Federaciaj regionoj de Rusio

La ok federaciaj regionoj (ruse Федеральный округ/Federalnij okrug) de Rusio ampleksas po plurajn federaciajn subjektojn (do administrajn unuojn) de la Rusia Federacio. La rusa vorto округ en Esperanto kutime tradukiĝas per «distrikto», sed ĉar tiu vorto en la administra divido de Rusio jam uziĝas en tre multaj sencoj, por la jen priskribataj «superdistriktoj» [eble provizore] uziĝu la pli neŭtrala esperantlingva vorto «regiono». Tamen memoru, ke same vaste uzata en Rusio estas la termino край, kiu ankaŭ tradukiĝas en Esperanto kiel «regiono» (ekzemple Krasnojarska regiono).

La ok federaciaj regionoj ne estas konkurenca aŭ pli supera administra nivelo paralele al aŭ super la «federaciaj subjektoj», sed nur temas pri aldona administra helpa strukturo. Ĉiu federacia regiono havas reprezentanton nomumitan de la prezidanto de Rusio, kiu povas kontroli la gvidantojn de la federaciaj subjektoj, kiuj plejparte nomatas guberniestroj (Губернаторы) aŭ prezidantoj.

La unuopaj federaciaj subjektoj prezentiĝas en la artikolo pri la federacia strukturo de Rusio.

    Suda Rusio -     Norda Kaŭkazo -     Centra Rusio -     Nordokcidenta Rusio -     Volgo -     Uralo -     Siberio -     Fora Oriento (Дальний восток)

Vidu ankaŭ redakti