Esperanto snel assimileren

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Esperanto snel assimileren (Rapide asimili Esperanton) estas lernolibro por nederlandlingvanoj, verkita de Wim De Smet kaj kun antaŭparolo fare de Grégoire Maertens. La verko aperis en Antverpeno en la jaro 1982 kaj estas speciale destinita al tiuj kiuj jam estas studintaj aliajn lingvojn kaj kapablas per memstudado lerni Esperanton en relative malmulte da tempo.

Esperanto
snel assimileren
Esperanto snel assimileren
Esperanto
snel assimileren
Aŭtoro Wim De Smet
Eldonjaro 1982
Urbo Antverpeno
Eldoninto Uitgeverij De Nederlanden
Paĝoj 151
ISBN 90 6583 028 6
vdr

Enhavo redakti

La verkisto konsideris ke en tiuj cirkonstancoj estas eble en dek kvin paŝoj, eventuale eĉ en dek kvin tagoj akiri sufiĉan superrigardon de la lingvo Esperanto kaj komencantan scipovon. Kvin aspektoj de la lingvouzo estas priparolataj: ĉiutaga vivo, leteroj, sciencaj raportoj, prozo, poezio, kaj tri lernfazoj: kompreni, skribi, paroli.

  • Unua paŝo: surbaze de Esperanta teksto montriĝas ke la vorttrezoro estas komprenebla je almenaŭ 60 procentoj por sufiĉe instruita homo, kiu neniam antaŭe studis Esperanton. Pri la formo de la verbo, substantivo, adjektivo, difina artikolo ne ekzistas grandaj duboj. Eĉ vortfarado, prononco, akuzativo jam ekklariĝas ekde la komenco.
  • Dua paŝo: pli pri la prononco, vortfarado, pronomoj, origino de la Esperanto-vorttrezoro. La aŭtoro kredas ke post la dua paŝo oni povas kompreni 80 procentojn de iu ajn komunlingva Esperanta teksto.
  • Tria paŝo: la korelativoj, plia uzado de la akuzativo. La pasiva Esperanto-scipovo jam sumiĝus je 95 procentoj.
  • Kvara paŝo: la verbo. Ĉiu paŝo estas akompanata de ĉiam pli kompleksa letero, scienca teksto, prozaĵo, kaj taskoj. La pasiva scipovo atingus jam la 99 procentojn post honesta plenumado de la kvar unuaj paŝoj.
  • Kvina paŝo: la numeraloj. La aŭtoro konsideras ke nun la unua fazo estas atingita kaj finpretigita. La sekvontaj paŝoj koncernas ekzercadon kaj ĉiam pli aktivan lernadon. En dua fazo oni lernas skribi Esperanton.
  • Sesa paŝo: Mem verki tekstojn. Pridiskuto de altnivela teksto. La 16 reguloj de la "Fundamento de Esperanto". Tradukado.
  • Sepa paŝo: Ripetado de la prefiksoj kaj sufiksoj.
  • Oka paŝo: Ripetado de la korelativoj kaj numeraloj.
  • Naŭa paŝo: Ripetado de la konjugacio de la verbo.
  • Deka paŝo: Ankoraŭ la konjugacio. Jen la fino de la dua fazo kaj la komenco de la tria kiu estas: lerni paroli.
  • Dek-unua paŝo: Esperanto en la ĉiutaga vivo. Konversacio.
  • Dek-dua paŝo: Leteroj en Esperanto.
  • Dek-tria paŝo: Esperanto kaj sciencoj.
  • Dek-kvara paŝo: Prozaĵoj en Esperanto.
  • Dek-kvina paŝo: Poeziaĵoj en Esperanto.

Eksteraj ligiloj redakti