studien zu Leben und Werk , de Almut Runge-Woll ISBN 9783631512203
  4. Fanny Mendelssohn-Hensel: Streichquartett Es-Dur (CD). JPC, www.jpc.de. Alirita 25-a de novembro 2021.
  5. Female composers’ works Fanny Hensel, Emilie Mayer, Luise Adolpha LeBeau. www.dreyer-gaido.com. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2015-07-04. Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2023-03-12.
  6. Mayer: Violin Sonatas – Aleksandra Maslovaric. aleksandramaslovaric.com. Alirita 25-a de novembro 2021.
  7. Mayer: Violin Sonatas. Feminae Records, www.feminaerecords.com. Alirita 25-a de novembro 2021.
  8. Emilie Mayer (1812-1883) |. Capriccio, capriccio.at. Alirita 25-a de novembro 2021.
  9. Composer of the Week BBC Radio 3, Retrieved 3 December 2021
  10. Radio Times 27 Nov - 3 Dec 2021

Eksteraj ligiloj redakti