Esperanto-movado en Ribeirão Preto

La Esperanto-movado en Ribeirão Preto, urbo de la subŝtato San-Paŭlo, Brazilo, estas ja aktiva movado en Brazilo kaj estis unu el la plej aktiva movado de la mondo rilate al homeopatia studado en Esperanto. La loka movado aperis kiel organizita movado en la sesdekaj jaroj de la 20-a jarcento, kvankam jam ekzistis antaŭe kelkaj esperantistoj en la urbo, kaj restas grava kaj aktiva ekde tiam.

La 1960-aj jaroj redakti

 
Membroj de Ribeirão Preto Esperanto-Klubo, fondita en 1966.

En Ribeirão Preto la unuaj organizitaj esperantistaj grupoj aperis ekde la sesdekaj jaroj.

Leĝo n-o 1414, de la 5-a de junio 1964, kreis la Municipan Kurson de Esperanto ĉe la Municipa Gimnazio Dom Luiz do Amaral Mousinho, kun apogo de Welson Gasparini, tiama municipa urbestro.

Dum tiu tempo aperis preskaŭ ĉiutage artikoloj pri Esperanto en la ĵurnaloj A Cidade, Diário da Manhã, Diário de Notícias kaj O Diário, kun ĉirkaŭ 108 publikigitaj artikoloj, verkitaj de José P. Miranda, Appio, C. Guerra i.a. Krom tio ankaŭ okazis informoj en lokaj radistacioj, malpli oftaj, kaj kvin intervjuoj en la radistacioj PRA-7, Cultura, Brasiliense, ZYR-79 kaj Colorado.

En la 6-a de aŭgusto 1966 okazis la unua kunveno de esperantistoj en Ĝenerala Asembleo en SESC, strato Tibiriçá n-ro 50, kun partopreno de 58 homoj el Ribeirão Preto, San-Paŭlo, Mato Grosso kaj Ubatuba. Gvide de Elizabeth Suassuna estis kantata la Esperantista Himno, fare de la lernantaro de Kurso de Esperanto instruita de Maria Emilia Barboni en la Gimnazio Apóstolo Paulo, kiu ekde 1963 estis realiganta tiajn kursojn. Tiam oni ektuŝis la eblecon fondi la Ribeirão Preto Esperanto-Klubon.

Ses esperantistoj de Ribeirão Preto partoprenis en la 1-a Brazila Kongreso de Studantoj de Esperanto okazinta de la 9-a ĝis la 12-a de junio 1966 en Uberlândia. Ekde tiu kongreso José Pedro Miranda (23-an de julio 193017-an de julio 1999), ĵurnalisto, verkisto, filologo kaj studanto de la historio de Ribeirão Preto, ekintensigis sian laboron por Esperanto, partoprenante de la fondo de pluraj grupoj, nome Ribeirão Preto Esperanto-Klubo (RPEC), Instituto de Esperanto de Ribeirão Preto (IERP), Brazila Akademio de Esperanto (ABE) kaj Brazila Asocio de Pedagogiaj Studoj de Esperanto (ABEPE). La esperantisto José Pedro Miranda ankaŭ estis fondinto de la ĝis nun ekzistanta Academia de Letras e Artes de Ribeirão Preto (Akademio de Beletroj kaj Artoj de Ribeirão Preto) (ALARP), la 13-an de novembro 1981. En la 13-a de decembro 1967 José Pedro de Miranda estis komisiita kiel Delegito de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) por Ribeirão Preto. Samtempe li estis komisiita kiel fakdelegito por Heraldiko, Ĵurnalismo kaj Turismo. (Rimarko: Malgraŭ la ekzistantaj mencioj pri IERP, ABE kaj ABEPE ĉe notoj de José Pedro Miranda, ne estis trovitaj oficialaj dokumentoj pruvantaj ilian fondon.)

En la 15-a de decembro 1966 oficiale stariĝis Ribeirão Preto Esperanto-Klubo, kun sidejo en la strato Tibiriçá, n-ro 50, en loko apartenanta al SESC (en la protokola libro estas registritaj 107 fondintaj societanoj). Tie oni instruis kursojn de Esperanto je niveloj baza, meza kaj supera. En la 19-a de marto 1968 la klubo translokiĝis al luita sidejo en la strato Florêncio de Abreu n-ro 1154, kie ĝi funkciis dumtempe, translokiĝante al la strato Visconde de Inhaúma, en la sidejo de la Societo Legião Brasileira (Biblioteko), ĉambro n-ro 1, edifico Padre Euclides. Iuj el la prezidantoj de RPEC estis Prof. Osvaldo Arruda Stein, Antonieta Almeida Miranda, Manoel Moacir Sisccatti.

Estas menciite, ke la 6-an de julio 1968 fondiĝis la Organizado de la Esperantista Junularo de Ribeirão Preto.

Municipa Leĝo n-ro 2.215, de la 9-a de majo 1969 konsideris laŭ municipa publika utileco Ribeirão Preto Esperanto-Clube", kun apogo de D-ro Antônio Duarte Nogueira, tiama municipa urbestro.

Dum tiu tempo, en Ribeirão Preto okazis kursoj de Esperanto en:

  • Municipa Lernejo Dom Luiz do Amaral Mousinho – Municipa Kurso de Esperanto.
  • SESC – Sociala Servo de Komercado – Populara Kurso de Esperanto.
  • Eduka Metodista Kolegio – Kursoj elementa, baza, meza kaj supera.
  • Kolegio Apostolo Paŭlo – Kurso elementa, baza kaj meza.
  • IERP – Instituto de Esperanto de Ribeirão Preto.
  • ABEPE – Brazila Asocio de Pedagogiaj Studoj Pri Esperanto.
  • SORIL – Societo de Lingvistiko de Ribierão Preto (La sidejo estis en la Municipaj Muzeoj).
  • ABC – Brazila Asocio de Kursoj.
  • LBV - Legio de Bona Volo.

Post la 1960-aj jaroj redakti

De 1991 ĝis nun Manoel Moacir Sisccatti estas Delegito de UEA por Ribeirão Preto. Li estis fakdelegito de 1970 ĝis 1975, denove de 1989. De 1992 ĝis nun la urbo havas kiel vicdelegiton Neusa Priscotin Mendes, kiu ankaŭ estas fakdelegito.

De 1980 ĝis 1987 estis delegito de UEA por Ribeirão Preto Júlio da Costa Feliz, kies edzino Eny Mello Feliz estis dumtempe tiam ankaŭ fakdelegito.

Pro influo de tiu geparo en la 1980-aj jaroj homoj grupiĝis por neformale kunlerni Esperanton en "Casas de Betânia", en la kvartalo Ipiranga, dum sabataj posttagmezoj. Tiu grupo prenis neoficiale la nomon Esperanto-Laborgrupo Verda Sukerkano de Ribeirão Preto kaj igis esperantajn bazajn kursojn en la spiritismaj centroj "União e Caridade" kaj "Amo kaj Elaĉeto", krom tio, ke ili organizis Esperantan Ekspozicion en Regiona Junulara Renkontiĝo de Spiritistoj (COMENESP) en 1985.

Sub respondeco de Esperanto-Laborgrupo Verda Sukerkano, partnere kun Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP), en Ribeirão Preto, la 15-an, 16-an kaj 17-an de novembro 1991 estis igitaj la 15-a Renkontiĝo de Esperanto de la subŝtato San-Paŭlo kaj la 4-a Semado Inter Niaj Infanoj (SINI).

En junio 1992, Instituto Homeopático François Lamasson (IHFL), en sia Informa Bulteno (jaro V, n-ro 12) anoncis la 1-an Kurson de Esperanto por 17 aliĝintoj. Tiun jaron kreiĝis ĝia Departemento de Esperanto. Estis ankaŭ lanĉita la dulingva (Português/Esperanto) bulteno de la Muzeo, kies bona akcepto stimulis la dulingvigon ankaŭ de la Homeopatia Revuo, ekde la Historia Eldono (januaro/junio, 7-a volumo, n-ro 1, 1992) kiu pritraktas la dekjariĝon de Instituto Lamasson. En 1993 ĝi publikigis la unuan dulingvan libron (Português/Esperanto) "Homeopatio – Populara Orientado", libro jam antaŭe eldonita en la portugala.

Ĝi stimulis la fondon en 1993 de Kultura Centro Esperantista de Ribeirão Preto, kiu okazigis nenombreblajn agadojn kaj renkontiĝojn lokajn kaj regionajn, kun elstarigo de:

  • 1-a Renkontiĝo de Esperanto de Ribeirão Preto, la 30-an kaj 31-an de januaro, en kiu okazis la ekspozicioj de filatelo "Babelo estu detruita" kaj "Utiligo Internacia de Esperanto" (UTINESPO);
  • 2-a Renkontiĝo de Esperanto, la 29-a de januaro 1994;
  • 3-a Esperantista Semajno de Ribeirão Preto (SERP), de la 25-a ĝis la 30-a de oktobro 1999

Ekde tima elstariginde la Muzeo de Homeopatio Abrahão Brickmann, fondita en 1985 kaj havanta unu el la plej grandaj kolektoj pri Homeopatio en Brazilo, adoptis Esperanton kiel lingvon por internacia komunikado kaj fariĝis brazila referenco antaŭ la mondo.

