Endre NEMES [nemeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nemes Endre estis hungardevena sveda pentristo, grafikisto, karikaturisto. Lia origina familia nomo estis Nágel ĝis 1928.

Endre Nemes
Endre Nemes
Endre Nemes
Persona informo
Naskonomo Nágel Endre Imre
Naskiĝo 10-an de novembro 1909 (1909-11-10)
en Pécsvárad
Morto 22-an de septembro 1985 (1985-09-22) (75-jaraĝa)
en Stokholmo
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Svedio
Familio
Edz(in)o Britt-Louise Sundell
Okupo
Okupo pentristo • skulptistoinstruisto • grafikartisto • poeto • karikaturisto
vdr
Endre Nemes:Renkontiĝo kun la baroko

Endre Nágel [1] naskiĝis la 10-an de novembro 1909 en Pécsvárad (Hungario), li mortis la 22-an de septembro 1985 en Stokholmo (Svedio).

Biografio redakti

Endre Nemes devenis el juda familio. Li vivis komence en Hungario, poste en Ĉeĥoslovakio. Li finis la gimnazion en Budapeŝto en 1927, poste li iris al Vieno por studi filozofion. Post kelkaj monatoj li revenis al Ĉeĥoslovakio, kie li estis ĵurnalisto. De 1928 ĝis 1930 li laboris kiel karikaturisto en Prago, inter 1930 kaj 1935 li studis en la akademio de belartoj, krome li estis ankaŭ kritikisto de hungaraj gazetoj. En 1933 li estis en Parizo helpe de stipendio. En 1938 pro la nazioj li rifuĝis al Helsinko, kie li instruis pentradon 2 jarojn. En 1940 li estis forigita al Norvegio, post alveno de la germana armeo li rifuĝis al Svedio. En 1948 li ricevis svedan ŝtatanecon, inter 1947–1955 li estis lernejestro en Göteborg. Li studvojaĝis al Hispanio (1951), Italio (1953) kaj Grekio (1963). En 1983 li donacis pentraĵojn al muzeo en Pécs. Li edziĝis dufoje. Li ricevis svedajn kaj japanan premiojn.

Elektitaj ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Az éjszaka leleplezése (1938)
  • Három barát (1944)
  • Rovarok és vegetatív életformák (1956)
  • A megrágalmazott ház (1967)
  • Csörgővel elfogva (1977)

Elektitaj artaĵoj redakti

  • Zodiac (1950, emajlo)
  • Marmora artaĵo' (1955)
  • Lap egy naplóból (stuko, 1966)
  • Norbotteni ablakok (gobelino, 1976)
  • Lap egy képeskönyvből (gobelino, 1977)
  • 2 vitraloj (1984, Pécs)
  • Keresztre feszítés (litografiaĵo)

Elektitaj disĉiploj redakti

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti