Ernst Jünger

germana verkisto
(Alidirektita el Ernst JÜNGER)

Ernst JÜNGER (naskiĝis la 29-an de marto 1895 en Heidelberg, mortis la 17-an de februaro 1998 en Riedlingen) estis germana verkisto de romanoj, eseoj kaj taglibroj, sed ankaŭ oficiro kiu kontribuis al la militistika teorio. Li ankaŭ estis unu el la plej gravaj teoriuloj pri la revolucia konservismo kaj la magia realismo.

Ernst Jünger
Persona informo
Ernst Jünger
Naskiĝo 29-an de marto 1895 (1895-03-29)
en Heidelberg, Grandduklando Badeno,  Germana Imperiestra Regno
Morto 17-an de februaro 1998 (1998-02-17) (102-jaraĝa)
en Riedlingen,  Germanio
Religio katolikismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Lepsiko vd
Subskribo Ernst Jünger
Familio
Gefratoj Friedrich Georg Jünger • Wolfgang Jünger • Hans Otto Jünger • Johanna Deventer-Jünger vd
Profesio
Okupo militisto • entomologo • filozofoverkisto • taglibristo • ĵurnalisto • sciencfikcia verkisto • poeto vd
Laborkampo filozofio vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jünger en la 1986-a jaro

Ekde sia juneco li interesiĝis pri entomologio, ŝatokupo al kiu li dediĉis sin dum sia tuta vivo kaj kiun li mencias en multaj el siaj verkoj. En 1913 li aliĝis al la franca Fremdula Legio kaj vojaĝis al Francio kaj Afriko. En 1914 li partoprenis la Unuan Mondmiliton kaj siajn travivaĵojn li rakontas en la libro In Stahlgewittern (Tempestoj el ŝtalo). Li ankaŭ partoprenis la Duan Mondmiliton kiel kapitano, kaj pasigis la plej grandan parton de la milito en Parizo.

Liaj preferataj temoj estas la tempo, la teknologio kaj ties influo al la homaro, la "dua vido".

Verkaro redakti

Ekde 1920 redakti

  • In Stahlgewittern (=Fulmotondroj el ŝtalo) (1920)
  • Der Kampf als inneres Erlebnis (= La batalo kiel interna travivaĵo) (1922)
  • Sturm (= Sturmo) (1923)
  • Feuer und Blut (= Fajro kaj sango) (1925)
  • Das Wäldchen 125 (= La arbareto 125) (1925)
  • Das abenteuerliche Herz. Aufzeichnungen bei Tag und Nacht (= La aventurema koro. Notoj ĉe tago kaj nokto) (1929)

Ekde 1930 redakti

  • Der Arbeiter. Herrschaft und Gestalt (= La Laboristo) (1932)
  • Blätter und Steine (= Folioj kaj ŝtonoj) (1934), kolekton de eseoj en kiu li implicite kritikas la nazian rasismon.
  • Afrikanische Spiele (= Afrikaj ludoj) (1936)
  • Das abenteuerliche Herz. Figuren und Capricios (= La aventurema koro. Figuroj kaj kapriĉoj) (1938)
  • Auf den Marmorklippen (= Sur la marmorklifoj) (1939)

En Esperanto redakti

De la verko Auf den Marmorklippen aperis en 2006 traduko al Esperanto fare de Bertil Nilsson: "Sur la marmorklifoj", kun postparolo de Tomasz Chmielik kaj biografieto kaj noto de la tradukinto, eldonejo Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop), La Chaux-de-Fonds [Ĉaŭdefono], 2006 (1-a eldono), 127 paĝoj, ISBN 3906595188[1]

Ĝi temas pri la unua mondmilito kaj estas parabolo pri malgranda kolonio de monaĥo, minacata de barbara ekstera mondo, kie regas kaoso. Al tiuj, kiuj bone komprenas, estas klare, ke Jünger ĉi tie tiras la limon inter sia propra vizio pri la memkonfida komunumo de kultivitaj homoj kaj la regno de la granda, senkultura barbaro, per kiu li celis diri Hitler ĉar ties partio NSPD fariĝis la plej forta partio kaj li la reganto de Germanio. Tamen la romano estas verkita en tia baroka, luksa kaj obskura maniero, ke ĉi tiu alegorio - kvankam nedisputeble ĉeestanta - ne estas tuj klara. Kun ĉi tiu romano, Jünger ironie superruzis nazian cenzuron, dum li mem respondecis pri la cenzuro dum la milito en Parizo. La fakto, ke Jünger ĉi tie, en 1939, klare distanciĝis de la nacia socialismo poste kontribuis signife al lia ambigua imago.

Ekde 1940 redakti

  • Gärten und Straßen (=Ĝardenoj kaj vojoj) (1942)
  • Myrdun. Briefe aus Norwegen (= Myrdun. Leteroj el Norvegio) (1943)
  • Der Friede. Ein Wort an die Jugend Europas und an die Jugend der Welt. (= La Paco. Vorto al la eŭropa junularo kaj al la junularo de la mondo). (1945)
  • Atlantische Fahrt (= Atlantika veturo) (1947)
  • Sprache und Körperbau (= Lingvo kaj korpa strukturo) (1947)
  • Ein Inselfrühling (= Insula printempo) (1948)
  • Heliopolis. Rückblick auf eine Stadt [= Heliopolis. Retrorigardo al urbo) (1949)
  • Strahlungen (= Radiadoj) (1949)

Ekde 1950 redakti

  • Am Kieselstrand (1950)
  • Über die Linie (1951)
  • Der Waldgang (1951)
  • Besuch auf Godenholm (1952)
  • Der gordische Knoten (1953)
  • Das Sanduhrbuch (1954)
  • Am Sarazenturm (1955)
  • Rivarol (1956)
  • Gläserne Bienen (= abeloj el vitro) (1957)
  • Jahre der Okkupation (1958)
  • An der Zeitmauer (1959)

Ekde 1960 redakti

  • Der Weltstaat (=La monda ŝtato) (1960)
  • Typus, Name, Gestalt (1963)
  • Grenzgänge. Essays. Reden. Träume (1966)
  • Subtile Jagden (1967)
  • Sgraffiti (1969)

Ekde 1970 redakti

  • Ad hoc (1970)
  • Annäherungen. Drogen und Rausch (1970)
  • Die Zwille (1973)
  • Zahlen und Götter. Philemon und Baucis. Zwei Essays (1974))
  • Eumeswil (Omesvilo) (1977)

Ekde 1980 redakti

  • Siebzig verweht I (1980)
  • Siebzig verweht II (1981)
  • Aladins Problem (=La problemo de Aladino) (1983)
  • Maxima - Minima, Adnoten zum 'Arbeiter' (1983)
  • Autor und Autorschaft (1984)
  • Eine gefährliche Begegnung (1985)
  • Zwei Mal Halley (1987)

Ekde 1990 redakti

  • Die Schere (=La tondilo) (1990)
  • Prognosen (1993)
  • Siebzig verweht III (1993)
  • Siebzig verweht IV (1995)
  • Siebzig verweht V (1997)

Bibliografio redakti

  • (fr) Dominique VENNER: Ernst Jünger. Un autre destin européen, Éditions du Rocher, Monaco et Paris, 2009, 176 p. ISBN 978 2 268 06815 2
  • (fr) Julien HERVIER, Ernst Jünger : dans les tempêtes du siècle, Fayard, Paris, 2014

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti