Francisco de Enzinas

Francisko de Enzinas (pseŭdonimo: Claudius Senarclaeus) (1518-1552) estis hispana humanisto, helenisto kaj protestanto, tradukisto de la Nova Testamento en la hispanan (kiun li dediĉis al Karlo la 5-a) kaj apologiisto. Li ankaŭ tradukis Plutarkon, Lukianon kaj Livion en la kastilian, kvankam lia ofta uzo de pseŭdonimoj malcertigas la atribuaĵojn. Li estis frato de Diego de Enzinas ankaŭ konata kiel Jaime de Enzinas (1520-1547) kiu estis persekutata kaj mortigita de la Inkvizicio.

Francis Dryander
(1518-1552)
La Nova Testamento de Enzinas, publikigita en Antverpeno, kaj dediĉita al Karlo la 5-a en la 24-a de novembro 1543.[1]
La Nova Testamento de Enzinas,
publikigita en Antverpeno, kaj dediĉita al Karlo la 5-a en la 24-a de novembro 1543.[1]
Persona informo
Naskiĝo 1-a de novembro 1518
en Burgos,  Hispanio
Morto 30-a de decembro 1552
en Strasburgo,  Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pesto vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Katolika Universitato de Loveno, Universitato de Wittenberg, Universitato de Kembriĝo, Universitato de Bazelo
Profesio
Okupo tradukisto • universitata instruisto • tradukisto de Biblio vd
Aktiva en LovenoWittenbergBazeloKembriĝoStrasburgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Francisko de Enzinas nomis sin Francis Dryander por fuĝi al la persekutoj de la katolikaj fanatikuloj. Lia patro, Juan de Enzinas estis bonsukcesa kaj riĉa komercisto. Lia patrino, Ana, mortis kiam Francisko estis ankoraŭ infano, tre eble en la jaro 1527, kaj lia patro ree edziĝis en la sekva jaro kun Beatriz de Santa Cruz (1495-1573), kiu devenis el influa familio de Burgos kun internaciaj kontaktoj.

Dank'al tiuj internaciaj kontaktoj, Francisko vojaĝis al Flandrio, tie kie lia nomo aperas en la matrikulo de la Katolika universitato de Loveno, en 1529. Estas evidentaĵoj ke Enzinas troviĝis en tiu urbo antaŭ du jaroj. En la universitato li konatiĝis kun la germana reformisto Albert Hardenberg (1510-1574) kaj la skribaĵoj de Filipo Melanktono (1497-1560). Li same vizitadis sian sampatruajnon Francisco San Román (1515-1542), protestanta reformisto kaj protomartiro de la fiaskiĝinta protestanta reformo en Hispanio.

En la 27-a de oktobro 1541 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Wittenberg kaj daŭrigis siajn studojn pri la greka kun Melanktono. En Loveno, Enzinas komencis sian tradukadon de la Nova Testamento kaj en Wittenberg tiu projekto ricevis la apogon de Melanktono, en kies domo li gastis sin.

Vintre de la jaro 1542 aŭ 1543, jam kun la manuskripto preta por presado, Enzinas ree vojaĝis al Flandrio serĉe de presisto kiu povus publikigi la verkon en la kastilian. Ĉar Flandrio estis tiam hispana teritorio, la distribuvojoj ĝis Hispanio estis pli favoraj. Oktobre de 1543 "El Nuevo Testamento de nuestro Redemptor y Salvador Jesu Christo" presiĝis en Antverpeno. En la 25-a de novembro 1543, denove dank'al familiaraj kontaktoj, eblis al li doni kopion kaj ĝin dediĉi al Karlo la 5-a, kiu estis en Bruselo.

Persekutado, vojaĝoj kaj morto redakti

Persekutata de fanatikuloj, Enzinas arestiĝis en la 13-a de decembro 1543, kaj estis kondukita al karcero en Bruselo instigita de la dominikana sacerdoto Pedro de Soto (1493-1563), konfesprenanto de Karlo la 5-a. Li restis en prizono dum unu jaro j duono, la "Nova Testamento" estis konfiskita, kvankam kelkaj kopiaĵoj venis en la manojn de pluraj aŭtoritatuloj. Komence de 1545, Enzinas sukcesis eskapi, unue al Antverpeno kaj poste al Wittenberg, kie li restis ĉe Melanktono. Ĉe lia peto, li verkis, post kelkaj monatoj, libron pri siaj spertoj en Flandrio laŭ la titolo "Historia de statu Belgico et religione Hispanica", verko kiu neniam publikiĝis dum lia vivodaŭro.

En 1545, Enzinas ricevis ordonojn de la imperiestro Karlo la 5-a por reiri al malliberejo alie li estus morto-kondamnita kaj liaj havaĵoj konfiskitaj. Malgraŭ tio, li preterlasis la ordonon kaj vojaĝis al Lepsiko por prizorgi siajn financojn. En 1546, li eksciis en Hispanio, laŭ intrigoj de la konfesprenanto de Soto, ke liaj havaĵoj estis en danĝero, kaj ke lia familio estis ekzilo-minacita se li ne kapitulaciis en Italio. Juan Díaz, lia protestanta amiko, sugestis ke ili rekontiĝu en Nurenbergo, tamen, en la 27-a de marto de tiu jaro, li estis murdita en Neuburg. denuncita de la frato mem, Alfonso.

Somere de 1546, li translokiĝis al Strasburgo, kie li konatiĝis kun Marteno Bucero. Post kelka tempo, li plenumis plurajn vojaĝojn, en kiu li vizitis Heinrich Bullinger, en Zuriko kaj Joachimus Vadianus en Sankt-Galo, Hieronymus Seiler (1495-1559) en Lindaŭ sur la Bodenlago, kaj Ambrosius Blarer (1492-1564) en Konstanco, ĉiuj ili gravaj figuroj de la protestantismo. Finfine li enmatrikuliĝis en Bazelo, kie li skribis raporton pri la murdo de sia amiko Juan Díaz titolita "Historia vera de morti sancti viri Ioannis Diazii Hispani". Ĉi-dokumento li publikigis sub la pseŭdonimo Claudium Senarclaeum, la nomo de la akompananto de Díaz kaj okulatestanto de la okazaĵoj. Ankaŭ en 1546, li ricevis el Romo novaĵon pri lia frato Diego de Enzinas, kiu estis mortigita en la brulŝtiparo pro herezo. Samjare, Francisko de Enzinas publikigis traktaĵon en kiu li akre kritikis la Koncilion de Trento sub la titolo "Acta Consilii Tridenti Anno M.D.XLVI celebrati".

En 1547, li ree troviĝis en Svisio kaj samjare li publikigas en Bazelo tradukaĵon pri la vivoj de Simono kaj Lukulo de Plutarko. Enzinas ne sentas sin sekura en Svisio, kaj decidas lasi sian loĝejon en Bazelo kaj iras al Strasburgo, kie ne 1548 li edziĝas al Margarethe Elter. Malgraŭ ke li havis nenian akademian titolon, li sukcesas postenon kiel profesoro en Anglio, dank'al interveno de liaj amikoj Marteno Bucero kaj Filipo Melanktono, kaj en oktobro li iĝas reĝa profesoro pri la greka en la Universitato de Kembriĝo. En tiu sama jaro lia unua filino Teresa naskiĝis.

En Anglio, Francisko tradukis verkojn de Plutarko, Lukiano kaj Tito Livio en la hispanan. Post iom pli ol unu jaro, li lasis sian familion zorge de Bucero, kiu same ekloĝis en Anglio, kaj vojaĝis al Bazelo por presado de siaj tradukaĵoj. En Bazelo, Enzinas trovis presiston kaj komence de 1550 li decidis ne plu reiri al Anglio, sendinte mesaĝon al siaj edzino kaj filino por retrovi lin en Strasburgo. Tie Enzinas fondis eldondomon por siaj publikaĵoj en la hispana. En 1551, Beatrica lia dua filino naskiĝis.

Francisko de Enzinas mortis en la 30-a de decembro 1552, estante 34-jara kaj konsekvence pro pestepidemio kiu disvastiĝis en Strasburgo. Lia edzino Margarethe mortis pro la sama malsano en la 1-a de februaro 1553. Senhezite, Melanktono sin oferis por adopti unu el la orfaj knabinoj. La pripatrina avino, Beatriz de Enzinas, ankaŭ batalis por la gardo de la infaninoj. Finfine la knabinoj restis ĉe la domo de la pripatrinaj familianoj en Strasburgo. Estas spuroj ke ili kreskis sub la ŝtata zorgo. Aliaj fontoj asertas ke la knabinoj vivis en Flandrio. La historiistoj ne plu ricevis novaĵojn pri ilia vivo.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. God's Bible in Spanish, Emanuel Rodriguez