Endemiaj birdoj de Karibio
Endemiaj birdoj de Karibio estas unu el serio haviganta informon pri endemioj inter birdoj en diversaj zoogeografiaj zonoj tutmondaj. Por pliaj detaloj pri tiu temo vidu artikolon Endemiismoj ĉe birdoj. La geografia karaktero de Karibio kiel aro de insuloj kaj insularoj difinas sian specialan statuson de mondoregiono kie estas multaj endemioj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d1/Cubaanse_Trogon.jpg/220px-Cubaanse_Trogon.jpg)
Modeloj de endemioj
redaktiTiu regiono rimarkindas ne nur pro granda nombro de endemiaj specioj, sed ankaŭ pro endemioj en tre alta nivelo de la taksonomia grupigo kia estas familio.
Familinivelaj endemioj
redaktiJenaj familioj estas endemiaj en la regiono:
- Duledoj, paserina familio, kiu enhavas ununuran specion troviĝantan nur en la insulo Hispaniolo.
- Todiedoj, familio de kvin specioj, troviĝanta nur en la Grandaj Antiloj.
Genronivelaj endemioj
redaktiKrom la genroj de la supraj familioj, la jenaj genroj estas endemiaj de la regiono:
- Margarops, kun unu specio, nome la Perlokula margaropo
- Priotelus, kun du specioj, la Kuba trogono and Hispaniola trogono
Kvin genroj troviĝas nur en Hispaniolo:
- Nesoctites, kun unu specio, nome la Antila pikumno
- Phaenicophilus, kun du specioj, la Nigrakrona fenikofilo kaj la Grizkrona fenikofilo
- Calyptophilus, kun du specioj, la Orienta kaliptofilo kaj la Okcidenta kaliptofilo
- Microligea, kun unu specio, nome la Verdavosta parulio
- Xenoligea, kun unu specio, nome la Hispaniola parulio
Kvin genroj troviĝas nur en Jamajko:
- Pseudoscops, kun unu specio, nome la Jamajka strigo
- Trochilus, kun du specioj, la Ruĝbeka troĥilo kaj la Nigrabeka troĥilo
- Loxipasser, kun unu specio, nome la Flavŝultra Loksipasero
- Euneornis, kun unu specio, nome la Eŭneorno
- Nesopsar, kun unu specio, nome la Nesopsaro
Unu genro troviĝanta nur en Puerto Rico:
- Nesospingus, kun unu specio, nome la Nesospingo
Tri genera genroj troviĝas nur en Kubo:
- Ferminia, kun unu specio, nome la Zapata troglodito
- Cyanolimnas, kun unu specio, nome la Zapata ralo
- Torreornis, kun unu specio, nome la Zapata pasero
- Xiphidiopicus, kun unu specio, nome la Kuba verda pego
Tri genera genroj troviĝas nur en Malgrandaj Antiloj:
- Ramphocinclus, kun unu specio, nome la Ramfocinklo
- Cinclocerthia, kun du specioj, nome la Griza cinklocertio kaj la Bruna cinklocertio
- Allenia, kun unu specio, nome la Alenio
Krom tiuj genroj, altaj proporcioj de la specioj membroj de aliaj genroj estas endemiaj de Karibio.
Endemibirdaj areoj
redaktiBirdlife International difinis nombron de Endemibirdaj areoj en Karibio.
025 | Kubo |
026 | Bahamo |
027 | Jamajko |
028 | Hispaniolo |
029 | Puerto Rico kaj Virgulininsuloj |
030 | Malgrandaj Antiloj |