Homeopatia Instituto François Lamasson organizis en 1993 la 54-an Tutamerikan Kongreson de Homeopatio, en Ribeirão Preto, havante kadre de siaj programeroj diversajn aktivecojn en/pri Esperanto. Je la evento partoprenis Prof. Atilio Orellana Rojas de IEI (Internacia Esperanto-Instituto), kies sidejo estas en Nederlando. Ĉi tiu evento estis vaste anoncita de la urbaj amaskomunikiloj per raportoj en ĵurnaloj kaj televidilo.

Pere de esperantistoj IHFL enkondukis Homeopation en Kubon; unu el ties skipo vojaĝis tra Eŭropo pere de vojplano organizita kune kun esperantistoj de tiu menciita kontinento. Pere de tiu vojaĝo estis kolektitaj multaj gravaj informoj pri la naskiĝejo de Homeopatio en Germanujo kaj pri ties disvolvado en Eŭropo, kio elstare riĉigis la kolekton de Muzeo Abrahão Brickmann. Tiuj okazaĵoj estas vaste raportitaj en la libro Frio em Leipzig – A Cidade que viu nascer a Homeopatia / Calor em Ribeirão Preto – A Cidade que viu florescer a Homeopatia ("Malvarmo en Leipzig – Urbo kiu vidis la naskiĝon de Homeopatio / Varmo en Ribeirão Preto – Urbo kiu vidis la floradon de Homeopatio"), eldonita de Muzeo de Homeopatio Abrahão Brickmann (Ribeirão Preto) en 2004.

En julio 1996 estis realigita la 32-a Brazila Kongreso de Esperanto en Ribeirão Preto, sub aŭspicio de Brazila Esperanto-Ligo kaj organizita de Kultura Centro Esperantista de Ribeirão Preto. Kadre de ĝi estis realigita la filatela montro "Babelo estu detruita!", de James Rezende Piton. Ĝi konsistas el poŝtmarkoj oficiale emisiitaj de poŝtaj administrejoj el la tuta mondo rilataj al Esperanto, al la Esperantista Movado aŭ al Lingvaj Aferoj, prezentante ilustritan historion de la tutmonda esperantismo. Same ĉi tiu evento estis vaste anoncita de la urbaj amaskomunikiloj, per raportoj en ĵurnaloj kaj televido.

Leĝo n-ro 8.463, de la 25-a de majo 1999, enkondukis la instruadon de la lingvo Esperanto en la edukadplano de la Edukada Municipa Reto kaj aldonis aliajn antaŭzorgojn, kun apogo de Luiz Roberto Jabali, tiam municipa urbestro.

En la 30-a de oktobro 1999, dum la 3-a SERP, estis omaĝita la urba konsilanto Antônio Carlos Morandini pro la publikigo de Leĝo n-ro 8.463, kies leĝodonanto estis li. En la ceremonio prelegis Prof.David Bianchini, de la Pontifika Universitato Katolika (PUC) de Campinas. Tiu profesoro enkondukis oficiale Esperanton en la instru-planon de PUC de Campinas kiel unu el la lernobjektoj Práticas de Formação ("Praktikoj de Formacio"). Kadre de la 3-a SERP okazis unu semajno de eksponado de esperantaĵoj en la plej grava placo de Ribeirão Preto, en la esplanado de Teatro Petro la Dua.

Leĝo n-ro 8.755, de la 18-a de aprilo 2000, rajtigis al la Municipa Plenuma Povo la juran starigon de partneriĝo kun Kultura Centro Esperantista de Ribeirão Preto por instalado de lernoĉambroj pri Esperanto kaj aldonis aliajn antaŭzorgojn, ankaŭ kun apogo de Luiz Roberto Jábali. Jen tekstero pri tio:

SEKRETARIEJO PRI EDUKADO – SKIZO DE LA PARTNERIĜA KONTRAKTO – Teksto pri partneriĝo kiun inter si starigas la Municipa Urbestraro kun Kultura Centro Esperantista de Ribeirão Preto, kun interveno de la Municipa Sekretariejo pri Edukado. La partneriĝo celis stabligi kunlaboron inter la Urbodoma Administracio kaj Kultura Centro Esperantista cele al instalado de lernoĉambroj en la Municipa Lernejo por elementa kaj meza edukado D. Luís do Amaral Mousinho, por lernantoj de la 7ª kaj 8ª elementaj lernojaroj kaj 1-a mezgrada lernojaro, celante instruadon de Esperanto dum unu jaro. – (Ribeirão Preto, la 7-an de decembro 1999). – José Antônio Pessini - Direktoro de la Departemento de Ĝenerala Admisnistracio.

