Ernst Moritz Arndt

germana sciencisto kaj verkisto
(Alidirektita el Ernst Moritz ARNDT)

Ernst Moritz ARNDT (naskiĝis la 26-an de decembro 1769 en Garz/Groß Schoritz, insulo Rügen, tiam parto de Svedio; mortis la 29-an de januaro 1860 en Bonn) estis germana sciencisto kaj verkisto. Li ankaŭ estis parlamentano en la Frankfurta Nacia Asembleo de 1848.

Ernst Moritz Arndt
Persona informo
Ernst Moritz Arndt
Naskiĝo 26-an de januaro 1769 (1769-01-26)
en Gross Schoritz
Morto 29-an de januaro 1860 (1860-01-29) (91-jaraĝa)
en Bonno
Tombo Alter Friedhof Bonn vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato GreifswaldFriedrich-Schiller-Universitato Jena vd
Familio
Edz(in)o Anna Maria Louise Arndt • Charlotte Arndt vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • universitata instruisto • historiistopolitikisto vd
Aktiva en Bonno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Estante filo de servutulo kiu inspektoris sur bieno de grafo Malte-Putbus li studis en gimnazio de Stralsund. Ekde 1789 li studis, unue en Greifswald kaj poste en Jena, krom teologio ankaŭ historion, etnologion, lingvojn kaj natursciencojn. Post deĵorado kiel privata instruisto en sia hejma regiono li faris inter 1798 kaj 1799 grandan vojaĝon al Aŭstrujo, Supra Italujo, Franclando, Belgujo kaj Norda Germanujo, kion li surpaperigis je »Reisen durch einen Teil Deutschlands, Ungarns, Italiens und Frankreichs« (Leipzig 1804). Jam en 1800 li estis eldoninta »Über die Freiheit der alten Republiken«. Post reveno li habilitiĝis je pasko 1800 en Greifswald kun privata docentadrajto pri historio kaj filologio; li tiam edzinigis la filinon de profesoro Quistorp, kiu baldaŭ poste mortis. Post restado en Svedujo en 1803/04 li iĝis en 1805 eksterorda profesoro.

La en 1803 aperinta verko »Geschichte der Leibeigenschaft in Pommern und Rügen« unuflanke kaŭzigis procesojn laŭ peto de pluraj nobelaj bienposedantoj sed aliaflanke konvinkis la svedan reĝon neniigi servutecojn kaj heredajn tribunalojn en Antaŭpomerio. El la sama tempo datumas la eta skribaĵo »Germanien und Europa« (1803), kie Arndt atentigis pri danĝeroj venantaj el Francujo. Aliaj verkoj el tiuj ĉi jaroj temigas lingvajn kaj edukajn temojn. Sub premo politika li publikigis en 1806 la unuan parton de sia ĉefverko »Geist der Zeit« (sesa eldono de la kompleta verko en 1877 en Altona) kiuj profete antaŭdiris la estonecon kaj volis mobilizi la germanojn rezistadi kontraŭ Napoleono Bonaparte.

Arndt mem tiutempe deĵoris en la sveduja kancelario en Stralsund. Tiam li faris duelon kun sveda oficiro kiu aŭdacis senrespekte paroli pri Germanujo; duele Arndt estis grave vundita. Post la batalo de Jena–Auerstedt li fuĝis al la reĝlando Svedio kie li trovis deĵorlokon permesontan finfari la duan parton de la ĉefverko »Geist der Zeit« ("spirito de la epoko") kiu aperis en 1809 en Londono kaj ardege klarigis vojojn sur kiuj Germanujo povus elaĉeti sin el dependeco politika. La abdiko de la de li tra ŝatita reĝo Gustavo la 4-a decidigis lin reiri al la patrujo, konkrete al Berlino. En de la patriotismaj cirkloj de la eldonisto Georg Andreas Reimer li trovis multan inspiron sciante pri eblaj minacoj kaj atencoj kontraŭ si en Germanujo. Post kiam Franclando kaj Svedujo faris packontrakton li denove rajtis deĵori en Greifswald je sia antaŭa posteno sed jam en januaro 1812 li preferis aktivi propagande en Berlino, Breslaŭo kaj Prago: kie ajn li ekkontaktis sampensantojn grandprusiajn. Arndt estis konvinkita pri la estonta graveco de Prusio tiel ke li mem sentis sin pli kaj pli pruso. Heinrich Friedrich Karl vom und zum Stein vokis lin al Sankt-Peterburgo por klare antaŭenpuŝi siajn proprajn naciajn revivigplanojn por Germanujo.

Kariero dum la epoko post Napoleono redakti

Kun Stein li revenis post la malvenko napoleona Germanujon. Nur tiam komenciĝis lia vera misiono. En poemoj, paroladoj, pamfletoj de ĉiuj ĝenroj li apelaciis al ĝenerala patruja defendemo. Treege gravis tiukoncerne la verkoj »Was bedeutet Landwehr und Landsturm?«, »Deutscher Volkskatechismus«, »Über Entstehung und Bestimmung der deutschen Legion«, »Grundlinien einer deutschen Kriegsordnung« kaj »Der Rhein, Deutschlands Strom, aber nicht Deutschlands Grenze«, »Über Volkshaß und über den Gebrauch einer fremden Sprache« (1813), »Über das Verhältnis Englands und Frankreichs zu Europa« (1813), »Noch ein Wort über die Franzosen und über uns« (1814). En la eta skribaĵo »Das preußische Volk und Heer« (1813) li lerte rakontis la resurekton de Prusio el profunda faliĝo malkaŝante du kialojn efikajn, nome liberigi la spiriton kaj instrui la popolon en armila uzado.

Liaj militaj kaj patrujaj kantoj legeblis en du kolektoj: »Lieder für Deutsche« (1813) kaj »Kriegs- und Wehrlieder« (1815). Ili ja efikis; poste ili represitis en pli kompletaj eldonoj de »Gedichte« (unue en 1818 en Frankfurto). Ankoraŭ en 1818 li publikigis la trian parton de »Geist der Zeit« kie li klopodis enkonduki modernan konstitucion en Germanujo; la samon temigis »Über künftige ständische Verfassungen in Deutschland« (1814). Al la reprezentantoj de la kamparanoj li dediĉis apartan verkon (1815). Dum batalo de germanaj armeoj sur franca teritorio li eldonis grandan gamon da flugfolioj, ekz.: »über Sitte, Mode und Kleidertracht«, »Entwurf einer deutschen Gesellschaft«, »Blicke aus der Zeit in die Zeit«, »Über die Feier der Leipziger Schlacht« (ĉiuj de 1814); pli malfrue »Friedrich August von Sachsen«, »Die rheinische Mark und die deutschen Bundesfestungen« (ambaŭ de 1815).

Sian publicistan elanon li koncentris je artikoloj por la periodaĵo »Der Wächter« kiun li eldonis en Kolonjo en 1815–16. En 1817 li publikigis »Märchen und Jugenderinnerungen« kaj la kvaran parton de la ĉefverko »Geist der Zeit«.

En 1818 li iĝis profesoro pri historio ĉe la refondita Bonna universitato post kiam li nuptis en 1817 Nanna, fratino de Friedrich Schleiermacher. Sed lia altlerneja kariero mallongis. Post komenco de la demagogaj persekutoj post la murdo de August von Kotzebue konfiskitis en septembro 1819 - pro la kvara volumo de »Geistes der Zeit« kaj pro privataj eldiroj - liaj paperoj. Li mem universitatlabore suspenditis en novembro 1820. En februaro 1821 ekis la krimsuspektaj esploroj kontraŭ lin pro demagogio. Sed ili ne sukcesis. Nek ceditis al la postulo de Arndt doni publikan honordeklaron nek konstatitis oficiale lia kulpeco. Daŭre salajrite li ne plu rajtis rekomenci la prelegojn. Rakonton priprocesan li poste faris ĉe la verko »Notgedrungener Bericht aus meinem Leben, aus und mit Urkunden der demagogischen und antidemagogischen Umtriebe« (Leipzig 1847). La sekvantajn jarojn li verkis: »Nebenstunden, Beschreibung und Geschichte der Shetländischen Inseln und Orkaden« (Leipzig 1826); »Christliches und Türkisches« (Stuttgart 1828); »Die Frage über die Niederlande« (Leipzig 1831); »Belgien und was daran hängt« (Leipzig 1834); »Leben G. Aßmanns« (Berlin 1834); »Schwedische Geschichten unter Gustav III. und Gustav IV. Adolf« (Leipzig 1839); »Erinnerungen aus dem äußern Leben« (tria eldono, Leipzig 1842).

