Ervin Fenyves [fenjveŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fenyves estas hungara-usona fizikisto, profesoro, membro (ekstera en 1998) de Hungara Scienca Akademio.

Ervin Fenyves
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1924 (1924-08-29)
en Budapeŝto
Morto 14-an de oktobro 2014 (2014-10-14) (90-jaraĝa)
en Dallas
Ŝtataneco Hungario
Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–1946)
Universitato Eötvös Loránd (–1948) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo fizikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ervin Fenyves [1] Arkivigite je 2014-04-07 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1924 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Ervin Fenyves instruis en Universitato Eötvös Loránd inter 1946-1950, poste li aŭ instruis samloke, aŭ li esploris en fizika instituto en sia naskiĝurbo, sed tamen li pasis 2 jarojn en Dubna en la 1960-aj jaroj. En 1960 li doktoriĝis el fiziko. En 1968 li ricevis postenon en Vieno, en la sekva jaro li estis gastoprofesoro en Pensilvanio, poste en Dallas li instruis ekde 1970. Fine li instruis en Richardson (Teksaso) ĝis 1992. Li ricevis premion Kossuth en 1965, pli frue kaj post po unu aliajn premiojn.

Elektitaj publikaĵoj

redakti
  • High Energy Physics at the Standard Model and Beyond (1995)
  • Problems of our days - one hundred years after R. Eotvos (1998)

Fontoj

redakti