Gerardus Listrius (1498-1546) estis evangelia humanisto, kuracisto, erudiciulo, eldonisto, hebreisto[1], helenisto, latinisto kaj samtempulo de Erasmo de Roterdamo, al kiu li dediĉis la prefacon de lia verko Laŭdo de l' Stulteco. Listrius estis provleganto de la verkoj de Johann Froben (1515) kaj rektoro en la Latina Lernejo, en Zwolle, inter 1516 kaj 1522.[2]

Gerardus Listrius
(1498-1546)
"Laŭdo de l' Stulteco" kun komentoj de Gerardus Listrius (1498-1546), verko eldonita en (1676).
"Laŭdo de l' Stulteco" kun komentoj de Gerardus Listrius (1498-1546), verko eldonita en (1676).
Persona informo
Naskiĝo 1498
en Rhenen, apud Utrecht, Nederlando
Morto 1546
en Amersfoort, Nederlando
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Loveno
Universitato de Pavio
Universitato de Bazelo
Profesio
Okupo erudiciulo • kuracistoinstruisto • filologo vd
Laborkampo humanismo vd
Aktiva en ZwolleAmersforto vd
Aktiva dum 1506–1522 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Gerardus Listrius (Lyster) naskiĝis en Rhenen, apud Utreĥto; lia naskiĝdato kaj morto estas nekonataj (lia vidvino reedziĝis en 1529). Li frekventis la Lernejon Sankta Lebuinus en Deventer kaj studis en Loveno (registriĝo 27-a februaro 1506) sub Jean Desmarez (ankaŭ konata kiel Johannes Paludanus), poste en Kolonjo, Pavio (kie li doktoriĝis en la 8-a de aprilo 1514) kaj Bazelo.

En Bazelo li konatiĝis kun Erasmo kaj Beatus Rhenanus, kaj li faris korektadojn en la presejo de Johano Froben. La eldono de Frobeno de la Moria, marto 1515, enhavas komenton pri la nomo de Listrius, kiu tamen estis parte verkita de Erasmo mem. Ekde 1516-1522 Listrius estis rektoro en Zwolle. Dank'al Erasmus, Listrius konatiĝas kun Ulrich Zasius kaj Thomas More.

Antaŭ ol edziĝi (ĉirkaŭ 1519) li loĝis en la domo de sia frato. En 1516 li sendis al Erasmus grekan manuskripton de la "Nova Testamento", kiu venis de la monaĥejo de Agnietenberg. Kurioza kazo ekestis en 1517, kiam, post la subita morto de lia eksa partnero Johannes Murmellius, li estis akuzita pri venenado de sia amiko.

Listrius estis bona literatoro ne nur kiel instruisto kaj aŭtoro, sed ankaŭ kiel konsilisto de la presisto Simon Corver (aktiva inter 1519 kaj 1523)[3]. Corver publikigis verkojn de Erasmus kaj Listrius mem. Ĉirkaŭ 1520 Listrius ricevis pli kaj pli influon de Lutero, kun kiu li ankaŭ kontaktis per letero, Corver publikigis kelkajn latinajn verkojn de Lutero en 1520-21.

La agadoj de Listrius favore al la bona literaturo kaj siaj kreskantaj reformaj tendencoj kaŭzis al li la malamikecon de la dominikanoj el Zwolle, kaj li kontraŭbatalis ilin en sia "Epistola theologica". Nenio estas konata pri lia vivo post septembro 1522, kiam li fariĝis rektoro en lernejo, en Amersfoort.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti