Frederik Ruysch

nederlanda botanikisto, kuracisto kaj anatomo

Frederik Ruysch (1638-1731) estis nederlanda botanikisto, kirurgo, kuracisto, anatomo, zoologo, kiu famiĝis dank'al siaj studoj rilate al la anatomia konservado kaj al la kreado de dioramoj aŭ scenaro por enkorpigo de hompartoj. Ruysch estas agnoskita pro sia esploroj rilate al la valvoj de la limfa sistemo, vomeronazaj organoj, ekzistantaj en la vipuroj, kaj la centra okulo-arterio aŭ arteria centralis oculi.

Frederik Ruysch
Persona informo
Frederik Ruysch
Naskiĝo 28-an de marto 1638 (1638-03-28)
en Hago,  Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Morto 22-an de februaro 1731 (1731-02-22) (92-jaraĝa)
en Amsterdamo,  Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Lingvoj latinanederlanda vd
Loĝloko Holando vd
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Lejdeno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Anna Ruysch (en) Traduki, Rachel Ruysch Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo botanikisto
kuracisto
anatomo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Plantoscienco, anatomio kaj forensic medicine (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en HagoAmsterdamo vd
Doktoreca konsilisto Johannes van Hornius vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
la Botanika Ĝardeno de Amsterdamo

Li studis en la Universitato de Lejdeno, kie Franciscus Sylvius (1614-1672) estis lia profesoro, kaj liaj kun-studentoj estis Jan Swammerdam (1637-1680), Regnier de Graaf (1641-1673) kaj Nikolao Stenono (1638-1686). En 1661, li edziĝis al la filino de la nederlanda arkitekto Pieter Post (1608-1669). En 1685, li estis nomumita profesoro pri botaniko de la Amsterdama Ĝardena Botaniko, kie li laboris kun Jan Commelijn (1629-1692) kaj Caspar Commelijn (1668-1731).

Ruysch esploris multajn kampojn de la homa anatomio kaj muntis unu el la plej famaj kolektoj pri anatomio el Eŭropo. En 1697, Petro la Granda kaj Nicolaes Witsen (1641-1717) vizitis lian anatomian ekspozicion, dum du tagoj kiam okazis malferma vizitado por la publiko. Lia filino, Rachel Ruysch (1664-1750) estis Aĵpentristino. Unu el liaj ĉefaj verkoj "Thesaurus anatomicus" estis tute ilustrita de Cornelius Huyberts (1669-1720).

Selektita verkaro

redakti

Literaturo

redakti

Vidu ankaŭ

redakti