La 21-a jarcento redakti

En la 12-a de junio 2003 estis fondita la Asocio por Esperanto de Ribeirão Preto (APERP), kun la celo disvastigi Esperanton en la urbo kaj ĉirkaŭantan regionon.

En la 13-a kaj 14-a de septembro 2003 APERP igis la 19-an Regionan Renkontiĝon en la urbo. La unuajn regionajn renkontiĝojn igis Kultura Centro Esperantista, kaj nur poste la Asocio por Esperanto de Ribeirão Preto prenis sur sin la orientado de tiuj renkontiĝoj.

Ekde marto 2004 la gazeto Peregrino das Letras, monata periodaĵo de la urbo Ribeirão Preto, destinas regule spacon en siaj paĝoj por tekstoj pri kaj en Esperanto, krom tio, ke ĝi disvastigas la Internacian Lingvon en sia interreta paĝaro, kie ankaŭ estas je dispono kelkaj dosieroj por elŝuto. En majo 2004 ĝi disanoncis la 21–an Renkontiĝon de Esperanto en Sales Oliveira kaj en novembro 2004 la 25-an Renkontiĝon de Esperanto de la subŝtato San-Paŭlo en la urbo Leme.

En la 15-a de decembro 2005 la televidstacio TV Clube de Ribeirão Preto (TV Bandeirantes) faris raporton pri Esperanto en APERP, montrata je tagmeza programo Jornal da Clube.

En aprilo 2003 stariĝis Departemento de Esperanto en Unuiĝo de la Spiritistaj Societoj Intermunicipa de Ribeirão Preto (USE). Ekde tiam spiritisma esperantista literaturo pli intense partoprenis je la Foiro de la Spiritisma Libro, kiu ĉiujare okazas julie en Ribeirão Preto. Monata gazeto de tiu institucio, Verdade e Luz publikigis pli ol 20 artikolojn pri Esperanto, de 2000 ĝis 2004.

La 13-an, 14-an kaj 15-an de oktobro 2006 okazis la 1-a Brazila Renkontiĝo de Esperantistaj Spiritistoj, ige de Spiritisma Centro Batuíra en la ejoj de Spiritisma Sanatorio Vicente de Paulo, apogite de diversaj institucioj spiritismaj kaj ne spiritismaj.

En la Spiritisma Centro Amo kaj Karito Jesuo kaj Maria estis fondita la Spiritista Esperanto-Rondo Apostolo Paŭlo, kiu ĝis nun tie sidejas. En tiu spiritisma centro oni realigas kursojn kaj semajnajn kunvenojn por spiritismaj studoj en Esperanto. Tiu grupo estas aliĝinta al Societo Lorenz ekde 1997.

Ekzistas nuntempe senpagaj kursoj en la spiritismaj centroj Vicente de Paulo, Etuloj de Jesuo, Spiritisma Grupo Frateca Unuiĝo, Batuíra kaj Allan Kardec.

Nuntempe estas je dispono kursoj de Esperanto en APERP, en Instituto de Homeopatio François Lamasson, kaj per liberaj iniciatoj de instruistoj en siaj hejmoj kaj en spiritismaj centroj.

Post la morto de S-ro José Pedro de Miranda, la urbokonsilanto José Antônio Corrêa Lages (urbokonsilanto de 2001 ĝis 2004) prenis sur sin la respondecon destini la librojn de tiu klera homo al diversaj organizaĵoj de Ribeirão Preto, laŭ afineco de celoj. En la kazo de esperantaj libroj kaj prilingvistikaj aferoj, tiuj estis donacitaj al esperantistaj organizaĵoj de la urbo pere de la vic-delegito Neusa Priscotin Mendes. Tiu kolekto nuntempe estas ĉe APERP.

ZEO-j (Zamenhof/Esperanto-objektoj) en Ribeirão Preto redakti

  • Strateto Esperanto – Kvartalo Campos Elíseos.
  • Strateto D-ro Zamenhof – Kvartalo Ipiranga.

Eksteraj ligiloj redakti