En 1834 li perdis sian novjaraĝan filon Wilibald pro drono en la rivero Rejno. Estis unu el la unuaj registraraj aktoj de reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a ree enpostenigi lin kaj redoni ĉiujn privatajn paperojn kaj leterojn. En 1841 li rektoris. Tiam aperis: »Versuch in vergleichenden Völkergeschichten« (dua eldono, Leipzig 1844); »Schriften für und an seine lieben Deutschen« (Leipzig 1845–55; eseokolekto); »Rhein- und Ahrwanderungen« (Bonn 1846).

Politikistece redakti

En 1848 li elektitis deputito por la Nacia Asembleo frankfurta. Frankfurte li salutitis solene de ĉiuj. Liaj agadoj tieaj estis mallongaj sed imponaj paroladoj laŭ la celoj de la konstitucia-heredimperiestra partio. Li ankaŭ membris ĉe la Granda deputitaro kiu ofertu al la reĝo de Prusio la kronon de germana imperiestro. En la 30.5.1849 li forlasis la parlamenton kun la anaro de la liberala partio de Heinrich von Gagern kaj retiriĝis al la pli paca, akademia vivo. Sed la kredon pri pli bona futuro de Germanujo li neniam faligis. Ĉar ĝi brilis el la verko »Blätter der Erinnerung, meistens um und aus der Paulskirche in Frankfurt« (Leipzig 1849), la lasta grava politikaĵo de li kaj el »Mahnruf an alle deutschen Gauen in betreff der schleswig-holsteinischen Sache« (1854), el la libreto »Pro populo germanico« (Berlin 1854), el »Blütenlese aus Altem und Neuem« (Leipzig 1857) kaj el »Meine Wanderungen und Wandelungen mit dem Reichsfreiherrn H. K. Fr. vom Stein« (Berlin 1858).

Pro laŭdira blasfemo de generalo Wrede kaj de la armeo de Bavario en la ĉi-lasta verko li vokiĝis antaŭ la tribunalon de Zweibrücken. Pro neapero li kondamniĝis al prizona puno. Estante tute malvegeta li festis la 90-an datrevenon naskiĝtagan en 1859 ene de gaja amika rondo.

Graveco redakti

Arndt verŝajne ne estis geniulo poeta/sciencista/politikista. Sed li engaĝiĝis entuziasmege por interesoj de la propra nacio. Estante oldulo li ĉiam ardis por siaj pasiaj idealoj. Kelkaj taksis lin eĉ konscio de la germana nacio. Malgraŭ natura eksmodiĝo de kelkaj ideoj restis lia influo dum generacioj. En 1865 starigitis por li bronza monumento farita de Bernhard Afinger. Turo kun alteco de 111 metroj konstruitis por li sur Rugard-monteto apud Bergen auf Rügen en 1873. Ĝis 2018 portis lian nomon la Universitato de Greifswald.[1]

En la 21-a jarcento komenciĝis pli sobra kaj kritika konsidero de la agado de Arndt. Ili ofte nur kompreneblis el la tiutempaj cirkonstancoj sed tamen sendube metis fundamenton por netoleremo kontraŭ aliaj nacioj.[2]

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 1. Leipzig 1905, p. 795-797 (tie ĉi interrete)

Referencoj kaj notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti