Ferdinand von Saar

aŭstra verkisto

Ferdinand Ludwig Adam von SAAR, (naskiĝis la 30-an de septembro 1833 en Wien, mortis samloke la 24-an de julio 1906) estis aŭstra verkisto.

Ferdinand von Saar
Persona informo
Ferdinand von Saar
Naskonomo Ferdinand Ludwig Adam von Saar
Naskiĝo 30-an de septembro 1833 (1833-09-30)
en Vieno
Morto 24-an de julio 1906 (1906-07-24) (72-jaraĝa)
en Döbling
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Tombo Döbling Cemetery vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-Hungario vd
Partio Germanliberala Partio vd
Profesio
Okupo poeto • dramaturgoverkisto • dramaturgo • politikisto • prozisto vd
Aktiva en Blansko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Memorigŝtono en Wien.

Vivo redakti

Post la frua morto de la patro Ludwig Adam von Saar en 1834 (oficisto, afergvidanto) Ferdinand pasigis la junajn jarojn tre modeste. De 1843-48 li frekventis la Schotten-gimnazion en Wien kaj komencis en 1849 laŭ la volo de sia kuratoro (avo Ferdinand von Nespern) karieron militan (leŭtenantiĝo en 1849). Li partoprenis la kampanjon en Italujo (Dua Itala Milito de Sendependeco) en 1859, kies fiaskon el aŭstria vidpunkto oni sentas legante la pli malfruajn novelojn. Tie von Saar priskribas la sociajn kaj socialajn-psikologiajn konsekvencojn de la malvenko.

En 1860 li ekssoldatis kun multaj monŝuldoj kaj provis vivi kiel liberprofesia verkisto. Malgraŭ la sukceso de la de Adalbert Stifter influita novelo Innocens (1866) li travivis artistan krizon. Pro kreskanta enŝuldiĝo - lia dua novelo Marianne aperis nur en 1873 eldonita nur danke al la helpo de riĉaj vienaj mecenatinoj. Malkiel la samtempuloj li ne okupiĝis pri ĵurnalistiko por flanke gajni monon. Membriĝinte al la salonoj de Josephine von Wertheimstein kaj de ŝia filino Franziska li havis aliron al la riĉaj kaj artemaj liberaluloj kaj la eblecon partopreni ilian aristokratian vivostilon. Ekzemple garantiis al li la familio Salm-Reifferscheidt daŭran rajton je loĝado en sia kastelo Blansko en Moravio. Li edziĝis kun 1881 Melanie Lederer. Suferante longtempe je nesanigebla kancero li mortpafis sin.

Graveco redakti

Kvankam li mem taksis sin dramisto (i.a. Kaiser Heinrich IV., 2 partoj, 1865/67) liaj teatraĵoj neniam sukcesis. Publikan agnoskon li akiris ne antaŭ la 1890-aj jaroj. Kiel lirikisto li famiĝis pro liaj Gedichte (1882; eldono pliigita en 1888) kaj en Wien antaŭ ĉio pro la verko Wiener Elegien (1893).

Tamen pli valoras lia arto rakontada. Lia ciklo Novellen aus Österreich (2 volumoj, 1897) povas esti konsiderata kiel novela respondo al la grandaj romancikloj de Honoré de BalzacÉmile Zola kies verkojn von Saar tre bone konis. Ĉe lia eko rakontista gravis - aparte de Adalbert Stifter - la influo de Ivan Turgenjev. Von Saar volis krei per sia novela panoramo de la aŭstria socio kulturhistorion de la epoko de Francisko Jozefo. La ofte enkadrigitaj okazaĵoj montras - diference al la historiografio - nek la grandajn eventojn tiutempajn nek la grandulojn sed ties sociajn efektojn ne malofte subprematajn. Socie kaj geografie la malgravo kaj la ekskludito estas en la centro de la rakontoj. La ekkono de la disonancoj kaj disiĝoj sociaj plurfoje per konvenciaj rakontofinoj malakrigatas, ekz. en la idilieca fino de la ofte en antologioj trovebla novelo Die Steinklopfer (1874).

Estante je kritika distanco al la sociala kaj ekonomia politiko de liberalismo von Saar interesiĝis ankaŭ pri la viktimoj de la modernigprocedoj. Unu el liaj plej bonaj noveloj Schloß Kostenitz (1892) estas kvazaŭ orakola adiaŭo al la liberalisma erao en Aŭstrio. En tiu kunteksto ĝi ankaŭ reprezentis interesojn de la artista grupo Jung-Wien kun kies membroj von Saar havis kontaktojn malfirmajn. Von Saar konsideris sin mem - krom Robert Hamerling kaj Ludwig Anzengruber - reprezenta por la epoko post Franz Grillparzer. Lia verkaro post 1945 - malgraŭ diversaj iniciativoj - ne povis establi sin en iu germana aŭ aŭstra literatura kanono. Kiel figuro de transiro de la 19-a jarcento al la 20-a li jes ja ŝatatis fare de Hugo von Hofmannsthal, Arthur Schnitzler kaj Hermann Bahr. Liaj verkoj ĝis hodiaŭ liveras interesajn perspektivojn pri transformadoj ene de la aŭstria socio (ekz. la rilato juda emancipiĝo kaj moderna kontraŭsemitismo en la novelo Seligmann Hirsch de 1889).

Literaturo redakti

  • Michael Boehringer (Hrsg.): Ferdinand von Saar. Richtungen der Forschung / Directions in Research. Gedenkschrift zum 100. Todestag. Praesens, Wien 2006, ISBN 3-7069-0329-6.
  • Kasim Egit: Ferdinand von Saar. Thematik und Erzählstrukturen seiner Novellen. Agora, Berlin 1981, ISBN 3-87008-098-1.
  • Herbert Klauser]: Ein Poet aus Österreich. Ferdinand von Saar. Leben und Werk. Zweite erweiterte Auflage. Literas, Wien 1995, ISBN 3-85429-098-5.
  • Karl Konrad Polheim (Hrsg.): Ferdinand von Saar. Ein Wegbereiter der literarischen Moderne. Festschrift zum 150. Geburtstag, mit den Vorträgen der Bonner Matinee und des Londoner Symposions sowie weiteren Beiträgen. Bouvier, Bonn 1985, ISBN 3-416-01857-5.

Honoroj redakti

  • Franz-Joseph-Orden (1890)
  • Membreco en la Supera ĉambro (Herrenhaus) de la aŭstria parlamento en 1902
  • Saar-placo (ekde 1908) kaj Saar-parko (ekde 1990) en Wien-Döbling (Wien)
  • Saar-memorigsalono en la Werheimstein-vilao (hodiaŭ distrikta muzeo de Döbling):

Eksteraj ligiloj redakti