Gergely Csizmadia
Gergely Csizmadia [gergej ĉizmadia], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csizmadia Gergely estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Gergely Csizmadia | |
---|---|
Gergely Csizmadia | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de januaro 1976 (48-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Leövey Klára Gimnázium • Q104191504 • Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Gergely Csizmadia[1] naskiĝis la 23-an de januaro 1976 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Gergely Csizmadia maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1994, poste li iom studis en privata aktorlernejo de Margit Földessy, en aktora akademio kaj en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo, sed li neniam akiris aktoran diplomon. Inter 1997–2005 li estis membro de Nacia Teatro (Győr), inter 2009-2013 de Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár), dum la ceteraj tampoj li estis liberprofesiulo. Li ricevis ankaŭ radiajn, filmajn kaj televidajn taskojn. Li ricevis premion en 2016. Lia edzino naskis filinon en 2017.
Liaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare:
- Makbeto - titolrolo
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Sebastian
- Anton Ĉeĥov:
- Tri fratinoj - Fedotjik
- Ĉeriza ĝardeno - Jaŝa
- Dezső Kosztolányi: Édes Anna - apotekisto
- Ernő Szép: Lila ákác - Majmóczy; Zsüzsü
- Zoltán Egressy (verkisto): Portugál - Bece
- Lajos Lajtai-István Békeffi: A régi nyár - Miklós
- Leonard Bernstein: West Side Story - Chino
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Szamba (1996) - anoncanto
- Libiomfi (2003) - aktoro
- Tékasztorik (2017) - Norbi
- Anyák napja (mallonga filmo, 2020) - Dad
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Jeff Gordon, Wentworth Miller, Michael Richards[2]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Zsaruvér és Csigavér II.: Több tonna kámfor (2002) - Venyige
- Oltári csajok (serio, 2018) - Péter Furulyás