Flava emberizo

La flava emberizo (Emberiza citrinella) estas birdo de la genro de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiuj iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flava emberizo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Emberiza citrinella
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Flava emberizo, la viro.
La ovoj de flava emberizo

Disvastiĝo redakti

 
Flava emberizo, la ino.
 
Flava emberizo dum februaro, la viro.
 
La kantanta masklo de flava emberizo.

Tiu palearktisa birdospecio reproduktiĝas tra Eŭropo kaj multe de Azio. La flava emberizo estis enmetita en Novzelando en 1862 kaj estas nuntempe komuna kaj disvastigita tie. Ĝi estas probable pli abunda en Novzelando nun ol en Eŭropo kie ĝi estas en grava malpliiĝo, (en Britio la specio falis je ĉirkaŭ 54 % inter 1970 kaj 2003). En Eŭropo kaj Azio la plej granda parto de tiuj birdoj estas loĝantaj birdoj, sed kelkaj pli nordaj birdoj migras suden vintre. Ĝi estas komuna en ĉiaj tipoj de malfermaj areoj kun iom da arbustaro aŭ arboj kaj formas malgrandajn arojn vintre. Ĝia plej konvena biotopo estas miksa kampo kun iom da arboj.

Aspekto redakti

La Flava emberizo estas fortika 15.5–17 cm longa birdo, kun griza dika beko de semomanĝantoj. Temas pri specio kun seksa duformismo. La masklo havas brilflavan kapon, flavajn subajn partojn kaj tre striecan brunan dorson. Pli precize en la flavega kapo, kiu nomigas la specion laŭ la komuna nomo kaj laŭ la latina scienca nomo metafore al citrono, estas grizaj markoj kiuj konturigas flavajn areojn, tiele flava pinta krono kun suba griza strio kiu venas el frunto al nuko kaj markas superokulan flavan strizonon el frunto, traokula griza strio al la nuko kiu markas sube vizaĝon kiun ĉirkaŭas pli markata griza strio tra orelareo al mustaĉo, kie krome estas duobla malpli markata mustaĉa strieto kaj foje en la gorĝareo estas ankaŭ grizeca punkteco. En nuko kie koincidas ĉiuj tiuj strioj kaj en vizaĝo povas esti pli griza areo. La kolo estas griza kaj nuanciĝas malantaŭe al tre strieca brunnigra dorso kaj antaŭe al helbruna strieco de flavecfonaj brusto kaj flankoj. La pugo estas tre helbruna kaj la vosto nigreca. La kruroj estas rozkoloraj.

La ino estas multe malpli kolora kaj pli strieca sube. Sed ŝi facile identigeblas pro la kombino de helbruna senmarka pugo kaj nigreca vosto identaj al tiuj de masklo. Tamen en la kapo la bildo svagas kaj estas pli grizeca ol je la masklo, ĉiukaze videblas tre flava antaŭkrona makulo.

Emberiza citrinella
sonregistriĝinta ĉe Devon, Anglio

Kutimaro redakti

La masklo kutime kantas desur herbeja barilfosto aŭ similaĵo, la unuan parton de lia monotona kanto oni ofte preteratentas kaj nur ekrimarkas la finan longan akutegan fajnan noton. (la germana popola tradicio interpretas ĝin kiel: Hab dich-hab dich-hab dich-liiieeeeb (“amis vin”) kaj la angla kiel A little bit of bread and no cheese (“peceto da pano sen fromaĝo”))

La nesto estas surgrunda. La ino demetas 3-6 ovojn, kiuj montras harŝajnajn markojn karakterajn de emberizoj.

Dieto redakti

Ties natura dieto konsistas el insektoj kiam ili manĝigas idojn, sed krome de semoj ĉefe de:

Senvertebruloj – ĉefe, sed ne nur – dum la reprodukta sezono:

El tiuj ili manĝas ĉefe la malrapidajn senvertebrulojn.

Vivejo redakti

Ĝi troviĝas plej komune en plugebla malalta tero kaj miksita farmaro, probable pro la pli granda disponeblo de semoj. Ili nestumas prefere en heĝoj, tufoj de arbustoj, kaj fosaĵoj, ĉefe se tiuj havas ampleksan herbobordon kaj cerealejojn ĉe sia bordo. Heĝoj ĝis 2 metroj altaj estas preferataj, kaj ili ne nestumas antaŭ kiam kompletiĝis la tuta foliaro, kaj konstruas la neston ĉe la heĝo se ĝi estas konstruata antaŭ tio. Vintre la aroj manĝas ĉe bonaj semolokoj, kiaj ĵus semitaj kampoj kaj vintraj stoploj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti